Mińsk Mazowiecki
| Mińsk Mazowiecki | |||||
| Flago | Blazono | ||||
|
| |||||
| urba komunumo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
| Genitivo de la nomo | Mińska Mazowieckiego | ||||
| Provinco | Mazovio | ||||
| Distrikto | Distrikto Miński | ||||
| Fondita en | 14-a jarcento | ||||
| Urborajtoj | 1421 | ||||
| Koordinatoj | 52° 11′ N, 21° 34′ O (mapo)52.18333333333321.566666666667Koordinatoj: 52° 11′ N, 21° 34′ O (mapo) | ||||
| Alto super la marnivelo | 147 m | ||||
| Areo | 13,12 km² | ||||
| Loĝantaro | 37 138 (en 2005), 40 467 (en 2021) | ||||
| Loĝdenso | 2 830,64 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 05-300 | ||||
| Telefona antaŭkodo | (+48) 25 | ||||
| Aŭtokodo | WM | ||||
| Estro | Zbigniew Grzesiak (ĉu en 2005?) | ||||
| Titolo de estro | Urbestro de urbo | ||||
| Ĝemelaj urboj | vidi la liston tekste kaj ankaŭ la kesteron supre | ||||
| Komunuma retejo | http://www.minsk-maz.pl | ||||

Mińsk Mazowiecki (esperante: Mazovia Minsko) estas urbo en la provinco (historie vojevodio) Mazovio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Mińsk. La urbo situas 20 kilometrojn de la urbolimoj de Varsovio kaj 38 kilometrojn de la urbocentro de Varsovio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 40 467 loĝantoj sur areo de 13,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 084 loĝantoj/km².
Eksterlanda kunlaboro
[redakti | redakti fonton]Mińsk kunlaboras kun ĝemelurboj:
Saint-Égrève en Francio, regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Telŝiao (Telšiai) en Litovio
Krnov en Ĉeĥio
Pefki (Πεύκη) en Grekio
Lacey, antaŭurbo de Olympia, kantono Thurston, Vaŝingtonio
Cori, regiono Latio en Italio
Orŝa en Belorusio, Óрша aŭ Во́рша en la Vicebska regiono, ĉiujare alvenas junula grupo el katolika paroĥejo en Orŝa.
El la grupo de Cori, Telŝiao, Krnov, Saint-Égrève kaj Mińsk Mazowiecki, ĉiuj urboj estas en ĝemelurbaj rilatoj kun ĉiuj aliaj, tial facile eblas havi pli ol du-landajn renkontojn. Krome, Orŝa, Telŝiao kaj Mińsk Mazowiecki estas en triflanka rilato.
Situo
[redakti | redakti fonton]
La urbo troviĝas oriente de Varsovio, ĉe la aŭtovojo A2
Galerio
[redakti | redakti fonton]kulturdomo en palaco Dernałowicz |
Stacidomo |
La rivero Srebrna |
Monumento sur la urboplaco |
Monumento en parko |
Akvejo en parko |
La rivero Srebrna |
Urbodomo |











