Yeste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Yeste (Albacete))
Yeste
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 02480
Demografio
Loĝantaro 2 478  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 22′ N, 2° 19′ U (mapo)38.365277777778-2.3213888888889Koordinatoj: 38° 22′ N, 2° 19′ U (mapo) [+]
Alto 877 m [+]
Areo 511 km² (51 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Yeste (Hispanio)
Yeste (Hispanio)
DEC
Yeste
Yeste
Situo de Yeste

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yeste [+]
vdr
Yeste en la Provinco Albaceto.

Yeste [ĜESte] estas municipio en la Provinco Albaceto, Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kun areo de 511,22 km². Ĝi apartenas al la komarko Sierra del Segura en la sudokcidento de la provinco. Estas je 877 msm kaj je 132 km de Albacete (tra Hellín), je 34 km de Elche de la Sierra kaj je 69 km de Hellín.

Yeste havas 2 657 loĝantojn (2019) kun denseco de nur 5,36.

La plej grava ĵusa okazaĵo estis arbara incendio de 1994, kun unu mortinto kaj 12 500 hektaroj perditaj (14 000, depende de la informofonto), kiu tuŝis ankaŭ la municipon Molinicos kaj ege malfacilis la rekuperadon ne nur ekonomian sed ankaŭ demografian.

Loko[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Segura kaj limas norde kun Cotillas, Riópar kaj Molinicos; oriente kun Elche de la Sierra kaj Letur; sude kun Nerpio kaj Santiago-Pontones (tiu de la Provinco Ĥaeno; okcidente, kun Segura de la Sierra kaj Siles (ambaŭ, de la Provinco Ĥaeno).

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Yeste estas municipa ĉefurbo kaj estas formata de 13 submunicipoj. Siavice tiuj estas formataj de pli malgrandaj domaroj. Enkalkulante ĉiujn domarojn, Yeste havas pli ol 100.

La submunicipoj estas la jenaj:[1]

  • Majada Carrasca: 77 loĝantoj.
  • Arguellite: 80 loĝantoj.
  • Fuentes: 124 loĝantoj.
  • Góntar: 72 loĝantoj.
  • Graya: 136 loĝantoj.
  • Jartos: 96 loĝantoj.
  • Moropeche: 199 loĝantoj.
  • Paúles: 30 loĝantoj.
  • Rala: 84 loĝantoj.
  • Raspilla: 37 loĝantoj.
  • Sege: 100 loĝantoj.
  • Claras: 39 loĝantoj.
  • Tus: 246 loĝantoj.

Kelkaj domaroj estas Arroyo Morote, Cortijo de la Juliana, Llano de la Torre, Las Torres, Las Quebradas, Tejeruela, La Parrilla kaj Boche.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Yeste.

Jam antaŭ la Hispana Enlanda Milito okazis masakro de lokanoj fare de la civilgvardio nome la 29an de majo 1936 pro malkonsento pri la konstruado de akvobaraĵo: mortis 17 lokanoj kaj unu civilgvardiano. Tio okazigis rezultojn en la tutlanda politiko.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Yeste estis fundamentata ne tiom sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, malgrandaj fruktoĝardenoj kaj naturaj fontoj, sed ĉefe sur forstado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En 2016 laŭ Instituto Nacional de Estadística en 30a de decembro 2017.