Obon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Obon dum la fino de la epoko de Edo.
Gozan-no-okuribi en Kioto dum obon.
Bonodori en la kvartalo Adaĉi, Tokio, 2014.

Obon (お盆) estas japana budhisma somera festo por honori la praulojn. Estas kutimo havi liberajn tagojn dum ĉi tiu festo,[1] dum kiu homoj revenas al la hejmoj de siaj gepatroj kaj vizitas kaj purigas la tombojn de siaj prauloj. Ĝi inkluzivas danca festivalo nomita bonodori. En la antikva kalendaro, ĝi estos festita la 15-an de la sepa monato, sed de la epoko de Meiji ĝi estas festita la semajnon de la 15-a de Aŭgusto.[2]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo bon (盆) estas mallongigo de la budhisma termino ullambana (盂蘭盆会), en Sanskrito, pendanta la kapon malsupre, kiu simbolas grandan suferon.[3]

Origino[redakti | redakti fonton]

La festo devenas de rakonto el la Sutro pri ullambana, kiu rakontas pri la pliaĝula bikŝuo Maŭdgaljajano —unu el la dek ĉefaj disĉiploj de la budho Gotamo—, kiu uzis siajn supernaturajn povojn (abhijñā) por rigardi siajn mortintajn gepatrojn kaj malkovris, ke sia patrino falis en la regnon de la pretaoj.[4] Li klopodis manĝigi ŝin per bovlo da rizo, sed ne eblis, do li demandis al la budho Gotamo kiel li povus liberigi ŝin. La budho indikis al li, ke la oferado de manĝaĵo (鉢和羅飯, rizo de kunvoko) al la bikŝuoj dum kunvoko, kiam ili ĵus finis sian pluvrifuĝon la plenlunan tagon de la sepa monato[noto 1] povas helpi la gepatrojn de la oferanto kaj en tiu ĉi vivo kaj en sep vivoj antaŭe. La plenaĝulo Maŭdgaljajano, farante tion, liberigis sian patrinon kaj li dancis el ĝojo. De tiu danco venas la danco de bonodori.

Dum obon okazas karnavaloj kaj someraj festivaloj lun ldoj kaj manĝaĵo. Homoj kutime surhavas je yukata, someran kimonon.[8]

Familioj tradicie bonvenigis la spiritojn de siaj familianoj per fajro nomita mukaebi kaj adiaŭis ilin per okuribi.[9]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La kunvoko (en Sanskrito, pravāraṇā; en la japana, 自恣; en la ĉina, 隨意) ĉe la fino de pluvrifuĝo, estas ankaŭ festita en Tibeto, Nepalo kaj Teravadaj landoj la plenlunan tagon de la monato Aŝvino. Tiu ĉi moro estis transdonita al Ĉinio, kiu ne havas pluvan sezonon, uzante la ĉinan kalendaron. En Ĉinio, Koreio kaj Japanio, la pluvrifuĝo estas celebrita de la plenluna tago de la kvaran monaton ĝis la plenluna tago de la sepa monato, tial la dato fiksiĝis kiel la 15-a de la sepa monato.[5][6][7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [Bon A-B-C, 2002, Bonodori.net, Japan] alirdato: 2012-02-20.
  2. ~マメ知識~ 「お盆はなぜ7月と8月があるのか~」 大田市場花き部仲卸協同組合 2019年6月13日閲覧
  3. K. Chen (1968). “Filial Piety in Chinese Buddhism”, Harvard Journal of Asiatic Studies, p. 88. 
  4. What is Obon. Shingon Buddhist International Institute (1998). Alirita 2019-08-08.
  5. 辛嶋静志 (2013). “「盂蘭盆」の本当の意味 ―千四百間の誤解を解く”, 大法輪 (ja), p. 185. 
  6. Karashima Seishi (2013). “The Meaning of Yulanpen 盂蘭盆 "Rice Bowl" On Pravāraṇā Day”, Annual Report of The International Research Institute for Advance Buddhology at Soka University for the Academic Year 2012 XVI, p. 293. 
  7. 辛嶋静志 (2014). “盂蘭盆之意-自恣日的“飯鉢””, 中華文史論叢 (zh), p. 286. 
  8. Obon: Japanese festival of the dead, 2000, Asia Society, alirdato: 2008-03-02.
  9. HUR, Nam-Lin. Death and Social Order in Tokugawa Japan: Buddhism, Anti-Christianity, and the Danka System, p. 192. ISBN 9780674025035.