Golosalvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golosalvo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02253
Demografio
Loĝantaro 92  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 14′ N, 1° 38′ U (mapo)39.24-1.6366666666667Koordinatoj: 39° 14′ N, 1° 38′ U (mapo) [+]
Alto 739 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Golosalvo (Hispanio)
Golosalvo (Hispanio)
DEC
Golosalvo
Golosalvo
Situo de Golosalvo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Golosalvo [+]
vdr

Golosalvo estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko ManĉetoLa Manchuela, kun areo de 69,18 km². En 2019 estis 104 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 36 km de la provinca ĉefurbo Albacete.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La toponimo laŭ tradicio datigas la fondon de la setlejo al epoko romi-visogota, ĉar la termino "Golosalvo" ŝajne estas formata de la ĝermana prefikso "golo" kaj la latina finaĵo "albo". La lokaj maljunuloj parolas pri proksima kavo nomata Golosalvillo, kie laŭdire estis la prasetlejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Golosalvo en la Provinco Albaceto.

Golosalvo estas en la nordokcidento de la provinco Albacete.

Historio[redakti | redakti fonton]

Golosalvo apartenis al la ŝtato de Jorquera ĝis la 19a jarcento. Inter la jaroj 1889 kaj 1926 ĝi estis domaro de Fuentealbilla. En 1927 Golosalvo sendependiĝis disde Fuentealbilla, kaj denove estis municipo sendependa.

En la preĝĝejo estas barokaj skulptaĵoj atribuitaj al fama murcia skulptisto Francisco Salzillo, partikulare tiu de Sankta Georgo, patrono de la municipo, kies bildo aperas en la suba duono de la blazono.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Golosalvo estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]