Archena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Archena
hispane: Archena
urbo
Rivero Segura tra Archena
Flago
Blazono
municipo en Hispanio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Murcia Regiono
Supermara alteco 103 m s. m. [1][2]
Koordinatoj 38° 07′ 25.4382″ N 1° 18′ 11.6756″ U / 38.123732833 °N, 1.303243222 °U / 38.123732833; -1.303243222 (mapo)
Areo 16,4 km² (1 640 ha)
Loĝantaro 19 301 (2019)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 30600[3]
ISO 3166-2:ES ES-MU
Archena (Hispanio)
Archena (Hispanio)
DEC
Situo de Archena enkadre de Hispanio
Archena (Murcia)
Archena (Murcia)
DEC
Situo de Archena enkadre de Murcia Regiono
Vikimedia Komunejo: Archena
Retpaĝo: https://www.archena.es/
Map
vdr

Archena [arĈEna] estas hispana municipo lokanta en Murcia Regiono. Ĝi estas 16,4 km2 ampleksa. La municipo limas al Molina de Segura, Ulea, Villanueva del Río Segura, Ceutí kaj Lorquí. Ĝia loĝantaro konsistis el 19 301 personoj en la jaro 2019.[1][4] Archena formas parton de la Metropola areo de Murcio.

La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Segura.

Municipa teritorio de Archena en la Murcia Regiono.
Termobanejo de Archena, Murcia.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio estis loĝata ekde epoko de iberoj, en la municipa teritorio estas la kuŝejo de Cabezo del Tío Pío (de kie devenas tipo de ibera ceramiko kiu ricevis la nomon de Elche Archena). En tempo de Antikva Romo jam estis uzataj la konataj termobanejoj de Archena.

La aktuala setlejo de Archena estis fondita de araboj en la Mezepoko, kaj post la subskribo de la traktato de Alcaraz (pro kiu la tajfo de Murcio iĝis protektorato de la Reĝlando Kastilio) la loko ekdependis de la Ordeno de Sankta Johano, ene de la "Encomienda de Calasparra" (al kiu apartenis ĝis la 19a jarcento), pro ordono de la tiam infanto Alfonso, poste reĝo Alfonso la 10-a en julio 1244.

Dum la Hispana Enlanda Milito, la Popola Armeo de la Respubliko establis en Archena lernejon por tankistoj, pro la alveno de novaj sovetaj tankoj T-26. Ĝi estis direktorita de la soverta kolonelo Semjon Krivoŝejn kaj la hispana kolonelo Rafael Sánchez-Paredes, kaj funkciis kaj lernejo kaj bontenaj riparejoj dum la konflikto.[5]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Valo de Ricote, natura komarko en kiu estas Archena.

Archena distas de Murcia 24 km. Ĝi estas inter la paraleloj 38º 8' 24" kaj 38º 5' 9" kaj la meridianoj (de Madrido), de 2º 21' 5" la 2º 25' 19".

La tre malgranda teritorio, 1.651 hektaroj, estas ĉefe de irigacio. Ĝi formas parton de la municipoj de la Valo de Ricote.

La rivero Segura, kiu trafluas la teritorion arĉenan laŭlonge de sep kilometroj, konstituas ties fundamentan akson; ambaŭflanke de tiu estas la terasoj plenaj je fruktarboj kaj citrusoj.

La reliefo de Archena estas iom ondeca, kun du montetoj norde, la plej altaj de la teritorio, nome Ope kaj Sierra de la Serreta, dum la centra parto estas pli ebena.

La klimato, kun averaĝa temperaturo de 18 °C, estas la propra de la seka Hispanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]