Murcia Regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 37°59′10″N 01°07′49″W  /  37.98611°N, 1.13028°U / 37.98611; -1.13028 (Murcia Regiono) (mapo)
Murcia Regiono
hispane Murcia
aŭtonoma komunumo
Flag of the Region of Murcia.svg
Escudo-ca-murcia.svg
'Oficiala nomo: 'Región de Murcia
Murcia Regiono
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Murcia Regiono
Najbaras kun
Kelkaj urboj
Situo Murcio
 - alteco 43 m s. m.
Ĉefurbo Murcia
 - koordinatoj 37°59′10″N 01°07′49″W  /  37.98611°N, 1.13028°U / 37.98611; -1.13028 (Murcia Regiono) (mapo)
Areo 11 313 km² (1 131 300 ha)
Loĝantaro 1 472 049 (2013)
Denseco 130,12 loĝ./km²
Aŭtonomeco 9-a de junio 1982
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO 3166-2:ES ES-MU
Situo de Murcio enkadre de Hispanio
ButtonRed.svg
Situo de Murcio enkadre de Hispanio
Situo de Murcia Regiono enkadre de Hispanio
Situo de Murcia Regiono enkadre de Hispanio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Murcia
Retpaĝo: Registaro de Murcia Regiono

La Murcia Regiono estas hispana unuprovinca aŭtonoma komunumo, situanta en la sudoriento de la Iberia Duoninsulo, inter Andaluzio (provincoj Granado kaj Almerio) kaj la Valencia Komunumo (provinco Alakanto), kaj inter la mediteranea marbordo kaj Kastilio-Manĉo (provinco Albaceto). Ĝia ĉefurbo estas la urbo de Murcio, kiu gastigas la regionajn instituciajn korpojn, krom la Regiona Asembleo, kiu estas bazita en Kartaĥeno, pro kio ĝi estas ofte nomata kiel "leĝdona ĉefurbo" en la enkonduko de la leĝo 5/2005, kvankam ĉi tiu nomo ne havas bazon en la statuto de aŭtonomeco.

La tuta loĝantaro de la Murcia Regiono estas 1.478.509 loĝantoj (2018), el kiuj iom malpli ol triono vivas en la ĉefurbo kaj la duonon en la municipoj Murcio, Kartaĥeno kaj Lorko. Unuprovinca komunumo, tamen 9ª de Hispanio laŭ surfaco kaj la 10ª laŭ loĝantaro antaŭ AragonoAsturio. En sia kondiĉo kiel provinco, ĝi estas la 7ª pli loĝata el la 50 kiujn la lando havas.

La regiono estas unu el la plej grandaj produktantoj de fruktoj, legomoj kaj floroj en Eŭropo, kun signifaj vitejoj en lamunicipoj Jumilla, Yecla kaj Bullas, produktante vinojn kun protektita devena origino. Ĝi ankaŭ havas gravan turisman sektoro, koncentrita ĉe la marbordo kun multnombraj sovaĝaj spacoj (multaj el kiuj estas minacataj) kiu posedas salan lageton ĉe la Malgranda Maro. Ĝia industrio estas rimarkinda pro la nafto-kemia kaj energia sektoro (Kartaĥeno) kaj la nutraĵ-industrio. La plej alta pinto en la regiono estas la masivo Revolcadores kun 2.015 m.

Ĝia vasta heredaĵo inkludas 72 arojn apartenantaj al roka arto de la Iberia Mediteranea Baseno deklarita monda heredaĵo de Unesko, kaj ankaŭ la Konsilio de Saĝuloj de la Legomĝardeno de Murcio, deklarita Nemateria Kultura Heredaĵo same kiel tamburetado de Moratalla kaj Mula en la Murcia Regiono estas la loĝloko Caravaca de la Cruz, referencloko por adorado de la katolika eklezio kiu havas la privilegion festi ĉiun sepan jaron Jubileon rilate al la relikvo situanta en Caravaca.

Murcio estas historia regiono de sudorienta Hispanio, heredanto de la antikva Reĝlando Murcio, kiu tradicie enhavis la provincojn Albaceto kaj Murcio kiel du-provinca regiono. Dum la Transiro, Albaceto iĝis parto de Kastilio-Manĉo, post kio kreiĝis la unuprovinca aŭtonoma komunumo Murcia Regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Reliefo[redakti | redakti fonton]

Wind reliefs in Mazarrón

La regiono situas en la orienta parto de la Betika montĉenaro, kaj ĝi estas influita de ilia orografio. Ĉi tiuj montaraj lokoj ankaŭ estas dividitaj en la Antaŭbetika montaro, Subbetika montaro kaj Penibetika montaro (de nordo al sudo).

Tradicie oni konsideris, ke la pinto de Revolcadores, en la teritorio de la sama nomo, estis la plej alta punkto en la Murcia Regiono, kun alteco de 2,027 metroj; sed per mezuroj de la plej novaj mapoj de la SNIG (Nacia Servo de Geografia Informo de Hispanio), Revolcadores aperas kun alteco de 1.999 m, kaj la monto, Los Obispos ("La Episkopoj"), situanta iomete pli norde, estas pli alta. (2.015 m).

Proksimume 27% de la murcia teritorio povas esti priskribita kiel monta, 38% kiel intermontaj depresioj kaj kurantaj valoj, kaj la ceteraj 35% kiel plataj teroj kaj altebenaĵoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La Murcia Regiono havas duonaridan mediteranean klimaton, kun mildaj vintroj (averaĝe 11 ° C en decembro kaj januaro) kaj varmaj someroj (kie la ĉiutaga maksimumo regule superas 40 ° C). La mezuma jara temperaturo estas 18 ° C.

Kun malmultaj pluvadoj de ĉirkaŭ 300 ĝis 350 mm jare, la regiono havas inter 120 kaj 150 tagojn en la jaro, kie la ĉielo estas tute ĵela. Aprilo kaj oktobro estas la monatoj kun plej multaj pluvokvantoj, estas oftaj pezaj pluvoj dum unu tago.

La distanco al la maro kaj la reliefo kaŭzas termikan diferencon inter la marbordo kaj la interno, precipe vintre, kiam la temperaturo malofte malsupreniras sub 10 ° C sur la marbordo, dum en la internaj regionoj la minimumo ne kutime superas 6 °C kaj la pluvokvanto estas pli alta (ĝis 600 mm).

El Barón Island

La urbo Murcio konservas la rekordan temperaturon en la 20-a jarcento en Hispanio. Ĝi atingis 46.1 °C la 4-an de julio 1994. La vintro de 2005 estis la plej malvarma dum longa tempo, kun neĝo eĉ falanta en la murcia marbordo.

Maroj[redakti | redakti fonton]

La plej granda natura lago de Hispanio troviĝas en la regiono: la sala lageto Mar Menor (Malgranda Maro). Ĝi estas salakva laguno, apud la Mediteranea Maro. Ĝiaj specialaj ekologiaj kaj naturaj karakterizaĵoj igas la Malgrandan Maron unika natura loko kaj la plej granda salakva lago en Eŭropo. Kun duonronda formo, ĝi estas apartigita de la Mediteranea Maro per sablotubo 22 km longa kaj inter 100 kaj 1200 m larĝa, konata kiel La Manga del Mar Menor. La laguno estis nomumita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Speciale Protektita Zono de Graveco por Mediteraneo. Ĝia marborda perimetro enhavas 73 km da marbordo, en kiu strandoj sekvas unu la alian kun klara malprofunda akvo (la maksimuma profundo ne superas 7 m). La lago havas areon de 170 kvadrataj kilometroj.

Institucioj registaraj[redakti | redakti fonton]

Regiona Asembleo, Kartaĥeno.

Laŭ la Statuto de Aŭtonomeco, la instituciaj korpoj de la Murcia Regiono estas la Regiona Asembleo, la Prezidanto kaj la Registara Konsilio.

  • La Regiona Asembleo de Murcio estas la aŭtonoma parlamento kaj reprezentas la popolon de Murcio. Ĝi tenas la leĝdonan povon, aprobas la buĝetojn, antaŭenigas, gvidas kaj kontrolas la agadon de la regionaj plenumaj korpoj. Ĝi konsistas el 45 deputitoj elektitaj por periodo de kvar jaroj per universala, libera, egala, rekta kaj sekreta voĉdonado en la kvin voĉdonaj distriktoj, en kiuj la komunumo estas dividita. Ĝi havas sian sidejon en la urbo Kartaĥeno.
  • La Prezidanto de la Aŭtonoma Komunumo estas elektita de la Regiona Asembleo de Murcio el inter ĝiaj membroj. Inter liaj/ŝiaj funkcioj troviĝas la supera reprezentado de la Murcia Regiono kaj la ordinara de la ŝtato en ĝia teritorio, la prezidanteco de la Registara Konsilio, kaj la direkto kaj kunordigo de la aŭtonoma plenuma povo. Li aŭ ŝi havas sian sidejon en la palaco San Esteban en la urbo Murcio.
  • La Registara Konsilio estas la korpo kiu gvidas la regionan politikon. Ĝi estas respondeca por administra funkcio, registaro kaj administrado de la Aŭtonoma Komunumo kaj la ekzerco de reguliga potenco. Ĝi konsistas el la Prezidanto, Vicprezidanto, kie aplikebla, kaj la direktoroj, la prezidento nomumas kaj adiaŭas libere. Ĝi ankaŭ ĉefsidejas en palaco San Esteban en la urbo Murcio.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Municipios más poblados (1 de enero de 2018)[1]
1.º Murcio 447 182 loĝ.
Kartaĥeno 213 943 loĝ.
Lorko 93 079 loĝ .
Molina de Segura 70 964 loĝ.
Alcantarilla 41 622 loĝ.
Torre-Pacheco 35 614 loĝ.
Águilas 35 031 loĝ.
Cieza 34 889 loĝ.
Yecla 34 234 loĝ.
10º San Javier 31 905 loĝ .
11º Totana 31 639 loĝ.
12º Mazarrón 31 562 loĝ .
13º Caravaca de la Cruz 25 730 loĝ .
14º Jumilla 25 547 loĝ.
15º San Pedro del Pinatar 25 167 loĝ.
16º Alhama de Murcia 21 657 loĝ.
17º Las Torres de Cotillas 21 375 loĝ.
18º La Unión 19 907 loĝ.
19º Archena 19 053 loĝ.
20º Mula 16 790 loĝ .

La Aŭtonoma Komunumo de la Murcia Regiono estas dividita en nur 45 municipojn. Ĉi tiu nombro de municipoj estas la plej malalta inter la aŭtonomaj komunumoj kaj la tria plej malalta inter la provincoj, superita nur de La Palmoj kaj Kadizo, kiuj havas respektive 34 kaj 44 municipojn.

Kelkaj el ĉi tiuj municipoj estas inter la plej loĝataj en Hispanio: Murcio estas la sepa komunumo en Hispanio laŭ populacio, Kartaĥeno estas la 23a kaj Lorko estas la 69-a. Ekzistas ankaŭ du metropolaj areoj inter la plej loĝataj en Hispanio: Murcio estas la 10-a kaj Kartaĥeno estas la 27-a.

Pluraj komunumoj limas aŭ eĉ superas 1,000 km² en areo, kvin el ili estas inter la dudek plej vastaj en Hispanio: Lorko kun 1,676 km² estas la dua; Jumilla kun 972 km² la deka; Moratalla kun 955 km² la dekdua; Murcio kun 886 km² en la deksesa kaj Caravaca de la Cruz kun 858 km² en la dudeka.

Pro la granda etendiĝo de multaj municipoj, ili estas ofte dividitaj en komarkojn. Tiel do, la municipo de Murcio estas organizita je 54 distriktoj kaj la municipo Kartaĥeno en 24 konsilioj. En la Murcia Regiono ekzistas 66 konsilioj apartenantaj al municipoj de Kartaĥeno, Lorko kaj Totana kaj 295 distriktoj disaj inter la aliaj komunumoj. Albudeite kaj Pliego ne havas distriktojn aŭ deputitejojn.

Kontraste al la grandaj municipoj en la Regiono, la municipoj de Archena (16,40 km²), Alcantarilla (16.24 km²), Lorquí (15,0 km²), Villanueva del Río Segura (13,18 km²), Ceutí (10,34 km²) kaj Beniel (10,06 km²) havas malpli ol 17 km² ĉe areo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La Murcia Regiono havas loĝantaron en 2018 el 1 478 509 loĝantoj, 46 el kiuj preskaŭ triono (30,24%) loĝas en la municipo Murcio. Ĉi tiu cifero reprezentis 3,17% de la hispana loĝantaro.

La denseco (130,69 loĝantoj / km² en 2018) estas multe pli alta ol la landa mezumo (92,11 loĝantoj / km²). La interna distribuado de la loĝantaro estas neegala, kun pli granda loĝkoncentriĝo en la marbordaj kaj antaŭ-marbordaj regionoj (urba areo de Murcio, Kampo de Kartaĥeno-Malgranda Maro, Alta kaj malalta Guadalentín), kiu en la plej internaj areoj kiel la regiono Nordokcidenta aŭ la Murcia Altebenaĵo.

En la periodo 1991-2006 la loĝantaro de Murcio kreskis je + 29,32%, kompare kun + 13,38%.

Demografia evoluo de la Murcia Regiono y
procento kompare kun la nacia totalo
1787 1857 1877 1887 1900 1910 1920 1930 1940
Loĝantaro 256.977 380.969 451.611 491.436 577.987 615.105 638.639 645.449 719.701
Procento 2,50% 2,46% 2,72% 2,80% 3,10% 3,08% 2,99% 2,73% 2,77%
1950 1960 1970 1981 1991 2001 2011 2018
Loĝantaro 756.721 800.463 832.313 957.903 1.059.612 1.190.378 1.470.069 1.478.509
Procento 2,69% 2,62% 2,45% 2,54% 2,69% 2,90% 3,13% 3,17%

Ĉirkaŭ 15,69% el ĝiaj loĝantoj estas de eksterlandanoj laŭ la censo de NIS (2013), estante la tria aŭtonoma komunumo kun la plej alta procento post Balearoj kaj Valencia Komunumo. La plej gravaj enmigrintaj komunumoj estis la maroka, la ekvadora, la brita, la bolivia kaj la kolombia.

Historio[redakti | redakti fonton]

El teatro romano de Cartagena, construido a finales del siglo I a.C

La kartaganoj establis konstantan komercan havenon en la marbordo de Kartaĥeno, kiun la romianoj nomis Carthago Nova. Por la kartagaj komercistoj, la monta teritorio estis nur la iberia landinterno de ilia marborda imperio. Dum la romia periodo Murcio ne ekzistis, sed ĝiaj nunaj limoj povus esti en la provinco Hispania Cartaginense. Sub la islamanoj, kiuj enkondukis la grandskalan irigacion de kiu dependas la murcia agrikulturo, la provinco estis konata kiel Todmir; ĝi inkluzivis laŭ Idrisi, la araba kartografiisto de la 12-a jarcento loĝinta en Sicilio, la urboj Orihuela, Lorko, Mula kaj Chinchilla.

La Murcia Reĝlando sendependiĝis kiel tajfo centrita sur la maŭra urbo Murcio post la falo de la umajada kaliflando de Kordovo (11-a jarcento). Maŭra Tajfo de Murcio inkludis ankaŭ Albaceton kaj parton de Almerio. Post la batalo de Sagrajas en 1086 la Almoravida dinastio absorbis la tajfojn kaj kreis islaman Hispanion. Fernando la 3-a de Kastilio ricevis la submetiĝon de la maŭra reĝo de Murcio en 1243 laŭ la kondiĉoj de la Traktato de Alcaraz.

La kastilia konkero de Murcio estis grava ĉar ĝi donis la antaŭan aliron al Mediteraneo por la unua fojo kaj finis la vastiĝon de la Regno de Aragono, kiu moviĝis suden laŭ la marbordo.

El Castillo de Lorca, principal punto fronterizo frente el reino nazarí de Granada.

Laŭ la kutima maniero, la islamanoj estis forpelitaj el la urboj, kaj la heredonto de Ferdinando, Alfonso la 10-a de Kastilio, kiu profitis de regado super grandparte senhoma Murcio, dividis la landliman regnon en tri regionojn por administraj celoj, konfiditaj respektive al la koncernaj reĝnomoj al la ekleziaj senjoroj, kiel premion por iliaj kontribuoj al la Rekonkero kaj al la Militaj Ordenoj fonditaj en la 11-a jarcento. Alfonso aneksis la Tajfon de Murcio kiel Reĝo de Murcio rekte en 1266, kaj ĝi restis teknike vasala regno de Hispanio ĝis la reformoj en la liberala konstitucio de 1812.

Jam en la 19-a jarcento, post la lasta milito de sendependeco kiu havis katastrofajn sekvojn en la regiono, la liberala reformo de Javier de Burgos malaperigis la Murcian reĝlandon, kreante la provincon Murcio kaj multe de la provinco Albaceto (1833), kreado de la tiel nomata duprovinca Murcia Regiono, kiu daŭris ĝis la hispana transiro.

Cuadro de la Batalla de Almansa, enfrentamiento bélico encuadrado en la Guerra de Sucesión Española y que tuvo lugar en Almansa, entonces perteneciente al reino de Murcia.

Ekde 1840 komencis evolui minado kaj paralela industrio, ĉefe en la marbordaj montaroj, kondukante al signifa kresko de la loĝantaro de la antaŭe malabunde loĝita marbordo de Murcio (enmigrado de Orienta Andaluzio) kaj la apero de laborismaj movadoj. Malgraŭ la evoluo de konfliktoj kiel ekzemple la Kantona revolucio dum la Unua Hispana Respubliko (kun granda trafo en la areo), la min-eksplodo daŭris ĝis la krizo de 1920. En ĉi tiu epoko, la murcia interno transprenis la disvolviĝon de la nutraĵ-industrio, ĉefe ladskatoloj kaj papriko, precipe en la regionoj Vegas del Segura, inkluzive de la ĉefurbo.

Dum la Hispana Enlanda Milito la Murcia regiono restis fidela al la Dua Hispana Respubliko dum preskaŭ la tuta konflikto, Kartaĥeno estis la sidejo de la Respublikana Mararmeo. La plej gravaj militaj okazaĵoj kiuj okazis en Murcia teritorio estis la ŝipa Batalo de Kabo de Palos en 1938 kaj Kartaĥena ribelo en 1939. Dum la diktatoreco post la malmolaj jaroj de la milito kaj aŭtarkio ekzistis reakiro de la nutraĵ-industrio, ĝis minado, grava ŝtata investo en la industria centro de Kartaĥeno kaj la komenco de turismo (ĉefe en La Manga), malgraŭ tio, multaj homoj elmigris al Katalunio kaj Eŭropo en 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, speciale ĉe la plej interna regionoj, kies tendenco haltis post la 1970-aj jaroj. Tiu grava migranta fluo estis kompensita de alta naskokvoto kio generis ĉiam pozitiva loĝantarkresko. Post la alveno de la demokratio en la provinco Murcio (sen Albaceto) estis establita aŭtonoma provinco, kun konsiderinda disvolviĝo kaj igante ĝin unu el la plej grandaj ricevantoj de tutlanda enmigrado, ĉefe ekde la 1990-aj jaroj.

Transportado[redakti | redakti fonton]

Ekstera bildo de la flughaveno Sankta Ksavero.
Haveno de Kartaĥeno.

Aero[redakti | redakti fonton]

La Internacia Flughaveno de la Murcia Regiono (IATA-kodo: RMU, ICAO-kodo: LEMI), ankaŭ konata kiel Corvera Flughaveno, situas inter la murciaj distriktoj de Corvera kaj Valladolises, 26 kilometrojn de Murcio kaj 28 kilometrojn de Kartaĥeno. Ekde januaro 2019, dato de ĝia inaŭguro, estas la sola ekzistanta en la Murcia Regiono, kiu funkciigas civilajn flugojn post ekskluzive militista flughaveno Murcio San-Ksavero, kiu funkciis dum kvindek jaroj.

La flughaveno havas plurajn internaciajn itinerojn kun diversaj landoj en Eŭropo, kaj en regulaj flugoj (aŭ laŭsezonaj aŭ jaraj) kaj ĉartoflugoj, kun du naciaj itineroj.

Maro[redakti | redakti fonton]

La haveno de Kartageno nuntempe okupas la kvaran pozicion je nacia nivelo laŭ trafiko de varoj post Algeciras, Valencio kaj Barcelono kaj antaŭ Taragono, BilbaoOnubo 60% de la eksportado kaj 80% de importadoj de la Murcia Regiono estas faritaj tra la Haveno de Kartaĥeno.

La havenoj de la Murcia Regiono inkludas ene de la distrikto de la Mara Provinco de Kartaĥeno, kiuj laŭvice dividiĝas je la distriktoj Aguilas, Mazarrón, Kartaĥeno kaj San Pedro del Pinatar.

En ĉiu distrikto ekzistas malsamaj sportaj havenoj kaj fiŝkaptaj havenoj, inkluzive ankaŭ de komercaj havenoj, la plej grava estas la Haveno de Kartaĥeno, kvankam oni devas ankaŭ mencii la Havenon de Aguilas aŭ la Havenon de San-Pedro del Pinatar.

Aŭtovojoj[redakti | redakti fonton]

La Regiono havas siajn proprajn vojojn kaj aŭtovojojn inkluditajn en la Vojo-Reto de la Murcia Regiono.

Koncerne tiujn, kiuj respondecas pri la Ministerio de Publika Laboro, la ĉefaj linioj de komunikado estas la Aŭtovojo de la Mediteraneo (A-7), kiu iras orienten-okcidenten tra la murcia antaŭ-marborda deklivo; la Aŭtovojo de la Mediteraneo Ap-7, aŭtovojo kiu trairas la marbordon; la Aŭtovojo de Murcio (A-30), kiu en sud-norda direkto ligas Kartaĥenon kun Albaceto tra la urbo Murcio, kaj la Aŭtovojo Cieza-Fuente la Higuera (A-33), kiu ligas la Murcian Regionon kun la provinco Valencio en la interno, trairante la regionon de la Altebenaĵo. Ankaŭ elstaras la ĉirkaŭvojo de la urbo Murcio, la MU-30, kiel la suda ligo de Murcio, la MU-31. La aliroj oriente kaj okcidente de Kartaĥeno dependas same de la Ministerio, la CT-31 kaj CT-32.

Koncerne la naciajn vojojn, sekcioj de la N-301, N-332, N-340 kaj N-344 laŭ la murcia teritorio.

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Trajno en la stacio La Nepoj.

La fervoja reto de la Madrida Regiono estas vasta sed tre malnova; surbaze de unu senelektra vojo en ĉiuj ĝiaj sekcioj krom la 10 kilometroj inter la stacio Murcio-Cargas kaj la fino de la varianto Murcio-Alquerías. Ĉiuj servoj estas ofertitaj de Renfe Operadora, dum la infrastrukturo estas administrata de Adif.

La Murcia Regiono vidis sian fervojan reton malpliiĝi kiam meze de la 1980-aj jaroj, la Ministerio de Publika Laboro decidis fermi ĉiujn tiujn sekciojn, kiujn ĝi konsideris neprofita, forlasante centojn da kilometroj kaj dekoj da stacioj; inter ili la fervojo Murcio-Caravaca; lasante la terminalon Murcio-Zaraiche sen fervojo, kaj la sekcio Almendricos-Baza, lasante la hispanan orienton kaj Andaluzion nekomunikitaj per rekta fervojo.

Murcia dialekto[redakti | redakti fonton]

Dialekta mapo de Hispanio kie aperas la murcia dialekto.

La murcia dialekto estas la natura kaj historia dialekto latinida de la teritorio kiu kovris la antŭaan Murcian regnon kaj ĝi havas siajn originojn en la dek-tria kaj dek-kvara jarcento kiam sur esence hispan-latin-araba lingva bazo malsamaj lingvaj variantoj trovitaj tie estis miksitaj (mozaraba aragona, kastilia, kataluna, klasika araba, araba dialekta, ktp)kio kreis piĝinon en Murcio.

La unuaj regionaj dokumentoj estas skribitaj en diversaj latinidaj dialektoj kie ekvideblis diversaj kvantoj de lingvaj proprecoj kiu poste troviĝis en la murcia dialekto.

En la lingva akademia diskurso oni konsideras la murcian kiel dialekton de la hispana, aliflanke la RAE konsideris ĝis antaŭ nelonge, ke la murcia estis dialekto de la aragona lingvo.

Fine de la 19-a jarcento, lokaj aŭtoroj komencis uzi la murcian dialekton por siaj poeziaj aŭ dramaj komponaĵoj, enhavitaj de la kreskado de regionismo, reliefigante la verkistojn Vicente Medina, Díaz Cassou, Martínez Tornel kaj Frutos Baeza inter aliaj.

Studo de la Universitato de Murcio determinis ke la murcia parolaĵo estis la regiona kultura aspekto kiu pli identigas la murcianojn.

En la regiono de El Carche estas komarkoj kie la alveno de dekoj da familioj de la apuda provinco Alakanto en la 19-a kaj frua 20-a jarcento, parto de la loĝantaro parolas la valencianan lingvon. Malgraŭ tio, la valencia lingvo ne ĝuas oficialan agnoskon de la Murcia Regiono.

Tranĉaĵo de mojama.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

La kuirarto de Murcio estas influita de la najbara kuirarto de Manĉo, Valencio kaj Granado. Tamen, la regiono de Murco apartenas al la hispana Levanto, kaj tion oni vidas en la karaktero de kelkaj mariskaj pladoj, kiuj estas ĝia karakteriza ingredienco, la rizo (kun la kaldero kiel ĝia plej reprezentanto) kaj kelkaj saletaj preparaĵoj kaj mojamas, inter multaj aliaj.

Estas evidenta abunda pezo de la legomĝardeno en la interno, aldonaĵo al la produktoj de la porkaĵoj identigitaj kun la buĉado de la porko kaj abunda kuirado de fiŝoj kaj mariskoj. Oni notu, ke la bazaj elementoj de la murcia kuirarto estas pipro kaj tomato (ĉeestas en alia fundamenta plado kiel rizo kun kuniklo kaj helikoj). Kelkaj el la plej unikaj preparaĵoj estas la vianda torto de Murcio kaj la crespillos, tipaj de Kartaĥeno, Lorko kaj La Union.

La Manga del Mar Menor.
Cala Parreño, en la Regiona Parko Kalblanko.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La klimato kaj strandoj de la Madrida Regiono, igas ĝin ideala por la turismo el sunumo kaj plaĝo. La murcia marbordo, nomita Costa Cálida, havas longecon de 170 km, kie grandaj blankaj strandoj kiuj alternas kun pli malgrandaj plaĝoj kaj golfetoj kun klifoj. Krome ĝi havas la Malgrandan Maron, kiu estas marborda lageto kun multaj turismaj ebloj. Kiel disiĝo inter ĉi tiu salakva lago kaj la Mediteranea Maro, leviĝas la La Manga del Mar Menor.

El la 192 strandoj klasifikitaj en la Regiono, 21 estas kvalifikitaj kun blua flago kaj aliaj 19 havas la Q-fermilon por Turismo-kvalito donita de la Instituto por Hispana Turisma Kvalito, organizaĵo dependa de la Ministerio de Turismo, de la Ministerio de Ekonomio, kiu igas ĝin la tria aŭtonoma komunumo kun la plej atestitaj strandoj kun ĉi tiu titolo, estante Kartaĥeno, kun 10, la hispana municipo kun la plej multaj strandoj kiuj posedas ĉi tiun taŭgecon.

La turismaj ebloj kompletigas kreskanta intereso pri kultura kaj urbokerna turismo, koncentritaj en la kvar ĉefaj historiaj centroj: Caravaca de la Cruz, Cartagena, Lorca kaj Murcia. La Roma Teatro de Kartageno estas la plej vizitata monumenta spaco kaj muzeo en la Regiono.

La pejzaĝo de Murcio estas pli diversa ol tio kion ĝi ŝajnigas, kaj ofertas ampleksan gamon de sportaj kaj aventuraj agadoj kiel ekskursado, speleo, termikaj flugoj (ala glatado, paragliding), grimpado, biciklo-vojaĝado, rajdado, rivero-descendo kanuoj, kajakoj), ĉasado kaj fiŝkaptado. La plimulto estas koncentrita en Sierra Espuña, Valo de Ricote, Cieza kaj Calasparra kaj nordoriente de la Regiono. Kampara turismo ankaŭ kreskas, ĉefe en la ĉirkaŭaĵo de Caravaca de la Cruz, Totana, Moratalla, Cieza, Cehegín, kaj ankaŭ vinoturismo, ĉefe en Jumilla, sed ankaŭ en Bullas kaj Yecla.




 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
Flago de Hispanio

Flag of Andalucía.svg Andaluzio | Flag of Aragon.svg Aragono | Flag of Asturias.svg Asturio | Flag of the Balearic Islands.svg Balearoj | Flag of Extremadura.svg Ekstremaduro | Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio | Flag of Galicia.svg Galegio | Flag of the Canary Islands.svg Kanarioj | Flag of Cantabria.svg Kantabrio | Flag of Castile and León.svg Kastilio kaj Leono | Flag of Castile-La Mancha.svg Kastilio-Manĉo | Flago-de-Katalunio.svg Katalunio | Flag of the Community of Madrid.svg Madrido | Flag of the Region of Murcia.svg Murcio | Bandera de Navarra.svg Navaro | Bandera de La Rioja.svg Rioĥo | Flag of the Valencian Community (2x3).svg Valencia Komunumo
Aŭtonomaj urboj: Flag Ceuta.svg Ceŭto | Flag Melilla.svg Melilo  Aliaj teritorioj: Ĉafarinoj, Vélez de la Gomera, Alhucemas


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


  1. Fuente: INE, Instituto Nacional de Estadística. (22–10–2017).