Olecko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Olecko

Blazono

Blazono
Olecko (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Genitivo de la nomo Olecka
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Olecki
Komunumo Komunumo Olecko
Speco de komunumo Urba
Fondita en 16-a jarcento
Urborajtoj 1560
Koordinatoj 54° 2′ N, 22° 30′ O54.03333333333322.5Koordinatoj: 54° 2′ N, 22° 30′ O
Areo 11,6 km²
Loĝantaro 16022 (en 2008)
Loĝdenso 1 381 loĝ./km²
Poŝtkodo od 19-400 do 19-402
Telefona antaŭkodo 87
Aŭtokodo NOE
TERYT 6283713044
Estro Wacław Olszewski (piastuje 3 kadencje)
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Plac Wolności 3
Poŝtkodo de estraro 19-400
Telefono de estraro 87 520-21-68
Fakso de estraro 87 520-25-58
Ĝemelaj urboj (Francio) Marly (Estonio) Johvi (Germanio) Leverkusen
Komunuma retejo http://www.olecko.pl
v  d  r
Information icon.svg

Olecko (antaŭa nomo: Margrabowa; germane MarggrabowaOletzko, de la jaro 1928: Treuburg) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Olecko en distrikto Olecki.

La kulturo de Lyngby, el la malfrua paleolitiko

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la ĉirkaŭaĵoj de Olecko la antikva epoko kaj la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Eŭropo en la antikva epoko, en la antaŭ-romia periodo dum fera epoko:
Mapo de la proksimumaj politikaj limoj en la frua Mezepoko en Eŭropo proksimume de la jaro 450 p.K.
Distribuo de triboj de baltoj, ĉirkaŭ 1200 p.K. La Orientaj Baltoj montriĝas en brunaj nuancoj dum la Okcidentaj Baltoj montriĝas verde. La limoj estas proksimumaj.
La Ŝtato de Teŭtona ordeno post la Dektrijara Milito, la 1466 jaro

La plej fruaj spuroj de la restado de homoj sur la tereno de la Orienta Mazurio kaj la ĉirkaŭaĵo de la nuna urbo devenas de antaŭ 11 mil da jaroj a.K., do en la paleolitiko. En la ĉirkaŭaĵo de Olecko loĝis homoj de la kulturo de Lyngby el la frua paleolitiko (vidu la supran mapon), kaj ĝiaj setlejoj (tendaroj) estas en la apudaj vilaĝoj. Duone de la unua jarmilo a.K. sur la terenon de la nuna urbo venis homoj ligitaj kun la baltoj, do de la kulturo nomata kulturo de tumultoj okcidentbaltaj (vidu la apudan mapon). Laŭ la arkeologiaj esploroj oni povas konkludi, ke antaŭ kelkaj miloj da jaroj troviĝis tie grandaj setlejoj da homoj. En la frua Mezepoko en la ĉirkaŭaĵo loĝis la gentoj de praprusoj. La urbo estis kreita sur la iama prusa setlejo de la gento jatvingoj (sudovianoj) (vidu la apudan mapon). Restaĵoj post ili estas la geografiaj nomoj de la lagoj, riveroj kaj kelkaj nomoj de la lokoj. En la 15a jc en la tuta regiono okazadis fare de la germanaj koloniistoj la setlado inspirita de la Teŭtona Ordeno, tio tute forpelis aŭ germanigis la praprusojn (vidu la apudan mapon, limoj post la dektrijara milito inter Pollando kaj teŭtona ŝtato).

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Historio de Olecko de la 16a jc ĝis la 18a jc[redakti | redakti fonton]

Mapo de 1576 de Prusio fare de Caspar Henneberg: Reĝa Prusio (sen suda Pomerio) aperas blanke, Duklando Prusio palflave
La pligrandigoj de la teritorio de Prusio en la 17a kaj la 18a jc. *blue: Margraflando Brandenburgio en la jaroj 1600 *verde: Duklando Prusio en la jaro 1600 *flave: Terirtorioj aneksitaj en la 1600-1772 *ruĝe: Teritorioj aneksitaj en la 1772-1795 sekve de la dispartigoj de Pollando-Litovio 1. Nova Silezio 2.Varmio 3.Malantaŭa Pomerio 4.Antaŭpomerio 5.Magdeburgo 6.Osnabruck 7.Minden 8.Mark 9.Kleve
La lasta Granda Majstro de la Teŭtona Ordeno, duko de Duklando Prusio Albreĥto el la dinastio Hohencolernoj (1490-1568), pentraĵo de Lucas Cranach la Maljuna
La pola reĝo Sigismondo Aŭgusto, pentraĵo de Lucas Cranach la pli juna

La genezo de la apero de la urbo Olecko estis ligita kun la malgranda, ligna kastelo de ĉasistoj, kiun oni fondis sur la malvasta kabo inter la Granda Lago de Olecko kaj la rivero Lega, dum la mezo de la 16a jc. La unua informo pri la ideo krei urbon aperis en la jaro 1559. La fondinto kaj la unua vilaĝestro de Olecko estis pola nobelo Adam Wojnowski, kiu fine de la jaro 1559 invitis la setlistojn sur la tereno de la baldaŭa urbor. La setlantoj devenadis el Mazovio. La lokiga privilegio devenas de la 1a de januaro 1560 roku. Kelkaj germanaj historiistoj ligas la fondon de la urbo Olecko kun la renkontiĝo en la jaro 1560 en la ĉasista kastelo de la lasta Granda Majstro de la Teŭtona Ordeno Albreĥto el la dinastio Hohencolernoj (1490-1568) (vidu lin sur la apuda pentraĵo) kun pola reĝo Sigismondo Aŭgusto (nomata ankaŭ Sigismondo la Maljuna) (1520-1572) (vidu lin sur la apuda pentraĵo). La okazo por la renkontiĝo estis la ĉasado de la praarbaro. Tiel aperis la setlejo Marggrabowa. En la jaro 1565 en Olecko la muelejo konstruita fare de vilaĝestro. En la jaro 1570 Olecko ricevis la urborajton laŭ la leĝo de Chełmno. En la jaro 1654 oni komencis la konstruon de la kastelo en Olecko, en kiu ekestu la sidejo de la distriktaj princoj. Tame jam en venonta jarcento la la kastelo komenci la falon. Oni decidis transdoni la kastelon por la ŝtata ĉevalbredejo. Komence de la 18a jc venis al Olecko la epidemio de pesto, kiu motigis 1100 da loĝantoj. De la jaro 1758 ĝis 1762 la urbon okupadis la rusaj milit-taĉmentoj. La konfiskoj, raboj kaj la devoj subteni la armeon faligis la lokan ekonomion.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Historio de Olecko de la 19a jc ĝis la 20a jc[redakti | redakti fonton]

Eŭropo dum la Napoleonaj Militoj kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815 jaro, en Olecko en la januaro 1807
La centro de la urbo Olecko kun la trapeza Urboplaco
La stacidomo en Olecko
La akvoturo en Olecko, el la 19-20 jc
Konstruita en la jaro 1897 sur la ruinoj de la iama kastelo el la 17a jc (kunstruita en la jaro 1654) la distriktejo en la novgotika stilo (nun la Ensemblo de Teknikaj Lernejoj)
La historia moleo sur la Lago Olecko
La strato Kolejowa (Fervoja)
La Altlernejo en Olecko (ekzistis dum la jaroj 1992-2013

La 25an de junio 1807, dum la Napoleonaj Militoj, sur la tereno de Olecko kvartiris (restadis) la polaj taĉmentoj de la napoleona armeo. En la jaro 1822 tute bruliĝis la loka kastelo. La multjara setlado de la mazuroj sur la suda flanko de la Duklando Prusio rezulti ke la distrikto Olecki ekhavis la polan etnan karakteron. Kun la urbo Olecko ligitaj esti homoj kiuj protestis kontraŭ la germaniga agado en Mazurio. En la dua duono de la 19a jc okazi la rapid disvolvo de la urbo ligita kun la konstruo de la vojoj kaj de la fervojo. Komence de la 20a jc jam estis preta la fervojo kun Giżycko (1908) (vidu la foton de la stacidomo). Komence de la 70-kaj jaroj de la 19a jc aperis la vico de la municipaj (komunumaj) infrastrukturoj kaj servoj: gasferejo, elektrocentrejo, akvodukto (apude vidu la foton de la akvoturo), kanalaro, buĉejo kaj fridejo. Dum la Unua Mondmilito Olecko estis dufoje okupita fare de rusoj, tamen de estis multe detruita pro la milito. Dum la Dua Mondmilito la urbon ekokupis la 23an de januaro 1945 la Ruĝa Armeo. Sekve de la bruligoj ruinigita estis preskaŭ 80% de la urbo. La 3an de junio la sovetia komandanto transdonis la urbon al la pola administracio. Laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco oni komencis la procdon de la forlokigo de la restanta ankoraŭ tie la germana loĝantaro kaj la enloĝigado de la polaj setlantoj. La unua pola Urbestro de Olecko estis de la 18a de julio 1945 Feliks Lubierzyński, kaj la unua pola Distriktestro (starosto) Janusz Srzednicki. La sovetia armeo forlasis la urbon Olecko la 15an de septembro 1945.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Bibliografio:

Stanisław Achremczyk (2010): Dzieje Olecka 1560-2010, Urząd Miejski, Olecko.

Stanisław Achremczyk (1992): Historia Warmii i Mazur. Od pradziejów do 1945 roku, Ośrodek Badań Naukowych im. Wojciecha Kętrzyńskiego, Olsztyn.

Stanisław Achremczyk, Andrzej Stachurski (2001): Warmia i Mazury. Przewodnik ilustrowany, Agencja Fotograficzno-Wydawnicza Mazury, Olsztyn.

Janina Anuszkiewicz, Krystyna Wiszniewska (2003): Dziedzictwo kulturowe ziemi oleckiej, Stowarzyszenie Twórców Ludowych Mazur i Suwalszczyzny, Olecko.

Aleksander Chilecki (1974): Olecko. Z dziejów miasta i powiatu, Wydawnictwo Pojezierze, Olsztyn.

Tomasz Darmochwał, Marek Jacek Rumiński (2006): Warmia, Mazury. Przewodnik, Agencja TD, Warszawa.

Ryszard Demby (2000): Olecko. Czasy, ludzie, zdarzenia, Urząd Miejski, Olecko.

Ryszard Demby (1998): W straduńskiej puszczy. Z dziejów osadnictwa na ziemi oleckiej, Wydawnictwo ZF, Olecko.

Ryszard Demby (1994): Ziemia Olecka w pierwszych latach po II wojnie światowej, Wydawnictwo LIBRA, Olecko.

Christian Grigat (1938):Die Geschichte des Kreises Treuburg, Czygan, Treuburg.

August Eduard Preuß (1835): Preußische Landes und Volkskunde oder Beschreibung von Preußen. Ein Handbuch für die Volksschullehrer der Provinz Preußen, so wie für alle Freunde des Vaterlandes. Gebrüder Bornträger, Königsberg.

Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1885): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 6, Nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Warszawa.

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]