Saltu al enhavo

Libanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
paĝo de teksto de libania parolado; sur manuskripto de 1315/16; Romo (Apostola Biblioteko Vatikana), Vaticanus Urbinas graecus 126, fol. 124r

Libanio (greke: Λιβάνιος, latine: Libanius; naskiĝinta en 314 en Antioĥio, mortinta verŝajne samloke post 393) estis gravega greka oratoro kaj sofisto de la malfrua antikva epoko.

Jam en la aĝo de 25 li malfermis lernejon en Konstantinopolo kiu rapide famiĝis; pro intrigoj multaj ĝi translokiĝis en 344 al İzmit. Revokite post kvin jaroj al Konstantinopolo, Libanio tie agadis longe kaj fruktodone: sed en la jaro 354-a li decidis reiri al sia naskiĝurbo.

En Antioĥio li estis ĝis olduleco populara instruisto pri retoriko kaj antaŭenpuŝanto de helenismo. Imperiestro Juliano tiom ŝatis lin ke li nomumis lin honora kvestisto.

Estante pagano, li ne havis ion kontraŭ kristanismo kaj eĉ akceptis konvertiĝon de du siaj disĉiploj (Basilios kaj Johano Krizostomo).

Libanio verkis multon imitante bonege la stilon de Demosteno. Lia plej granda renomo kuŝas sur paroladoj, el kiuj konserviĝis 68. Ili ankaŭ gravis kiel atestiloj pri la tiutempa historio (ses nur pri Juliano); gravas ankaŭ la multo da konserviĝintaj epistoloj. De li ni havas ankaŭ serion da modelaj paroladoj por trejnado, enhavo-resumojn de la demostenaj verkoj, biografion de Demosteno, recitendaĵojn ktp.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • "Libanios" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 502-503

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]