Mon (heraldiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imperia Blazono de Japanio, Kikukamonshō, la Mon de la Imperiestro de Japanio)
Mitsuba Aoi, la Mon de la Tokugawa-klano sur lanterno en la Tosho-gu, Nikko
Sangaimatsu
Goshichi no Kiri, La Blazono de la Ĉefministro de Japanio)

Mon (japane 紋, signosimbolo) aŭ Kamon (家紋, familisimbolo) estas japana familisimbolo, komparebla al blazono de la eŭropa heraldiko.

La plej multaj mon estas unukoloraj kaj montras skizitan plantonbeston en cirklo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mon eble ekzistis jam dum la Asuka-epoko, inter 552 kaj 710. Certas, ke nobelaj japanaj klanoj fine de la Heian-epoko dum la 12-a jarcento uzis mon. Dum la postaj jarcentoj, ĉefe batalantoj portis ilin, ĉar ili estis, kiel blazonoj dum la mezepoko en Eŭropo distingiloj dum bataloj.

Ekde la mezo de la Edo-epoko (16031867) familioj el aliaj sociaj tavoloj uzis mon. Samtempe iĝis moda porti la familian mon sur la kimono. Nuntempe preskaŭ ĉiu japana familio havas sian mon. En la ĉiutaga vivo ĝi havas malgravan rolon, sed oni uzas ilin por domŝildoj kaj ili foje estas enmetitaj en firmaaj simboloj. Oni montras mon dum ceremonia okazaĵo, ĉefe dum la obon-festo, la tago de memoro pri mortintoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hugo Gerhard Ströhl, Japanisches Wappenbuch "Nihon Moncho". Ein Handbuch für Kunstgewerbetreibende und Sammler, Vieno 1906

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]