Chinchilla de Montearagón
Chinchilla de Montearagón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 02520 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 565 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 55′ N, 1° 44′ U (mapo)38.9196034-1.7263661Koordinatoj: 38° 55′ N, 1° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 903 m [+] | ||
Areo | 680,03 km² (68 003 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chinchilla de Montearagón [+] | |||
Chinchilla de Montearagón (ankaŭ de Monte-Aragón) en la hispana kaj Ĉinĉiljo en Esperanto estas vilaĝo de la provinco Albaceto en la regiono de Kastilio-Manĉo en Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Monte Ibérico-Corredor de Almansa en la oriento de la provinco. La areo estas de 680,03 km² kaj la loĝantaro de 4 206 loĝ. (2019), dum la denseco estas de 6,2 loĝ./km², pliiĝanta kiel dormurbo de Albacete.
Ĝi estis la ĉefurbo de la provinco Chinchilla inter 1822 kaj 1823, sur kiu oni kreis en 1833 la provincon Albacete.
La urbokerno, de neregula mezepokeca plano, estas sur la alto de monteto el kies pinto oni dominas la manĉan ebenaĵon. Ĝi estis rilata al Albacete ekde la komenco. Deklarita Historia Arta Komplekso, ties granda monumenta riĉo inkludas monumentojn kiel la Kastelo de Chinchilla de Montearagón, la murego, la preĝejo de Sankta Maria de la Savinto, la Konvento de Sankta Dominiko, la Muzeo de Ceramiko, la Urbodomo kaj la kavoj kaj arabaj banejoj. Aliaj turismaj altiraĵoj estas la Sankta Semajno, kiu datas de 1586, la Festivalo de Klasika Teatro "Ciudad de Chinchilla" kaj la pupoprezentado “Los Miércoles” (La Merkredoj).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Chinchilla de Montearagón estas en la okcidento de la provinco Albacete je 13 km de la provinca ĉefurbo je 903 msm. Ĝi inkludas submunicipojn Casa Blanca de los Rioteros, Estación de Chinchilla, La Felipa, Horna, Pinilla, Pozo Bueno, Pozo de la Peña kaj Villar de Chinchilla. La municipo estas tre proksima al la flughaveno de Albacete kaj al la Bazo de la Aerarmeo Los Llanos.
Limas kun la jenaj municipoj: Albacete, Casas de Juan Núñez, Higueruela, Hoya-Gonzalo, Bonete, Corral-Rubio, Fuente-Álamo, Tobarra, Pozo Cañada kaj Pétrola.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam estis homa okupo en frua historio, kion pruvas restaĵoj en diversaj lokoj de la areo de iberoj kaj romianoj, logike en strategia punkto sur monteto for de inundeblaj ebenaĵoj. La Tombejo de Pozo Moro (puto de la maŭro) estas funebra monumento turoforma de origino el iberoj data el fino de la 6-a jarcento a.K., kiu estis trovita ĉe Chinchilla de Monte-Aragón. Aktuale ĝi troviĝas en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio, en Madrido.
Fine de la 10a jarcento jam estis nomita Ghenghalet kaj en tiu epoko de Al Andalus ankaŭ Ĝinĝala aŭ Sintinĝala.
En la 13a jarcento la areo jam estis kontrolita de la kristanoj de la Reĝlando Kastilio kaj Chinchilla certe en 1242-1243, poste pasis al diversaj senjoroj, kiel Don Juan Manuel. Poste estis disputoj inter la kastilia monarko kaj la Ordeno de Santiago, la du partioj de kastiliaj reĝinoj Isabel kaj Johanino la Beltranida ktp. En la epoko de la Katolikaj Gereĝoj Chinchilla dekadencis favore al Albacete sur pli konvena ebena loko.
La urbo suferis damaĝojn dum la internaciaj konfliktoj de la Milito de hispana sukcedo kaj de la Milito de Hispana Sendependiĝo. Kvankam dum la Liberala Jartrio estis provinca ĉefurbo, tuj poste estis Albacete elektita.
Ekde la Hispana Transiro al la demokratio plej ofte la urbestro estis socialisto.
En la 3a de junio 2003 en Chinchilla de Montearagón okazis fervoja akcidento en kiu mortis 19 personoj kaj rezultis vunditaj ĉirkaŭ 50 personoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de Chinchilla de Montearagón estis tradicie fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj. Estis ankaŭ produktado de vino.
La turismo okupas elstaran lokon en la ekonomio de Chinchilla de Montearagón, deklarita Historia Arta Komplekso, kun granda monumenta riĉeco.
La industrio, helpita de la proksimeco de Albacete, estas alia piliera sektoro de ĝia ekonomio. Dum la 20a jarcento oni konstruis kelkajn industriajn zonojnː nome "Camporrosso", "Montearagón" kaj "Los Molinos".
En la municipa teritorio estas diversaj ventoturbinoj, por la akiro de elventa energio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Placo kaj urbodomo
- Kastelo de Chinchilla de Montearagón kaj arabaj muregoj
- Preĝejo de Sankta Maria de la Savinto kaj Muzeo de Religia Arto
- Konvento de Sankta Dominiko
- Muzeo de Ceramiko
- Kavoj Agujero kaj Patios Altos
- Jud-arabaj banejoj
- Turo de la Horloĝo
- Ermitejo de San Antón
- Konvento de Santa Ana
- Hospitalo de San Julián
- Domo Casa de la Tercia
- Baroka Korto de la Notario (palaco de la familio López de Haro)
- Palaco de la familio Barnuevo
Fotaro
[redakti | redakti fonton]-
Unu el la leonoj de la Tombejo de Pozo Moro.
-
Reliefo nomita La Bankedo.
-
Preĝejo de Sankta Maria de la Savinto.
-
Preĝejo de Sankta Maria de la Savinto.
-
Interno de la absido.
-
Platereska ekstero de la absido.
-
Noli me tangere, Majstro de Chinchilla.
-
Ventoturbinoj.
-
Iama stacidomo.
-
Kavoloĝejoj.
-
Palaco de Núñez Cortés.