Montealegre del Castillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montealegre del Castillo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 02650
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 040  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 47′ N, 1° 19′ U (mapo)38.7873614-1.3248425Koordinatoj: 38° 47′ N, 1° 19′ U (mapo) [+]
Alto 811 m [+]
Areo 177,79 km² (17 779 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Montealegre del Castillo (Hispanio)
Montealegre del Castillo (Hispanio)
DEC
Montealegre del Castillo
Montealegre del Castillo
Situo de Montealegre del Castillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montealegre del Castillo [+]
vdr
Montealegre del Castillo en la Provinco Albaceto.
Mapo de komarkoj en la provinco Albaceto. Monte Ibérico-Corredor de Almansa estas oriente malhelverde.

Montealegre del Castillo (Kontenta Monto de la Kastelo) estas vilaĝo de la provinco Albaceto en la regiono de Kastilio-Manĉo en Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Monte Ibérico-Corredor de Almansa en la oriento de la provinco. La areo estas de 177,79 km² kaj la loĝantaro de 2 051 loĝ. (2019), dum la denseco estas de 11,57 loĝ./km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Montealegre del Castillo estas en la okcidento de la provinco Albacete.

Limas kun la jenaj municipoj: Almansa, Bonete, Fuente-Álamo kaj Corral-Rubio en la provinco Albacete, same kiel Yecla kaj Jumilla en la Regiono Murcio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Granda Damo Oferente.

Jam estis homa okupo en prahistorio, kion pruvas restaĵoj en diversaj lokoj de la areo de Paleolitiko kaj Neolitiko. Tre grava arkeologia kuŝejo de iberoj estas Monto de la Sanktuloj kie estis trovita (inter multaj aliaj trovitaĵoj) la figuro de la Granda Damo Oferente, kies skizo aperas en la blazono, tute per malkutima maniero en heraldiko.

El la romianoj restis la akvedukto «Los Arcos del Molino» (Arkoj de la Muelejo), el la islamanoj la kastelo kaj el la kristanoj konstruaĵoj kiel la «Sanktejo de Nia Sinjorino de La Konsolo» kaj la preĝejo de Sankta Jakobo Apostolo.

En la 13a jarcento la areo jam estis kontrolita de la kristanoj de la Reĝlando Kastilio.

En 1707, dum la internacia konflikto de la Milito de hispana sukcedo, okazis la batalo de Almansa kiu okazigis en la vilaĝo enorman detruegon, senarbarigon de la montoj de la municipo, sinsekve okupita de la diversaj armeoj, konsekvence malsategon kaj epidemiojn kiuj dekonigis la loĝantaron, kiu rekuperiĝis nur laŭlonge de la 18a jarcento.

En la 1910-aj jaroj oni atingis pinton de preskaŭ 3900 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj nun estas nur iom pli ol 2000, do oni perdis preskaŭ duonon.

Ekde la Hispana Transiro al la demokratio la urbestro estis dekstrulo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Montealegre del Castillo estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj. Estas ankaŭ produktado de vino, fabrikado de mebloj kaj konstruado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo
  • Preĝejo de Sankta Jakobo Apostolo
  • Arkoj de la Muelejo
  • Iberia kuŝejo Consolación

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]