Blazonŝildo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La blazonŝildo, ĉefa portilo de la blazono, fontas rekte el la ŝildoj de la mezepokaj batalantoj, kaj poste ekuziĝis same por ne-militecaj posedantoj: urboj, asocioj, virinoj, burgoj, ktp...

Laŭ la epokoj kaj lokoj, ĝiaj formoj estas tre diversaj.

Sed kia ajn estu ĝia formo, ĝia surfaco, nomita kampo ĉiam estas organizita kiel rektangulo trione dividita laŭ ambaŭ direktoj, kio do difinas 9 fakojn:

  • 1 dekstra kapa kantono
  • 2 kapa fako
  • 3 liva kapa kantono
  • 4 dekstra flanka fako
  • 5 centra (aŭ kora) fako
  • 6 liva flanka fako
  • 7 dekstra baza kantono
  • 8 baza fako
  • 9 liva kapa kantono


Notoj

  • La vorto livo pli bone kongruas kun la blazona lingvo ol la kutima maldekstro, pro la ofte abunda uzo de la du vortoj eĉ en unu nura frazo.
  • dekstro kaj livo - same kiel ĉiuj elementoj de la blazono - difiniĝas laŭ la vidpunkto de la portanto.

Ekzistas du kromaj fakoj samsurfacaj: la "honor-fako" (duone sur 2 kaj 5), kaj la "umbilik-fako" (duone sur 5 kaj 8).

Partigoj kaj suraĵoj[redakti | redakti fonton]

La ŝildo povas esti dividita en diversaj partigoj kaj ŝarĝitaj per suraĵoj.

Ĉiuj formoj difinitaj per tiuj partigoj kaj suraĵoj ricevas nomojn, kiuj laŭbezone estas precizigitaj per diversaj aldonitaj elementoj, sed ĉiam per la plej grava: sia koloro.