Vilkaviškis
Vilkaviškis | |
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
---|---|
ŝtato: | Litovio |
distrikto: | Marijampolė |
subdistrikta komunumo: | Vilkaviškis |
nombro de loĝantoj: | 48 800 (komunumo, stato 2005) |
nombro de loĝantoj: | 13 000 (urbo, stato 2005) |
areo (komunumo): | ĉ. 1259 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 342 |
koordinatoj: | 54° 38' norde, 23° 02' oriente |
Vilkaviškis estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda loĝloko kaj ununura urbo, en la sudokcidento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Marijampolė. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 48 800 loĝantojn, kaj la urbo 13 000.
Loĝlokoj[redakti | redakti fonton]
En la komunumo ekzistas:
- 3 urboj - Kybartai, Vilkaviškis kaj Virbalis;
- 5 urbetoj - Bartninkai, Gražiškiai, Keturvalakiai, Pilviškiai kaj Vištytis, plus aldone
- 384 vilaĝoj.
La plej grandaj loĝlokoj estas
Vilkaviškis - kun 13283 loĝantoj, Kybartai - kun 6556, Pilviškiai - kun 1493 kaj Virbalis - kun 1351.