Villahermosa (Ciudad Real)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villahermosa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13332
Politiko
Urbestro Isidro Villamayor Fernández (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 2 202  (2010)
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 45′ N, 2° 52′ U (mapo)38.7490351-2.8715682Koordinatoj: 38° 45′ N, 2° 52′ U (mapo) [+]
Alto 956 m [+]
Areo 363,01 km² (36 301 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villahermosa (Provinco Ciudad Real)
Villahermosa (Provinco Ciudad Real)
DEC
Villahermosa
Villahermosa
Situo de Villahermosa
Villahermosa (Hispanio)
Villahermosa (Hispanio)
DEC
Villahermosa
Villahermosa
Situo de Villahermosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villahermosa (Ciudad Real) [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Villahermosa [bijaermOsa] (Vilaĝo belega) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas calduchos. La censita populacio en 2010 estis de 2.202 loĝantoj (1.042 viroj kaj 1.160 virinoj) kaj la denseco estas de 6,07 loĝ/km².

Demografia evoluo[redakti | redakti fonton]

1900-2010
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2000 2010
4.581 5.423 5.097 5.727 6.161 6.359 5.869 4.951 3.256 2.697 2.628 2.202

Situo[redakti | redakti fonton]

Villahermosa estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Montiel en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 956 m kaj la plej alta punkto de la municipa teritorio troviĝas je 1.017 msm en la loko nome "Vacanás". La areo de ties teritorio estas de 363.01 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°45′″ N 2°52′″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.

La municipa teritorio havas 363,01 km² kaj limas norde kun la municipoj de Ossa de Montiel (provinco de Albacete) kaj Alhambra, oriente kun tiuj de Villanueva de la Fuente kaj El Bonillo (Albacete), sude kun Montiel, kaj okcidente kun Fuenllana kaj Carrizosa.

La plej proksimaj gravaj lokoj estas Villanueva de los Infantes (14 km), Valdepeñas (45 km) kaj Manzanares (58 km). Ĝi situantas je 106 km de la provinca ĉefurbo, nome Ciudad Real, kaj je 235 km de Madrido.

En la municipa teritorio je ĉirkaŭ 10 km troviĝas la domaroj de Cañamares kaj de Santa María, aktuale preskaŭ senhomaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (cerealoj, vitoj kaj olivarboj) kaj brutobredado (ŝafoj). Produktado de vino kaj de olivoleo, sed ĉefe en la najbara Villanueva de los Infantes. Estas fabrikoj respektive de faruno kaj de fromaĝoj. Oni laboras ankaŭ por tekstilo kaj porkoviando. Rura turismo kaj tradicia manfarado (punto, alfo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Interno de la Preĝejo.

Estis setlejoj jam en Paleolitiko, Bronzepoko kaj Ferepoko. En romia epoko kaj mezepoke jam estis setlejo pro ŝosekrucoj kaj akvo (puto). Mezpoke la teritorio apartenis al la Ordeno de Santiago kaj la domaro nomiĝis Pozuelo (puteto) dependa de Montiel, ĝis kiam la 22an de septembro de 1444 la princo don Henriko de Aragonio, superulo de la Ordeno de Santiago, donis la privilegian titolon "Carta puebla", liberiginte ĝin el Montiel kaj kun la aktuala nomo de Villahermosa. Tiam estis ricevita la blazono ruĝa kun tri orkoloraj konkon (santiagaj simboloj) triangule. Tiam jam ekzistis la turo de la preĝejo konstruata. Tiele oni povas konsideri ke la vilaĝo estis fondita en 1444.

Dum la Hispana Enlanda Milito tiu teritorio estis parto de la Dua Hispana Respubliko. Dum la dua duono de la 20a jarcento oni instalis tekstilan industrion, sed ĉiukaze elmigrado multe malaltigis la populacion.

Monumentoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gotika preĝejo Nuestra Señora de la Asunción, de unua duono de la 16a jarcento kun alta turo de 45 m kaj unusola navo kun 49 m de longo, 12 m de larĝo kaj 19 m de alto. Estas grava orgeno.
  • Ermitejoj de Sankta Aŭgusteno, de Kristo kaj de Sankta Sebastiano.
  • Nobelaj domoj ĉe la ĉefa placo.
  • Ĉirkaŭe naturaj lokoj kiaj Carrasca kie estas ermitejo apud taŭrludejo, kio estas malkutima.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]