Alcaraz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcaraz
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 304  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 40′ N, 2° 29′ U (mapo)38.666025-2.490463Koordinatoj: 38° 40′ N, 2° 29′ U (mapo) [+]
Alto 962 m [+]
Areo 370,53 km² (37 053 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcaraz (Hispanio)
Alcaraz (Hispanio)
DEC
Alcaraz
Alcaraz
Situo de Alcaraz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcaraz [+]
vdr

Alcaraz [alkaRAZ] estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas ĉe la Sierra de Alcaraz en ties norda pinto, nome sur la orienta deklivo de la monteto nomita de Sankta Kristoforo. Ĝi estas ĉefurbo de la jurisdikcio de la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel. Alcaraz havas geografiajn koordinatojn 2° 39' 34" de okcidenta longitudo kaj 38° 40' 5" de norda latitudo. Ĝi inkludas la submunicipojn Canaleja, El Cepillo, Escondite, Escorial, El Horcajo, La Hoz, El Jardín, La Mesta, Salinas de Pinilla (antikva Real Salero de Pinilla) kaj Solanilla.

Preĝejo de la Sankta Triunuo kaj Sankta Maria. Stilo flamgotika.

Ĝi limas kun: Torres de Albanchez (Provinco Ĥaeno); Villanueva de la Fuente, Albaladejo, Montiel (Provinco Ciudad Real); Lezuza, Casas de Lázaro, Masegoso, El Bonillo, Villaverde de Guadalimar, Riópar, Molinicos, Viveros, Bogarra, Paterna del Madera, Peñascosa, Povedilla, Salobre, Vianos kaj Villapalacios de la Provinco Albacete.

La teritorio de Alcaraz havas la pekuliarecon troviĝi en kvar hidrografiaj basenoj (nome de la riveroj Guadalquivir, Guadiana, Júcar kaj Segura), kaj tiel estas unu de la malmultaj lokoj de la hispana geografio kun tiu partikulareco, konstituante tiel unu de la punktoj de la akvodislimo de la Iberia Duoninsulo ĉar Guadalquivir kaj Guadiana fluas al Atlanktiko, dum Júcar kaj Segura al Mediteraneo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alcaraz havas grandan historion. Estas tie rokpentraĵoj de la prahistorio.

En la 12a jarcento jam estis menciita Alcaraz en sia aktuala loko, kun informo pri ekkonstruo en kalifa epoko en la 10a kaj 11a jarcentoj. Ŝajne la nomo devenas el la samnoma montaro kaj ne male kiel oni povus supozi, ĉar estas mencioj de la toponimo "Sierra de Alcaraz", en araba: الكرز الجبل, Sierra de los cerezos nome montaro de la ĉerizarboj. Tiam jam estis famaj la tapiŝoj kaj teksiloj de Alcaraz.

Post la konkero fare de kristanoj estis denove grava urbo depende de la Ordeno de Santiago kaj de diversaj senjoroj. En la 16a jarcento nur Albacete kaj Alcaraz havis en la teritorio de la nuna provinco pli ol milo da loĝantoj. Poste Alcaraz perdis iom post iom vilaĝojn kiuj iom post iom sendependiĝis.

En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de pli ol 6000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado kaj malpliigo ĝis la nunaj nur iom pli ol 1000, tio estas oni perdis pli ol tri kvaronojn.

Ekde la Hispana Transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte socialisto.

Estas granda heredo historia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]