Heraldiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Blazono

Heraldikaj partoj de blazono


Hyghalmen Roll Late 1400s.jpg

Heraldiko aŭ scienco de blazono estas help-scienco de Historio. Ĝi studas la konsiston kaj la signifon de la blazonoj.

Blazono[redakti | redakti fonton]

Blazono estas abstrakta nocio: ĝi estas la tuto de la insignoj, devizoj, ornamoj, kiuj rolas kiel identigilo de homo, familio, gento aŭ eĉ de ajna grupo.

Ĝi konkretiĝas sub du formoj:

La bilda formo de la blazono naskiĝis mezepoke ekde la 12a jarcento en Eŭropo. Ĝi ekis kiel simplaj, kolorklaraj simboloj sur ŝildoj por distingi diversflankajn batalantojn unu disde la aliaj. Poste, la figuroj kaj kolorkombinoj iĝis pli kaj pli komplikaj pro la kreskanta nombro de uzantoj, ne nur nobeloj sed ankaŭ urboj, gildoj kaj eĉ simplaj burĝoj.

La lingva formo naskiĝis okaze de la turniroj. Ĝin faris la heroldoj (origino de la vorto heraldiko), kiuj bezonis fidelan lingvan priskribon de la blazonoj, ĉu por komuniki inter si, ĉu por registri en librojn sen desegnoj, almenaù sen koloraj desegnoj.

Kadrita de efikaj fiksitaj reguloj, la blazonsistemo konsistigas koheran tuton de identigado, kun "agentoj" (la heroldoj) kaj "registroj" (la blazonlibroj).

Kreado[redakti | redakti fonton]

Ekde la unuaj tempoj, ĉiu ajn rajtis krei por si blazonon, kondiĉe ke oni respektu la regulojn, kaj ĉefe la plej gravan: oni ne uzu jam ekzistantajn blazonojn. Ĉe la komenco sufiĉis homa memoro, sed rapide blazonlibroj - veraj mezepokaj jarlibroj - montriĝis nepre necesaj. Malgraŭ tio, homonimaj blazonoj ekzistas, pli pro nescio ol pro plagiata volo.

Oni kutime ordigas la blazonojn en tri kategoriojn, laŭ la gvidlinio de la kreanto:

  • laŭnomaj blazonoj kiuj bildigas la nomon de la posedanto per asonancoj, per vortludo aŭ rebus-maniere;
  • aludaj blazonoj en kiuj la figuroj uzitaj rememorigas eventon (historian aŭ mitan) aŭ spegulas econ de la posedanto (ofte mem difinitan);
  • arbitraj blazonoj kiuj estas kreitaj sen precizaj kialoj aŭ pro kialoj ne konataj.

Evoluigo[redakti | redakti fonton]

Iuj gravaj eventoj kapablas evoluigi blazonon.

Eksterordinaraj eventoj (batala granda faro, mirakla okazaĵo, ktp) estis ja motivoj de aldonoj en la blazonon. Sed pli kutime, la eventoj kiuj evoluigas blazonojn estas:

  • kunigo: aliancoj, geedziĝoj kaj similaj, el kiuj fontas plej ofte la partigoj;
  • heredo: ĝenerale estas pli ol unu heredanto, kaj ne ĉiuj povas heredi la patran blazonon. La "brizuroj" , laŭ la grado de heredeco modifas la hereditan blazonon...
  • rekompenco: Feŭdestro povas rekompenci vasalon, permesante al li uzi prestiĝan parton el sia blazono. Tio konsistigas "plibonigon" transdoneblan al la heredantoj.
  • puno : pro fiago, la blazono povas iĝi malpli prestiĝa. Ekzemple: la vosto de iu leono ne plu staras fiere malantaŭ la besto, sed kuŝas inter liaj kruroj – jen "poltrona" leono. Tiun punon povas trudi feŭdestro al vasalo, sed foje la posedanto al si mem. Tamen tiuj blazonoj estas maloftaj, ĉar la heredantoj, ne tre fierante ricevi tian fiigitaĵojn, ofte preferis forlasi ilin por krei novan (substituajn blazonojn)

Flanke[redakti | redakti fonton]

Unuopaj heraldikaĵoj estis ankaŭ transpentrataj al flagoj, standardoj, dekorŝildoj kaj diversaj platoj.

Hodiaŭ, oni trovas heraldikaĵojn ĉefe sur flagoj kaj blazonŝildoj de urboj, ŝtatoj kaj asocioj.

Paralele[redakti | redakti fonton]

En Japanio disvolviĝis, eĉ iom pli frue, sistemo simila nomata mon. Kelkaj modernaj japanaj komercosimboloj estas bazitaj el familiaj blazonoj de firmafondintoj. Ekzemplo estas la tri romboj de Mitsubishi.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]