Telŝiao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Telšiai
blazono de Telšiai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Telšiai
komunumo: Urba Komunumo Telšiai
nombro de loĝantoj: 56 000 (urba komunumo, stato 2005)
nombro de loĝantoj: 31 000 (urbo, stato 2005)
koordinatoj: 55° 59′ norde, 22° 15′ oriente

Telŝiao (litove Telšiai [Telsej']) estas urbo en la nordokcidento de Litovio. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi estis la administra centro de samnoma distrikto. Dum la jaro 2005, la urba komunumo havis 56 000 loĝantojn, el tio la urbo mem 31 000. Telŝiao situas en la malnova litova regiono Ĵemajtio (Žemaitija) kaj estas ties origina ĉefurbo. La urbo estas sidejo de episkopo, havas katolikan pastran seminarion kaj bernhardan monaĥejon ... la katolikecon de la urbo esprimas eĉ la blazono, kiu montras episkopon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Telšiai estas menciata ekde 1398. La urbeto kreskis ĉe bieno de granddukoj de Litovio, en mezo de Ĵemajtio. En la 16-a jarcento oni konstruis la unuan preĝejon, en 1612 estis fondita la unua lernejo. En la 17-a jarcento en Telšiai kunsidadis konsilio de nobeluloj de Ĵemajtio. la urbeto ege suferis pro militoj kaj krizoj dum la 18-a jarcento. Tiam restis nur triono de loĝantoj. Ĝi reviviĝis en la dua parto de la jarcento. En 1791 Telšiai ricevis Magdeburgajn rajtojn. la malnova parto de la urbo konservis specifan radian planon. Nun Telšiai estas distrikta urbo kaj centro de ĵemajta episkopa diocezo.

vespera rigardo al Telšiai


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]