Calasparra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calasparra
hispane: Calasparra
urbo
municipo en Hispanio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Murcia Regiono
Komarko Noroeste
Supermara alteco [1]
Koordinatoj 38° 14′ 00″ N 1° 58′ 00″ U / 38.23333 °N, 1.96667 °U / 38.23333; -1.96667 (mapo)
Areo 193,06 km² (19 306 ha)
Loĝantaro 25 009 (2018)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
ISO 3166-2:ES ES-MU
Calasparra (Hispanio)
Calasparra (Hispanio)
DEC
Situo de Calasparra enkadre de Hispanio
Calasparra (Murcia)
Calasparra (Murcia)
DEC
Situo de Calasparra enkadre de Murcia Regiono
Vikimedia Komunejo: calasparra
Retpaĝo: http://www.calasparra.org/
Map
vdr
Municipa teritorio de Calasparra en la nordo de Murcia Regiono.

Calasparra [kalasPAra] estas hispana municipo de Murcia Regiono kaj lokas en komarko Comarca del Noroeste. Ĝi havas etendon de 185,5 km2. Ĝi limas al Moratalla, Cehegín, Mula, Cieza kaj municipo de la provinco Albaceto nomiĝanta Hellín. Dekmil cent sesdek personoj estis enregistritaj estantaj loĝantoj de la municipo en la jaro 2018.[2][3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

El la historia kaj arkitektura heredo restas eroj de la remparoj de araba kastelo kaj de turo de kristanoj, preĝejo de Martiroj Abdón kaj Senén, preĝejo de Sankta Petro, Palaco El Molinico, grenujo Pósito de la Encomienda, Turo de la Horloĝo, Fontano Corredera, Sanktejo de la Virgulino de la Espero, elfosita en roko, kaj naturaj lokoj, kiel Cañón de Almadenes kaj Paraje de Cañaverosa, ĉe la rivero Segura, Cueva del Puerto (Kavo de la Montopaseoj) en la Sierra del Puerto, Cueva de los Monigotes, ĉe la rivero Segura kun rokpentraĵoj, montaroj Sierra del Molino, Sierra San Miguel kaj Cerro Negro (Nigra Monteto).

La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Segura.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Rizo de tipo "bomba de Calasparra" ankoraŭ nekuirita.

La plej tutlande konata produkto de Calasparra estas rizo, kiu disponas el Nomo de Regata Origino; kun la rizo de la Delto de Ebro kaj tiu de Valencilando, estas la tri nuraj rizoj en Hispanio kun tia nomigo. Oni kultivas rizon en Calasparra el la 18a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]