Bienservida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bienservida
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02360
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 567  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 31′ N, 2° 37′ U (mapo)38.5156703-2.6113534Koordinatoj: 38° 31′ N, 2° 37′ U (mapo) [+]
Alto 90,73 m [+]
Areo 90,73 km² (9 073 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bienservida (Hispanio)
Bienservida (Hispanio)
DEC
Bienservida
Bienservida
Situo de Bienservida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bienservida [+]
vdr
Bienservida en la Provinco Albaceto.

Bienservida [bjenserBIda] (Bonservita) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la okcidento de la provinco, kaj en la sudokcidento de la parto Sierra de Alcaraz. Estas areo de 90,73 km² je 893 msm kaj je 110 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.

Bienservida havas 603 loĝantojn (2019) kun denseco de 6,78.

Historio[redakti | redakti fonton]

Leono de Bienservida.
Pordego de la preĝejo de Sankta Bartolomeo de Bienservida.

La areo estis loĝata jam en prahistorio, ĉar oni trovis restaĵoj de Paleolitiko kaj Neolitiko, kiuj nun estas ekspoziciataj en la Arkeologia Muzeo de Albacete. Pligravaj estas la restaĵoj de iberoj, kiel la Leono de Bienservida nome funebra skulptaĵo de leono kiu havas inter siaj kruroj kapon de viro.

El epoko de araboj restis gvatoturo aktuale tre damaĝita, foje nomita kastelo de Bienservida. La historio de Bienservida estas pli klara el 1213 pro referencoj ligitaj al Alcaraz kaj ties komarko, ĉar tiam Bienservida estis domaro de Alcaraz. Inter la jaroj 1400 kaj 1410 Bienservida estis deklarita "Villa", sed oni ne atigis totalan aŭtonomecon ĉar impostoj ankoraŭ iris al Alcaraz.

En 1434 don Rodrigo Manrique, Grafo de Paredes, post gravaj venkoj kontraŭ la araboj, konkeris Huéscar por Kastilio. La 20an de decembro 1436, Johano la 2-a, premie donacis la areon al don Rodrigo en kiu Bienservida, kiu kun Villapalacios, Riópar, Villaverde de Guadalimar kaj Cotillas, formis parton de la Senjorlando de las Cinco Villas, historia subkomarko ene de la Sierra de Alcaraz.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas ruinoj de la kastelo kaj preĝejoj de Sankta Bartolomeo kaj de Nia Sinjorino de Turruchel.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]