Bilbao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bilbao (metroo de Madrido).
Bilbao
hispane Bilbao, eŭske Bilbo
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Oficiala nomo: Bilbao
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Eŭskio
Provinco Biskajo
Komarko Granda Bilbao
Montaro Kantabra Montaro
Transporto -
 - metroo Metroo de Bilbao
Konataj lokoj Katedralo de Bilbao, Muzeo Guggenheim Bilbao
Rivero Nervión
Situo Bilbao
 - alteco 19 m s. m.
 - koordinatoj 43° 15′ 25″ N 02° 55′ 25″ U / 43.25694 °N, 2.92361 °U / 43.25694; -2.92361 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Ganeta
 - alteco 689 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 41,43 km² (4 143 ha)
Loĝantaro 352 700 (2011)
Denseco 8 513,15 loĝ./km²
Estuaro Estuaro de Bilbao
Fondo 1300
Urbestro Jose María Urrutia
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 48001 - 48015
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Eŭskio
Situo enkadre de Eŭskio
Situo enkadre de Eŭskio
Situo enkadre de Biskajo
Situo enkadre de Biskajo
Situo enkadre de Biskajo
Vikimedia Komunejo: Bilbao
Retpaĝo: www.bilbao.eus
Map
Muzeo Guggenheim Bilbao
Magistratejo de Bilbao.

Bilbao (hispane Bilbao, eŭske Bilbo) estas havenurbo en norda Hispanio apud Biskaja Golfo ĉe rivero Nervión. Ĉefurbo de Biskajo kaj plej granda urbo de Eŭskio. En 2001, estis ĉirkaŭ 350 000 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita en 1300 de Diego López de Haro kun foruo.

En la 19-a jarcento ĝi tre rapide kreskis, pro la malkovro de proksimaj ferminejoj, kaj la ekesto de industrio de ŝtalo en la apudaj ĉirkaŭurboj. Ĝi estis la centro de la liberala opono al la tradicia karlismo kaj suferis longan sieĝon, kiu fariĝis kvazaŭ simbolo de la progresema tendenco de la urbo.

Ĉefurbo de Eŭska Aŭtonoma Registaro (1936-1937) dum Hispana Enlanda Milito. Unu el la membroj de la registaro, Juan Gracia, antaŭe vicurbestro de la urbo, estis aktiva esperantisto.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Bilbao (1842-2010)

En Bilbao estas distriktoj, ekzemple Deŭsto, kaj kvartaloj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Post la krizo de ŝtala industrio, la urbo sin direktas al servoj (foiroj, haveno). Ĝi estas sidejo por bankoj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Estas apuda flughaveno en Loiu/Sondika (kode BIO).

Metroo de Bilbao ligas per tri linioj Bilbaon kaj la apudajn urbojn. Ĝian arĥitekuron faris Norman Foster.

Tramo (EuskoTran) ekfunciis en 2002.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En Bilbao naskiĝis Miguel de Unamuno.

Muzeo Guggenheim Bilbao, de arĥitekturisto Frank Gehry kaj la novaj metroo kaj tramo estas simboloj de la restarigo post la krizo.

La Muzeo de Belartoj de Bilbao estas aktuale unu el la ĉefaj muzeoj de la tuta lando. Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas ties amplekso kronologie konsiderita, kiu kovras el la 13-a jarcento ĝis aktuale, kaj la granda diverseco de artaĵoj kiuj estas tie enhavitaj.

Ĝi estas la urbo de futbalteamo Athletic Club Bilbao.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Bilbao[redakti | redakti fonton]

Reklama bildkarto el 1910
Esperanto Giltza el 1935

Grupo Esperantista de Bilbao estis fondita je la 20-a de majo de 1906.

En 1908 la Esperantistoj de Bilbao publikigis dum iuj monatoj litografite revuon "Bilbao Esperantista". Inter 1909 kaj 1912, oni eldonis revuon "Nova Sento". De januaro de 1912 ĝi rolis oficialan organon de Hispana Asocio por propagando de Esperanto, postsekvante Gazeton Hispanan.

En 1911, aperis Montara Grupo Esperanto.

En 1924, Bilbao gastis por 2-a Kongreso Iberiko-Esperantista kaj 4-a Hispana Kongreso de Esperanto.

En 1935 Teodoro Elizondo verkis "Esperanto Giltza" (eŭsklingva versio de Ŝlosilo de Esperanto), kun 2100-eran vortaron eŭskan-Esperantan.

Post la Hispana Enlanda Milito, esperantismo restis kaŝe aŭ malaperis. Tamen, en 1953 oni laŭleĝigis la "Grupo Esperantista de Bilbao", kaj Bilbao ejis la 14-an Hispanan Kongreson de Esperanto.

En 1956, Grupo Esperantista de Bilbao festis sian oran jubileon.

En 1966, Bilbao ejis la 27-an Hispanan Kongreson de Esperanto kaj inaŭguris strato kun la nomo "Esperanto".

En 1968, okazis la 6-a Internacia Geografia Semajno.

En 1969 Julio J. Juanes sukcesis eldoni lernolibron "Método Bilbao" por elementaj Esperanto-kursoj.

En 1971, membroj de la loka Esperanto-asocio surscenigis la originalan teatraĵon "La Tago kiam Karla venis", de Julio J. Juanes.

En 1973, okazis 5-a Franca-Hispana Esperantista Renkontiĝo.

En 1981, oni festis la 75-jaran Jubileon de la fondo de Grupo Esperantista de Bilbao. Okazis Internacia Esperantista Renkontiĝo.

En 1989, Bilbao ejis la 49-an Hispanan Kongreson de Esperanto. La Biskaja Deputitaro eldonis turisman broŝuron trilingvan (eŭska-hispana-Esperanta) pri Bilbao.

Inter 1991 kaj 1992, oni eldonis la diskonigan revuon priesperantan "Internacia Lingvo", dulingve (hispane kaj eŭske).

Inter 1993 kaj 1994, oni eldonis la soci-kulturan revuon pri Eŭskio, Esperantlingve, "Eŭska Kverko".

En 1999, oni eldonis la trilingvan (Esperante - hispane - eŭske) libron "Omaĝe al Aldecoa", enhavanta du rakontojn de la vitoria aŭtoro. Ankaŭ estis eldonita "Memoraĵoj de Eŭska Bovino". Ĝi estas la unua romano Esperanten tradukita el la Eŭska. La originalo estas la libro de Bernardo Atxaga "Behi euskaldun baten Memoriak".

En 2001, okazas la unua oficiala kurso de Esperanto en la Eŭskia Universitato.

En 2002, oni eldonis la romanon "La Baptofilino", verkita de Jon Mirande. La tradukon el la Eŭska, "Haur Besoetakoa", faris bilbaano Joxemari Sarasua.

Inter 25-a kaj 29-a de aŭgusto de 2004, okazis kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]