Peñascosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Peñascosa
Iglesia de San Miguel (Peñascosa).jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02313 [+]
Retpaĝaro www.peñascosa.es [+]
Demografio
Loĝantaro 334  (2019) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 40′ N, 2° 25′ U (mapo)38.671111111111-2.4108333333333Koordinatoj: 38° 40′ N, 2° 25′ U (mapo) [+]
Alto 1 169 m [+]
Areo 189,26 km² (18 926 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Peñascosa
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Peñascosa [+]
Information icon.svg
vdr
Peñascosa en la Provinco Albaceto.

Peñascosa [penjasKOsa] (Rokegeca) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la okcidento de la provinco, en la parto Sierra de Alcaraz. Estas areo de 189,26 km² je 1169 msm kaj je 85 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.

Peñascosa havas 334 loĝantojn (2019) kun denseco nur de 1,73. Estas dependaj submunicipoj Zorío, Cerroblanco, Pesebre, Cañada Seca, Arteaga de Arriba, Arteaga de Abajo, Fuenlabrada kaj Burrueco, kaj pli malgrandaj domaroj kiel Carboneras, Cencerro, El Vidrio kaj Batanes.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pro altitudo sur 1169 msm (sonorilturo) estas la municipo de la provinco Albacete kun ĉefa kerno pli alta. Ties koordinatoj estas jenaj: 38° 40′ 16″ N 2° 24′ 39″ U / 38.67111 °N, 2.41083 °U / 38.67111; -2.41083 (mapo) (sonorilturo). Trafluas la teritorion la riveroj: Arquillo, Cortes kaj Montemayor. La teritorio limas kun Robledo, Masegoso, Casas de Lázaro, Alcadozo, Bogarra, Aýna, Paterna del Madera kaj Alcaraz. La klimatoestas mediteranea kontinenta tipa de la "Meseta" (Centra Altebenaĵo). La temperaturoj estas malaltaj vintre, oftas la nokta frostado kaj la neĝo. La somero estas tre seka, kun temperaturoj kiuj povas superi 30 gradojn dumtage en julio. Ekde la dua duono de aŭgusto descendas ofte konsiderinde la temperaturoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1940-aj jaroj oni atingis pinton de pli ol 1700 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni malaltiĝis ĝis la nunaj iom pli ol 300.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Plej parto de lokanoj de Peñascosa estas emerituloj, speciale pro elmigrado de junuloj ekde la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj al aliaj regionoj kaj landoj, speciale al Albacete, Madrido, Valencilando, Katalunio, Britio, Francio kaj Germanio. La laborlokanoj dediĉas sin al taskoj de konstruado, zorgado de montoj kaj bienoj, municipaj servoj, brutobredado, agrikulturo (legomoj, forstado, cerealoj), vendejoj, restoracij kaj metalĉarpentado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej parto de la arboj de la municipa teritorio estas pinoj kaj kverkoj. Estas ankaŭ kelkaj abioj kaj ulmoj. Inter la plej singularaj arboj de la teritorio de Peñascosa estas la Pino del Roble (pino de la kverko), rara simbiozo inter kverko kaj pino kiu eliras el ties trunko. Tiu arbo formas parton de la blazono en la dekstra duono. Ĝi estas je 5 km de Peñascosa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]