Moratalla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moratalla
hispane: Moratalla
urbo
municipo en Hispanio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Murcia Regiono
Komarko Noroeste
Supermara alteco 644 m s. m. [1]
Koordinatoj 38° 14′ 51″ N 1° 59′ 55″ U / 38.24750 °N, 1.99861 °U / 38.24750; -1.99861 (mapo)
Areo 954,8 km² (95 480 ha)
Loĝantaro 7 804 (2023)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 30440 [2]
ISO 3166-2:ES ES-MU
Moratalla (Hispanio)
Moratalla (Hispanio)
DEC
Situo de Moratalla enkadre de Hispanio
Moratalla (Murcia)
Moratalla (Murcia)
DEC
Situo de Moratalla enkadre de Murcia Regiono
Vikimedia Komunejo: Moratalla
Retpaĝo: [1]
Map
vdr
Municipa teritorio de Moratalla en la Murcia Regiono.
Festo de Tamburoj, deklarita nemateria kultura heredaĵo de Unesko.

Moratalla estas hispana municipo lokanta en la nordokcidento de Murcia Regiono kaj en komarko Comarca del Noroeste. Ĝi estas ĉea de Calasparra, Caravaca de la Cruz, Cehegín kaj provinco Albaceto. La municipo havas etendon de 954,8 km2. Ĝia logantaro konsistis je 7954 personoj en la jaro 2018.[3] Famas la prahistoriaj rokpentraĵoj kaj Festo de Tamburoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo de Moratalla estas tre ampleksa (kun 955 km² estas la dekdua plej granda en Hispanio), kaj enhavas diversajn submunicipojn, kelkaj el ili tre for de la urba kerno, kaj multaj el ili enhavantaj siavice diversajn domarojn. Inter ili estas Arenal, Benizar (kun La Tercia, Mazuza, Otos kaj aliaj), Béjar, Campo de San Juan (kun Casicas de San Juan, Zaén de Arriba, Zaén de Abajo, Casas de Aledo, La Ribera kaj aliaj), Cañada de la Cruz (je 57 km, kun Cañada de la Cruz kaj Los Odres (je 59 km)), Cobatillas, Inazares (je 55 km), La Rogativa, Roble, Salmerón kaj San Bartolomé (kun El Sabinar, Calar de la Santa kaj aliaj).[4]

La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Segura.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la teritorio de Moratalla estas la duono de la rokpentraĵoj de la regiono, do grava havaĵo ene de la Surroka arto ĉe la Mediteranea Arko;[5] estas ankaŭ dolmeno.[6] En la Mezepoko oni konstruis kastelon.[7] En la 16a jarcento okazis granda prospero kaj oni konstruis preĝejon.[8] En 1994 okazis enorma arbarincendio.[9] La urbestro plej ofte estas socialisto.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]