20-a de majo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 20-a de majo estas la 140-a tago de la jaro (la 141-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 225 tagoj restas.
Je la 20-a de majo okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 325: Malfermo de la Unua koncilio de Niceo (Bitinio), dum kiu oni interalie kondamnis arianismon, redaktis Nicean Kredon kaj solvis konflikton pri datado de Pasko - unua ekumenisma koncilio en la istorio de kristanismo
- 526: Siria Antioĥio ruiniĝis pro tertremo - pereis ĉirkaŭ 250 mil homoj
- 685: Skotlando: venko de piktoj super Northumbria en la batalo de Forfar-regiono
- 794: Laŭ Anglosaksa kroniko reĝo Aethelberht la 2-a estis senkapigita ordone de la reĝo Offa
- 885: Karlo la 3-a la Dika kroniĝis kiel okcidentfranka reĝo
- 1184: Danoj detruis okcidentpomerian ŝiparon, konkeris Wolin detruante marbordon, venkis slavajn vendojn - pola episkopejo en Kamień transiris sub danaj influoj
- 1293: Sanĉo la 4-a fondis Komplutensan Universitaton de Madrido
- 1350: En batalo de Żuków (apud Sochaczew) pola reĝo Kazimiro la Granda supervenkis litovan armeon reakirante por kvar jarcentoj i.a. Breston, Lvovon kaj Volodimiron Volinan
- 1498: Epoko de Malkovroj: portugala esploristo Vasco da Gama atingis Kozhikode (Calicut) en Keralao malfermante senperan mar-vojon inter Eŭropo kaj Barato
- 1501: Portugaloj malkovris Ĉieliran Insulon en la suda Atlantiko
- 1515: Hindia rinocero estis transportita al Lisbono, kaj samjare projektita de Albrecht Dürer kiel rinocero de Dürer
- 1570: Abraham Ortelius eldonis la unuan atlason - Theatrum Orbis Terrarum
- 1595: Bojaroj de Valakio ĵuris fidelecon al Sigmundo Báthori, princo de Transilvanio, nome de sia princo Mikaelo de Valaĥio
- 1631: Tridekjara milito: armeo de la Sankta Romia Imperio masakris 25 mil loĝantojn de Magdeburgo
- 1741: Kolombio: perdinte pli ol 9500 soldatojn, plejparte pro flava febro, britaj fortoj estis devigitaj retiriĝi, finante dumonatan batalon de Kartageno kontraŭ Hispanio
- 1792: Malfermo kaj konsekro de la Tombejo Powązki en Varsovio, nun la plej granda nekropolo en Eŭropo.
- 1794: Pollando: la plej granda en historio incendio de Mikołów
- 1809: Napoleonaj militoj: pola armeo konkeris okupitan de aŭstroj fortreson Zamość
- 1813: Venka por Napoleono batalo de Budyšin komenciĝis — ĝin partoprenis la Unua Imperio kontraŭ Reĝlando Prusio kun la Rusia Imperio
- 1815: Aŭstra-napolitana traktato subskribita en Pastorano finis 10-jaran regadon de Napoleono Bonaparte en regiono de Napolo
- 1857: Allan Kardec sendis ekzempleron de La libro de la spiritoj kun letero al George Sand, en Parizo
- 1859: Ekkonstruo de la Nova sinagogo de Berlino
- 1862: Fondo de Nacia Muzeo en Varsovio kiel Muzeo de Belartoj
- 1873: Usonaj tajloro Jacob Davis kaj entreprenisto Levi Strauss akiris patenton por ĝinzoj kun plifortigitaj - pere de nitoj - poŝoj
- 1875: Konvencio pri la Metro estas subskribita - dum enkondukado de metra decimala sistemo reprezentantoj de 17 subskribantaj ŝtatoj pri la arĥiva metro kaj kilogramo por krei metron kaj kilogramon
- 1882: Germana Imperiestra Regno, Itala Reĝlando kaj Aŭstrio-Hungario ligis Triopan Aliancon
- 1901: Pollando: plurmonata Infana striko en Września kontraŭ germanigo komenciĝis (infanoj rifuzis akcepti Biblion en la germana lingvo, 14 infanoj estis batitaj) - peticion al papo subskribis 175 mil loĝantoj de Grandpolujo
- 1902: Kubo akiris sendependecon de Usono - Tomás Estrada Palma iĝis unua prezidento
- 1905: Funikularo de Kievo ekfunkciis
- 1913: En Vroclavo oni malfermis spektaklan-sportan konstruaĵon Hala Ludowa - objekto de la Monda heredaĵo de Unesko
- 1921: Usona prezidento Warren G. Harding transdonis al pola sciencistino Maria Skłodowska-Curie ujeton da radiumo valoran 100 milojn da dolaroj
- 1927: Sauda Arabio sendependiĝis (Traktato de Jedda)
- 1932: Usona aviadistino Amelia Earhart transflugis Atlantikan Oceanon kiel la unua virino
- 1932: Engelbert Dollfuss iĝis kanceliero de Aŭstrio
- 1933: Engelbert Dollfuss fondis aŭstrofaŝistan Patrujlandan Fronton
- 1935: Universitato de Varsovio akceptis nomon "Józef Piłsudski"
- 1939: Germana kvazaŭarmea taĉmento atakis polan doganejon en Kałdowo apud Malbork
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: Gestapo en Poznań komencis enketan esploron kontraŭ 265 membroj de Militista Organizaĵo de Okcidentaj Teritorioj; unua transporto de Sachsenhausen al Aŭŝvico de 30 germanaj krimuloj, organizita de SS kun plano doni al ili diversajn funkciojn; germanaj regopovoj retirigis de Ĝenerala Gubernio polajn antaŭmilitajn monbiletojn; Okcidenta Fronto: germanaj kirasitaj grupiĝoj atingis Arras (7-a Kirasita Divizio), Hesdin (Pas-de-Calais) (8-a KD), kaj Le Boisle (Somme) (19-a KD) - 2-a KD okupis Abbeville, 1-a KD Amiens kaj Peronne; sur sia maldekstra alo germanoj akupis Laon kaj Rethel, sur la dekstra - en Belgio - eliris al la linio Terneuzen-Audenarde-Tournai; Heinrich Himmler deklaris, ke Lublin-regiono estos nur provizora setlejo por judoj, kiuj estonte estos transportitaj al Madagaskaro; Angers: aperis lasta numero de "Monitor Polski", eldonata de la 25-a de septembro 1939, komence en Parizo
- 1941: Estro de Sicherheitspolizei (sekureca polico) en ĜG konstatis en raporto, ke plimulton de atencoj faris kamparanoj kaj laboristoj, kaj ke la pola subtera movado bone orientiĝas pri agado de okupacia administrado kaj ties planoj; en Poznań germanoj gilotinis 9 polojn; en ĜG oni notis 576 malsaniĝoj je tifo; Batalo de Kreto komenciĝis - germana aerarmeo komencis je la 7:15 sukcesan 11 tagan kampanjon de preskaŭ 10 000 paraŝutistoj al Kreto; Aliancanoj, kune kun ANZAC evakuiĝis aŭ subiĝis; fino de la tria fazo de la preparoj al la operaco Barbaroso - oriente estis jam 120 germanaj divizioj
- 1942: Venĝe pro mortigo de du germanaj oficistoj kaj komandanto de militkaptitejo fare de sovetaj partizanoj germana kaj litova polico pafekzekutis nokte de la 19-a/20-a de majo ĉirkaŭ 400 loĝantojn de la pola urbo Święciany kaj apudaj vilaĝoj en la distrikto Vilno; SS-anoj pafmortigis en Rabka 45 malsanajn, kriplajn kaj mallertajn judojn, kaj en distrikto Krasnostawski dekkelkajn personojn; taĉmento de germana polico murdis en distrikto Chełmski 19 judojn, 4 polojn kaj 4 ukrainojn; en Nazia Germanio estis 1 194 919 trudlaboristoj deportitaj de ĜG kaj polaj enkorpigitaj teritorioj; regopovoj de Varto-Lando malpermesis skribi en gazetaro pri germanaj krimoj por "ne malfortigi aŭtoritaton de germanoj en Oriento";Japanoj aneksis la tutan Birmon atingante baratan landlimon - japana 15-a Armeo transiris al defendo; Pacifiko: post skoltado ke celo de japana atako estos Midvejinsuloj kaj Aleutaj insuloj usonanoj plifortigis tie siajn garnizonojn
- 1943: Germana polico vivbruligis en Brodi en trajna vagono ĉirkaŭ 50 judajn virinojn kun infanoj kaj polon pro provo doni al ili panon, kaj en distrikto Lubartowski pafmortigis 5 kaptitajn partizanojn kun pola viro kun ili kunlaboranta; Volinia masakro: ukrainoj murdis en distrikto Rivno 6 polojn; Pola Rezistomovado: skoltaj Grizaj Taĉemtoj de Pola Enlanda Armeo atakis proksime al Otwock germanan transporton liberigante 49 malliberulojn de la kastelo de Lublin, celanta al koncentrejo Aŭŝvico; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Opatów en etŝpura fervojo mortigis kaj malarmigis po 2 germanoj, forprenante 4 fusilojn; germana admiralo Erich Raeder konstatis neeblecon venki la Ruĝan Armeon kaj proponis sur la Orienta Fronto transiri al defendado kaj la tutan armitan forton koncentriĝi en Mediteraneo
- 1944: Podlasio: patrolo de Pola Enlanda Armeo trovis en Okcidenta Bugo neeksplodintan pafaĵon de la germana raketo V-2, pafitan de armea spaco Blizna (Distrikto Ropczyce-Sędziszów), kies plej gravajn pecojn oni transdonis al Britio kun esplorrezultoj de Janusz Groszkowski; spionagentejo de la Landa Armeo akiris planon de la armea spaco en Blizna; bataliono de LA ekregis Raduń (distrikto Vilno) akirante multe da armiloj; Deportado de krime-tataroj: Sovetunio finis deportadon de preskaŭ 200 mil krime-tataroj en Mezazion; soveta Ĝenerala Stabo prezentis al Ĉefkomandanto Stalin planon de Operaco Bagration; Itala Fronto: Dua Pola Korpuso komencis batalon pri Piedimonte San Germano
- 1945: Soveta okupado de Pollando: du taĉmentoj de la Pola Enlanda Armeo el Mińsk Mazowiecki frakasis nokte NKVD-tendaron en Rembertów liberigante 700 malliberulojn-soldatojn; en Stargard Szczeciński ekfunciis unua en Okcidenta Pomerio kulturcentro — Kultur-Domo de Fervojisto
- 1946: Britio ŝtatigis minejojn
- 1949: La restaĵoj de Victor Schœlcher, mortinta en 1893 kiel kontraŭulo de sklaveco en francaj kolonioj, kaj Félix Éboué, guberniestro afrikdevena, mortinta en 1944, estis enterigitaj en Panteono de Parizo
- 1954: Ĉiang Kai-ŝek fariĝis prezidento de la Respubliko Ĉinio en Tajvano.
- 1954: Ĝenevo: subskribo de interkonsento pri disdivido de Vjetnamio laŭ la 17-a latitudo
- 1960: Itala filmo La Dolce Vita de Federico Fellini estis premiita per Ora Palmo ĉe Internacia Festivalo de Cannes
- 1961: Ukrainio: Ŝevĉenka ŝtata premio fondiĝis
- 1964: Malkovro de la kosma fona radiado fare de usonaj astronomoj
- 1970: Flago de Sudano oficialiĝis
- 1975: Flago de Kameruno oficialiĝis
- 1982: Unua atomenergia usona submarŝipo USS Nautilus iĝis ŝipo-muzeo
- 1982: Papo Johano Paŭlo la 2-a starigis Papan Konsilion por la Kulturo
- 1983: En la scienca revuo "Science" aperis artikolo de franca virussciencisto Luc Montagnier indikanta, ke pro infekto de aidoso povas respondeci nekonata pli frue retroviruso - oni nomis ĝin poste HIV
- 1985: Miamo: financata de usona registaro Radio Martí komencis disaŭdigi por la loĝantaro de Kubo
- 1986: Arlingtona nacia tombejo: enterigo en unu komuna tombo de 5 el 7 viktimoj de la katastrofo de Kosmopramo Challenger
- 1989: Pekino: enkonduko de krizostato pro la protestoj sur placo Tian An Men
- 1990: Riŝon-Le-Ciono: ĉe bushaltejo israela soldato mortpafis 7 palestinanojn
- 1992: Londono: Futbala Klubo de Barcelono gajnis unuafoje la pokalon de Eŭropo
- 1995: Pola skoria motorciklisto Tomasz Gollob gajnis en Wrocław unuan konkuron por individua mondĉampioneco
- 1996: Komenco de pli ol unu kaj duonjara periodo de nudokula videbleco de la kometo Hale-Bopp, unu el la plej brilaj
- 2001: Oficanta prezidento de Ĉado Idriss Déby elektiĝis por laŭvica periodo
- 2002: Sendependiĝo kaj UNO-membriĝo de Orienta Timoro
- 2006: Ĉinio: konstruado de la akvoenergia Baraĵo Tri Gorĝoj finiĝis
- 2006: Nuri al-Maliki iĝis ĉefministro de Irako
- 2006: Ateno: finna metalroka grupo Lordi gajnis Eŭrovido-Kantokonkurson
- 2008: Dubajo: nubskrapulo Burĝ Ĥalifa atingis preskaŭ 650 m kaj iĝis la plej alta konstruaĵo (superis radian maston en la ĉirkaŭaĵo de pola urbo Płock)
- 2008: Ma Ying-jeou oficiale iĝis prezidento de Tajvano
- 2009: Premiero de la militfilmo Inglourious Basterds de Quentin Tarantino
- 2009: Ŝaĥtar Doneck venkis Werder Bremen, kadre de Eŭropa Ligo de UEFA, en lasta finalo de UEFA-pokalo, iĝante unua ukraina futbalklubo, kiu gajnis trofeon ekde sendependeco
- 2010: Tanegaŝima-Kosmocentro: lanĉo de la japana kosmosondilo Akacuki direkte al Venuso
- 2012: En prezidenta baloto en Serbio Tomislav Nikolić venkis oficantan prezidenton Boris Tadić
- 2016: Senkomunismigo: prezidento de Pollando Andrzej Duda subskribis parlamentan leĝon pri malpermeso propagandi komunismon aŭ aliajn totalismajn reĝimojn
- 2017: Antoni Krauze iĝis laŭreto de la premio je la nomo al prezidento Lech Kaczyński dum la 7-a konferenco kadre de Pollando Granda Projekto - aljuĝata al artistoj servantaj al la vero spite al la mondo de politika ĝusteco (pli fruaj ricevintoj: Wojciech Kilar, Jarosław Marek Rymkiewicz)
- 2018: STS Dar Młodzieży, pola lerneja trimasta velŝipo kun preskaŭ 1000 junuloj elnavigis ĉirkaŭ la mondo el la marhaveno Gdynia - okaze de la 100-jariĝo de la pola sendependeco - por viziti 22 havenojn en 18 landoj de 5 kontinentoj, kie okazos promocio de Pollando, por atingi januare 2019 la Mondan Junularan Tagon en Panamo
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1364: George-Étienne Cartier, angla kavaliro (m. 1403)
- 1470: Pietro Bembo, itala kardinalo, humanisto, filologo, poeto kaj historiisto (m. 1547)
- 1537: Girolamo Fabrizio, itala anatomo, fiziologo, kirurgo, patro de embriologio (m. 1619)
- 1554: Paolo Bellasio, itala komponisto kaj orgenisto (m. 1594)
- 1743: Toussaint Louverture, heroo de Haitia revolucio dum la franca okupado (m. 1803)
- 1764: Johann Gottfried Schadow, germana skulptisto, pentristo kaj grafikisto, reprezentanto de klasikismo (m. 1850)
- 1772: William Congreve, brita rakeda pioniro (m. 1828)
- 1780: Bernardino Rivadavia, prezidento de Argentino (m. 1845)
- 1799: Honoré de Balzac, franca verkisto, reprezentanto de realismo, aŭtoro de plurvoluma romano La Homa Komedio (m. 1850)
- 1806: John Stuart Mill, brita filozofo, politikologo kaj ekonomikisto (m. 1873)
- 1838: Jules Méline, ĉefministro de Francio, konata de la Méline-tarifo (m. 1925)
- 1851: Emil Berliner, usona inventisto german-juddevena eltrovinta gramofonon (m. 1929)
- 1860: Benedek Bálint, hungara ksilografo, grafikisto, industriartisto (m. 1920)
- 1860: Eduard Buchner, germana Nobelpremiita kemiisto pro malkovro de fermentado (m. 1917)
- 1871: György Tóth, hungara juristo, ĵurnalisto (m. 1942)
- 1880: Cornelis Jacob Baart de la Faille, nederlanda biologo, pioniro de Esperanto, elektita al la Estraro de UEA 1939-1947 (m. 1939)
- 1881: Władysław Sikorski, pola generalo, ĉefministro de Pollando en ekzilo, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, mortfalinta en mistera aviada katastrofo en Ĝibraltaro (m. 1943)
- 1882: Sigrid Undset, norvega katolika Nobelpremiita verkisto, kontraŭfaŝista (m. 1939)
- 1893: Alajos Mécs, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1978)
- 1901: Max Euwe, nederlanda mondĉampiono pri ŝakludo (m. 1981)
- 1902: Jazep Puŝĉa, belorusa poeto, literatura kritikisto kaj tradukisto, kunfondinto de la literatura unioj "Junularo" kaj "Altaĵo" (m.1964)
- 1906: Ellen Auerbach, germana juddevena fotistino kaj pedagogino (m. 2004)
- 1907: Franz Jägerstätter, aŭstra kamparano kaj martiro de konscienco, murdita (m. 1943)
- 1908: James Stewart, usona aktoro rolinta en la filmo Filadelfia rakonto (m. 1997)
- 1915: Moŝe Dajan, israela generalo, venkinto en la sestaga milito kontraŭ araboj (m. 1981)
- 1919: Gustaw Herling-Grudziński, pola verkisto juddevena, malliberulo de Gulago, kion priskribis en la libro Alia mondo, kritikisto de komunista diktatoreco en Mez-Orienta Eŭropo, partoprenanto de la venka batalo de Monte Cassino, edzo de Lidia Croce, distingita per Virtuti Militari kaj Ordeno de Blanka Aglo (m. 2000)
- 1921: Wolfgang Borchert, germana verkisto, reprezentanto de la postmilita ruino-literaturo (m. 1947)
- 1921: Karl Dedecius, germana tradukisto de la pola literaturo tradukinta pli ol 300 polajn poetojn kaj verkistojn (m. 2016)
- 1928: Mátyás Furdek, rumania hungara ekonomikisto (m. 2000)
- 1935: José Mujica, prezidento de Urugvajo eŭsk-italdevena
- 1940: Ferenc Valkay, hungara baletdancisto kaj koreografo en la Ŝtata Hungara Operejo de Kluĵo
- 1941: Csaba Béla Fábián, rumania hungara matematikisto, ekonomikisto
- 1943: Al Bano, itala muzikisto, kantisto kaj aktoro
- 1944: Joe Cocker, angla kantisto de rok-muziko kaj pop-muziko
- 1944: Boudewijn de Groot, nederlanda artisto kaj kantisto
- 1944: Hugó Ágoston, rumania hungara ĵurnalisto
- 1945: István Petrovits, rumania hungara skulptisto
- 1946: Cher, usona kantistino kaj aktorino ĉerok-devena
- 1948: József Hevesi, rumania hungara kuracisto, poeto, publicisto
- 1950: Wei Jingsheng, ĉina politika disidento, laŭreato de la Saĥarov-Premio
- 1950: Waldemar Mattis Teutsch, rumania hungara pentristo
- 1954, Esko Aho
- 1957: Joŝihiko Noda, ĉefministro de Japanio, membro de la Demokrata Partio de Japanio
- 1961: Maurizio Milani, itala aktoro, humuristo kaj verkisto
- 1970: Naomi Campbell, brita fotomodelo kaj aktorino jamajkdevena
- 1970: Omurbek Babanov, kirgiza entreprenisto pri nafto kaj politikisto, fondinto de politika partio Respublika
- 1974: Stanislav Markelov, rusia juristo kaj ĵurnalisto, defendanto de homaj rajtoj, murdita (m. 2009)
- 1981: Iker Casillas, hispana futbalisto
- 1983: Szabolcs Balla, hungara aktoro
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 685: Ecgfrith, reganto de Deira, reĝo de Northumbria
- 794: Aethelberht la 2-a, anglosaksa reĝo de East Anglia
- 1277: Johano la 21-a, papo portugaldevena, kuracisto kaj logikisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1210)
- 1506: Kristoforo Kolumbo, itala esploristo malovrinta Amerikon (n. 1451)
- 1527: Michael Sattler, germana monaĥo, kristana reformaciisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1495)
- 1648: Ladislao la 4-a, reĝo de Pollando kaj Granda Duko de Litovio (n. 1595)
- 1658: Bartholomäus Holzhauser germana teologo kaj ordenfondinto (n. 1613)
- 1722: Sébastien Vaillant, franca kuracisto kaj botanikisto (n. 1669)
- 1755: Johann Georg Gmelin, germana vojaĝisto kaj esploristo de Siberio (n. 1709)
- 1812: Hieronymus von Colloredo, la lasta salcburga princĉefepiskopo (n. 1732)
- 1820: Karl Ludwig Sand, germana studento kaj atencanto (n. 1795)
- 1832: Johann Michael von Sailer, germana teologo kaj tradukisto (n. 1751)
- 1834: Markizo de la Fayette, franca nobelo kaj revoluciulo dum Franca kaj Usona Revolucioj (n. 1757)
- 1837: Johan Afzelius, sveda profesoro pri kemio kaj esploristo de mineraloj de la Universitato de Upsalo (n. 1753)
- 1841: Blanco White, hispana verkisto irlanddevena, pensisto, teologo, ĵurnalisto (n. 1775)
- 1859: Josip Jelačić, kroata grafo kaj militisto, subpreminto de la hungara revolucio de 1848 (n. 1801)
- 1873: George-Étienne Cartier, kanada franclingva politikisto, unu el la Patroj de la Konfederacio (n. 1814)
- 1876: Ferenc Szilágyi, hungara historiisto kaj ĵurnalisto, filo de klasikfilologo Ferenc Szilágyi (n. 1797)
- 1896: Clara Schumann, germana komponistino, edzino de Robert Schumann (n. 1819)
- 1913: Henry Morrison Flagler, usona industriisto, kunfondinto de la entrepreno Standard Oil (n. 1830)
- 1935: Árpád L. Bitay, rumania hungara pentristo, postmilita invalido (n. 1900)
- 1940: Verner von Heidenstam, sveda Nobelpremiita poeto germandevena, membro de Sveda Akademio (n. 1859)
- 1947: Philipp Lenard, germana Nobelpremiita fizikisto esplorinta fotoelektran efikon(n. 1862)
- 1952: József Gelei, hungara zoologo, profesoro, disĉiplo de István Apáthy (n. 1885)
- 1958: Árpád Kiss, rumania hungara matematikisto, dekano (n. 1916)
- 1964: Sándor Farkas, hungara bibliotekisto kaj orientalisto (n. 1887)
- 1973: Włodzimierz Antoniewicz, pola arkeologo armendevena sintezinta, kiel la unua, religion de malnovaj slavoj (n. 1893)
- 1976: Irma Brósz, rumania hungara pentristino, ekspoziciantino de Barabás Miklós Céh (n. 1911)
- 1986: József Bene, hungara pentristo, kies pentraĵoj troviĝas en Sfântu Gheorghe (n. 1903)
- 1989: Erzsébet Galgóczi, hungara verkistino ricevinta Kossuth-premion (n. 1930)
- 1989: John Richard Hicks, angla Nobelpremiita ekonomikisto (n. 1904)
- 1989: Péter Marosi, rumania hungara kritikisto kaj redaktoro, filo de Károly Molter (n. 1920)
- 1991: Michel Gauquelin, franca psikologo kaj statistikisto-astrologo (n. 1928)
- 1998: Gerzson Veress, rumania hungara poeto, filo de Dániel Veress (n. 1956)
- 1999: Kjell Gustavsen, norvega esperantisto, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo, delegito de UEA (n. 1915)
- 2012: Robin Gibb, brita muzikisto, membro de la muzika grupo Bee Gees (n. 1949)
- 2013: Mihály Guttman rumania hungara muzikinstruisto, kapelestro (n. 1926)
- 2013: Ray Manzarek, usona muzikisto poldevena, klavarinstrumentisto de rokmuzika grupo The Doors (n. 1939)
- 2019: Niki Lauda, aŭstra entreprenisto, piloto de Formulo 1, triobla mondĉampiono (n. 1949)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Orienta Timoro: festo de sendependeco
- Nacia tago en Kameruno, tago de la voĉdono pri la unuiĝonta respubliko (1972)
- Romkatolika Kalendaro: Sankta Bernardeno el Sieno, sacerdoto
- Monda Tago de Abelo - proponita de Slovenio decembre 2017
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 20-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.