Letur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Letur
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02434
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 929  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 22′ N, 2° 6′ U (mapo)38.366313-2.1007432Koordinatoj: 38° 22′ N, 2° 6′ U (mapo) [+]
Alto 720 m [+]
Areo 263,56 km² (26 356 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Letur (Hispanio)
Letur (Hispanio)
DEC
Letur
Letur
Situo de Letur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Letur [+]
vdr
Letur en la Provinco Albaceto.

Letur [leTUR] estas municipio en la Provinco Albaceto, Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kun areo de 263,56 km². Ĝi apartenas al la komarko Sierra del Segura en la sudokcidento de la provinco. Estas je 720 msm. Letur havas 919 loĝantojn (2019) kun denseco de nur 3,6. Sude oni limas kun la Regiono Murcio (municipo Moratalla). Letur estas kromnomita kiel "perlo de la Sierra del Segura".

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo Letur enhavas la jenajn submunicipojn:

  • La Abejuela, je 8 km. Limas kun Férez, nordoriente.
  • La Dehesa de Iznar, okcidente, limas kun Yeste, je 12 km de Letur.
  • La Fuente de la Sabina, sude, la plej malproksima de la triopo, je 22 km, limas kun la Regiono Murcio (ĉpore Moratalla); estas la plej alta parto de la teritorio, kun montoj de ĝis 1440 msm.

La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Segura.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis loĝata jam en prahistorio, kion pruvas rokpentraĵoj de la Surroka arto ĉe la Mediteranea Arko. De postaj civilizacioj restis ĉefe la tipa urbanizado fare de islamanoj dum Al Andalus. Post la konkero fare de kristanoj, la regado de la urbo dependis de la Ordeno de Santiago.

En la 1940-aj jaroj oni atingis pinton de pli ol 4000 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni malaltiĝis ĝis la nunaj nur malpli ol milo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ties ekonomio estas fundamentata sur agrikulturo kaj brutobredado kaj inkludas elstaran entreprenon de produktado de lakto kaj fromaĝo per biologiaj sistemoj nome Cantero de Letur.

Ekde finoj de la 20a jarcento akiris gravecon la rura turismo: en la aktualo estas pli ol 40 ruraj gastejoj kaj eblo realigi multajn agadojn en naturaj etosoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]