El Bonillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Bonillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02610
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 651  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 57′ N, 2° 32′ U (mapo)38.95-2.5330555555556Koordinatoj: 38° 57′ N, 2° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 063 m [+]
Areo 502,66 km² (50 266 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Bonillo (Hispanio)
El Bonillo (Hispanio)
DEC
El Bonillo
El Bonillo
Situo de El Bonillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Bonillo [+]
vdr
El Bonillo en la Provinco Albaceto.

El Bonillo [elboNIljo] estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la okcidento de la provinco, sed en la nordo de la parto Kamparo de Montiel. Estas areo de 502,67 km² je 1.062 msm kaj je 69 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.

El Bonillo havas 2 779 loĝantojn (2019) kun denseco de 5,67. Formale ĝi inkludas la submunicipon Sotuélamos, kiu aktuale estas preskaŭ senhoma (almenaŭ laŭcense).

Menciindas pro turisma altiro la grandaj naturaj lokoj (preskaŭ la tuta municipa teritorio estas zono de speciala intereso por ornitologio), la vendado de Manĉa fromaĝo kaj la ekzistado de kelkaj ĉasejoj.

Urbodomo de El Bonillo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio de El Bonillo limas norde kun tiuj de Villarrobledo kaj Munera, oriente kun tiu de Lezuza, sude kun tiuj de Alcaraz, Robledo (je eta loko, preskaŭ senkontakte), El Ballestero, Viveros, denove kun Alcaraz, kaj okcidente kun tiuj de Villahermosa kaj Ossa de Montiel.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pilorio de El Bonillo.

La konkero fare de kristanoj okazis komence de la 13a jarcento. Ŝajne en tiu epoko la lokanoj estis disaj en diversaj domaroj, kion puvas la restado de multaj preĝejoj kaj ermitejoj disaj tra la tuta municipa teritorio. Tiuj ŝajne unuiĝis en Cerro Bueno formante tion kio estas nune El Bonillo, en la loko kie estis preĝejeto de gotika stilo.

Inter 1474 kaj 1479 El Bonillo partoprenis en la Kastilia Enlanda Milito. En 1538 oni atingis sendependigon disde la senjorlando "Alfoz de Alcaraz".

En la unua duono de la 20a jarcento oni superis pinton de 5000 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni alvenis al nunaj malpli ol 3000; tio estas oni perdis preskaŭ la duonon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas pilorio, urbodomo de la 16a jarcento, eklezia muzeo kaj preĝejo de Sankta Katalino. Naturaj lokoj kiel Lagetaro de Navalcudia-Susana. Ruinoj de la Rondoforma Domo de San Miguel de Susaña, nome iama gastejo ĉevoje. Palaceto de Sotuélamos. Konvento de Sankta Katalino de Templanoj kun plafonaj pentraĵoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie estis agrikulturo la bazo de la ekonomio kune kun la brutobredado (ŝafoj, kaproj, porkoj kaj kortobirdoj) kaj konstruado. Nuntemple pli gravas produktado de vino kaj fromaĝo kaj turismo altirita pro la historia urba kerno, ĉasado, golfejo kaj la naturaj lokoj. Estas ankaŭ ventogeneratoroj kaj sunpaneloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]