Vincentas Borisevičius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vincentas Borisevičius
Vincentas Borisevičius.jpg
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1887 (1887-11-23)
en Bebrininkai
Morto 18-an de novembro 1946 (1946-11-18) (58-jara)
en Vilno
Ŝtataneco Litovio
Alma mater Universitato de Friburgo
Profesio
Profesio universitata profesoro • katolika sacerdoto
Information icon.svg
vdr

Vincentas Borisevičius (naskiĝinta la 23-an de novembro 1887 en Bebrininkai/regiono de Vilkaviškis, mortinta la 18-an de novembro 1946 en Vilnius) estis romkatolika episkopo litova de la Diocezo de Telŝiao. Proceso je kanonizado startis jam en 1990.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Origine el bonstara litova kamparanoj (de liaj 12 gefratoj nur naŭ atingis aĝon plenkreskulan; post la morto de la patrino en 1894 Borisevičius edukitis fare de la fratino Ona) li frekventis la porknaban gimnazion de Katerino-kirko en Sankt-Peterburgo kaj la Universitaton de Friburgo en Svislando. Li estis gajninta stipendion pri 300 ruboj fare de Motinėlė-societo. Sed antaŭe, ekde 1903 li estis ano de la porpastra seminario de Sejny kune kun la fratro Kazimieras el kiu li foriris post nur 3 monatoj pro malbona sanecstato.

En 1913 li iĝis vikario kaj prizona animzorganto en Kalvarija. Dum la Unua mondmilito li ekdeĵoris en Minsko kiel kapelano porarmea. En junio 1917 li ĉeestis en la petrograda parlamento kiel delegito de la Litovia kristandemokratia partio. En Minsko li monkolektis por litovaj studentoj ricevante ankaŭ donacon grandan de Madeleine Radziwiłł kiu iĝis bazo por karitata fondaĵo de la Katolika porjunulara federacio Ateitis.En 1918 li fariĝis religipedagogo kaj helpparoĥestro kaj religipedagogo en la gimnazio de Marijampolė. En 1922 li ekdocentis ĉe la porpastra seminario de Sejny teologion moralan kaj pastoran kiel ankaŭ socialajn sciencojn. Dum la docentado li ĉiam volis formi bonajn animzorgantojn, ne nepre bonajn scienculojn; la studentojn li enkuraĝigis esti perfektaj kaj piecaj.

En 1926 Justinas Staugaitis, la unua episkopo de la novkreita Diocezo de Telŝiao intivis lin helpi la organizon de la episkoplando kaj de la nova porpastra seminario en Telŝiao. Ĝi malfermitis oficiale en la 4.10.1927 kaj estis sub la estrado de Borisevičius ĝis la fermo post la sovetunio|sovetia okupado de 1940. La saman jaron li estiĝis helpepiskopo de Telŝiao kaj titulara episkopo de Lysias (en hodiaua Turkio inter Oinan kaj Aresli). Kunordinis tiam la episkopoj Kazimieras Paltarokas de Panevėžys kaj Juozapas Kukta de Kaišiadorys.

En februaro 1928 Borisevičius nomumitis prelato fare de la papo. Li ankaŭ partoprenis la kongreosn de la Litovia katolika sciencakademio estrante la teologian sekcion en 1936 kaj 1939. Li ankaŭ prezentis skribitaĵojn de episkopo Motiejus Valančius pri moralaj virtoj kaj religiaĵoj. Krome Borisevičius ade verkis artikolojn por diversaj litoviaj katolikaj gazetoj (ekz. por: Vadovas, Šaltinis, Žiburys, Laisvė, Rytas, Spauda ir gyvenimas, Žemaičių prietelius, Ateitis, Tiesos kelias). Staugaitis kaj Borisevičius klopodis aĉeti presilojn proprajn or la diocezo por plifaciligi la distribuon de la katolika gazetaro. Borisevičius membris ĉe Societo de Sankta Vincento de Paul kiu tre engaĝiĝis por malriĉuloj. Post kiam episkopo Staugaitis forpasis la 7-an de julio 1943 Borisevičius lin posteulis.

Kondamno fare de komunistoj[redakti | redakti fonton]

Akuzite pri diversaj kontraŭsovetiaj agadoj (i.a. la laŭdira subtenado de litovaj ribeloj, Borisevičius arestiĝis fare de la kaŝpolicanoj de NKVD en decembro 1945 kaj denove en februaro 1946. En la 28-a de aŭgusto li deklaritis perfidulo laŭ artikolo 58 de la sovetia punleĝaro kaj kondamnitis je morto. Ekzekuto faritis en novembro 1946 kaj entombigo estis en amasan tombon ĉe [[Tuskulėnai-palaceto en Žirmūnai, Vilnius. La restinta osaro trovitis en 1996 kaj transportitis por reentombigo solena al la katedralo de Telŝiao en 1999. Samtempe la restintaĵoj de Pranas Gustaitis, dekano de Viešvėnai kiu kune kun Borisevičius mortigitis, reentombigitis en la tombejo de Viešvėnai. En la 24.9.1999 Borisevičius postmorte ricevis la Ordenon de la kruco de Vytis (de 2-a rango). La porpastra seminario en Telŝiao alinomitis en ties honoro en 2002, same nomitis strato por li en 1995 en Kazlų Rūda. Kanonikadproceson ekinstigas katolikoj jam ekde februaro 1990, kiel ankaŭ de la ĉefepiskopoj Teofilius Matulionis kaj Mečislovas Reinys estintaj viktimoj de komunismo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ugnė Marija Andrijauskaitė: Aušrininkų organizacija 1910-1938 m. Kaunas 2013
  • Andrius Baltinis: Vyskupo Vincento Borisevičiaus gyvenimas ir darbai, Romo 1975

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]