Antioĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Antioĥio (apartigilo).
Antioĥio
arkeologia loko • antikva urbo • malkovrejo • loĝloko [+]

Koordinatoj36° 12′ 17″ N, 36° 10′ 54″ O (mapo)36.20472222222236.181666666667Koordinatoj: 36° 12′ 17″ N, 36° 10′ 54″ O (mapo)
Areo15 km² (1 500 ha) [+]

Estiĝomajo 0300 a.K.E.

Antioĥio (Turkio)
Antioĥio (Turkio)
DEC

Map
Antioĥio
Vikimedia Komunejo:  Antioch [+]
vdr
Situo de la urbo en nuna Turkio

Antioĥio (ĉe rivero Orontes) (antikve-greke Ἀντιόχεια ἡ ἐπὶ Ὀρόντου, Antiócheia he epì Oróntou, ankaŭ Ἀντιόχεια ἡ Μεγάλη, Antiócheia hê Megálê, tio estas, Antioĥio la Granda; latine Antiochia ad Orontem) estas la plej konata el pluraj antikvaj urboj kun tiu nomo. Ĝi situis en la antikva Sirio kaj fondiĝis dum la 4-a jarcento antaŭ Kristo. Dum la jaro 368, la urbo konkeriĝis de la armeoj de la araba kalifo kaj ricevis la nomon Antakya. Tiun nomon la urbo ankoraŭ hodiaŭ havas kaj nun troviĝas en la pleja sudo de Turkio).

En la urbo troviĝis unu el la plej fruaj kristanaj komunumoj kaj la nomo Antioĥio multloke menciiĝas en la Nova Testamento. Nun pluraj kristanaj eklezioj disputas pri la privilegio, kiu el ili rajtu nomi religian gvidanton de sia grupiĝo la "episkopo de Antioĥio".

Situo[redakti | redakti fonton]

Kiel jam indikas la interkrampa aldono de la nomo, Antioĥio situas borde de la rivero Orontes (arabe Nahr al-Asi, turke Asi Nehri, france Pharphar), proksimume 30 kilometrojn de la Mediteranea Maro. Oriente troviĝas kvar montoj, okcidente la rivero plena je fiŝoj.

Antikvo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sankta Petro

La urbo fondiĝis dum la jaro 307 antaŭ Kristo per soldatoj de Antigonos ("Unuokula") la 1-a, generalo de la makedona imperiestro Aleksandro la Granda. Post la malvenko de Antigonos kontraŭ Seleukos la 1-a sep jarojn pli poste la situo de la urbo estis translokigita al la nuna pozicio. La urbo iĝis unu el la plej gravaj urboj de la Seleŭkida Imperio kaj unu el la metropoloj de la antikva mondo. Ĝi interalie honore al la grekaj dioj gastigis sportajn konkursojn, kiuj kompareblis al la antikvaj Olimpikaj Ludoj. La antaŭurbo Daphne (vidu sube) estis loko de signifa apolona sanktejo, kiu altiris multajn pilgrimojn kaj ekzistis almenaŭ ĝis la sesa jarcento post Kristo. Post kiam dum la jaro 64 antaŭ Kristo la Romia Imperio fine venkis la seleŭkidan ŝtaton, la urbo iĝis administra centro de la romia provinco Syria (Sirio).

Dum la romia epoko la urbo havis ĝis 500.000 loĝantoj kaj estis unu el la kvin plej gravaj metropoloj de la Romia Imperio. Ĝi iĝis unu el la plej fruaj centroj de la malpermesita kaj persekutita nova religio kristanismo. La apostolo Paŭlo predikis unuafoje pri kristanismo en sinagogo, kaj ĉi tie la adeptoj de Kristo unuafoje estis greke nomitaj christianoi, do "kristanoj" (vidu la verson 11, 26 el la libro Agoj de la Apostoloj de la Nova Testamento). Kiam permesiĝis kaj oficialiĝis, la kristanismo la urbo, kiu jam meze de la 4-a jarcento estis preskaŭ komplete kristanigita, iĝis unu el tri, poste el kvin kristanaj patriarkejoj - apud Romo, Konstantinopolo, Aleksandrio kaj Jerusalemo.

Post la disfalo de la Romia Imperio al du regnoj, Antioĥio restis plej signifa urbo en la kristana Bizanca Imperio - malgraŭ pluraj fortegaj tertremoj kaj detruaj konkeroj inter la jaroj 253 kaj 160 fare de sasanidaj armeoj sub la reganto Ŝapur la 1-a. Ekzemple la lernejo pri retoriko apud tio de Ateno, Aleksandrio kaj Konstantinopolo estis inter la plej elstaraj de la imperio, kaj pluraj signifaj instruistoj siaepoke estis tutmonde konataj. La malpligraviĝo de la urbo komenciĝis dum la 6-a jarcento post Kristo: La katastrofa tertremo de la jaro 526 laŭ kronikoj mortigis kvaronmilionon da homoj, kaj sasanida armeo dum la jaro 540 konkeris kaj detruis la urbon, deportante preskaŭ ĉiujn loĝantojn. La oriente romia imperiestro Justiniano la 1-a novkonstruigis la urbon sub la nomo Theoupolis, "urbo de dio", sed tiu nova urbo nur ampleksis onon de la antaŭa teritorio. Plej fine de la antikva epoko dum la jaroj 638 ĝis 641 la urbo - kadre de la ekspansio de la Islamo - estis konkerita de la araboj.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La muroj de Antioĥio flanke de la Monto Silpius dum la 12-a jarcento

Kvankam la granda tempo de la urbo estis pasinta, ĝi dum la mezepoko ne estis sensignifa. Nur dum la jaro 969 Antioĥio estis rekonkerigita de la Bizanca Imperio. Post la malvenko de la bizanca armeo de la jaro 1071, la armena aventuristo Vasak transprenis la regadon, sed li dum la jaroj 1076 aŭ 1080 estis venkita de la bizanca armeo. Jam dum la jaro 1085 tamen la urbo estis okupita de la islama armeo de selĝukoj. Dek tri jarojn pli poste, kristanaj kruc-kavaliroj okupis la urbon, sed ili ne redonis ĝin al la kristana Bizanca Imperio, sed starigis sendependan "princlandon de Antioĥio".

Dum la 12-a kaj 13-a jarcento la urbo restis sub kontrolo de la kruc-kavaliroj, ĝis dum la jaro 1268 ĝin fine konkeris mameluka armeo sub sultano Bajbars. Tiu konkero tiugrade detruis la urbon, ke ĝi neniam reakiris la antaŭan signifon. La tuta kristana enloĝantaro sklaviĝis, kio gvidis al ekonomia krizo en la mameluka regno pro tro granda falo de la sklavaj prezoj. Antioĥio iĝis sensignifa provinca urbeto. Dum la jaro 1517 ĝi iĝis parto de la Osmana Imperio. La greke ortodoksa patriarko de Antioĥio ekde la fino de la 14-a jarcento rezidis en Damasko.

Antikvaj ruinoj kaj ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Abraham Ortelius: Daphne dum la 17-a jarcento

La antikva urbo Antioĥio plurfoje inundiĝis de la rivero Orontes kaj malaperis sub plurmetra tavolo da rivera koto, sur kiu poste konstruiĝis la urbo Antakya. Tial apenaŭ videblas antikvaj ruinoj. Nur la impresa urba muro konserviĝis sur la monto Silpius. Impresas la "fera pordego", 30 metrojn alta, en la kanjono Parmenios.

La trovaĵoj el la antikva Antioĥio nun troviĝas en urba arkeologia muzeo. Aparte vidindas la impresa kolekto de romiaj mozaikoj, kiuj aparte troviĝis dum arkeologiaj elfosoj de la usona universitato Princeton inter la jaroj 1933 kaj 1939.

Nur unu preĝejo de la plej frua kristana epoko konserviĝis, la grota preĝejo de Sankta Petro. Laŭ legendo ĝin inaŭguris la apostolo Petro, sed la konstruaĵo signife pli junas.

Meze de multnombraj fontoj, kiuj provizas la trinkeblan akvon de la urbo, kaj ombrigite de tre grandaj laŭroarboj, en distanco de 5 kilometroj de Antioĥio situas la antaŭurbo Daphne (nuntempe turke Harbiye). La loko dum la romia epoko estis vilaa antaŭurbo kaj ricevis sian nomon laŭ la mitologia nimfo Daphne, kiu laŭ la legendo ĉi tie volis kaŝiĝi de la dio Apolono kaj tial transformiĝis al laŭroarbo. Pro tio ĉi tie en de malproksime videbla laŭra arbareto oni aparte kulte honorigis la nimfojn. Laŭdire la egipta imperiestrino Kleopatro edziniĝis ĉi tie.

En la montaro super Antioĥio troviĝas monumenta roka bildo kun la nomo Chairon, kiu celis protekti la loĝantojn kontraŭ malfeliĉo. Laŭ kronikoj ĝi ekestis sub la seleŭkida reĝo Antioĥo la 4-a Epifano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]