Giżycko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giżycko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Giżycko (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Giżycka
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Giżycki
Komunumo Komunumo Giżycko
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1612
Koordinatoj 54° 2′ N, 21° 46′ O54.0421.758888888889Koordinatoj: 54° 2′ N, 21° 46′ O
Alto super la marnivelo 116,2 (115,8) nivelo de lagoj ĝis 142 m
Areo 13,87 km²
Loĝantaro 30989 (en 2004)
Loĝdenso 2234,2 loĝ./km²
Poŝtkodo 11-500
Telefona antaŭkodo 87
Aŭtokodo NGI
TERYT 6283706011
Estro Jolanta Piotrowska
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Al. 1-go Maja 14
Poŝtkodo de estraro 11-500 do 11-508
Telefono de estraro 87 428-52-31
Fakso de estraro 87 428-52-41
Ĝemelaj urboj Flago-de-Danio.svg Danio: Silkeborg
Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio: Dubno
Flago-de-Litovio.svg Litovio: Trakai
Flago-de-Pollando.svg Pollando: Ruda Śląska
Komunuma retejo http://www.gizycko.pl
v  d  r
Information icon.svg
La panoramo de la urbo Giżycko, kun vido al la Lago Niegocin
La centro de la urbo Giżycko, kun la fontano
La teŭtona kastelo kun la turnoponto (2012)

Giżycko (germane: Lötzen; pole: (la antaŭa nomo) Łuczany, Lec; prapruse: Lēcai), estas urbo en la vojevodio Varmio-Mazurio de Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Giżycko en distrikto Giżycki.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo troviĝas apud pluraj grandaj lagoj kaj nuntempe estas signifa feriejo.

Distribuo de triboj de baltoj, ĉirkaŭ 1200 p.K. La Orientaj Baltoj montriĝas en brunaj nuancoj dum la Okcidentaj Baltoj montriĝas verde. La limoj estas proksimumaj.
La Vurma Glaciepoko en Eŭropo
La "pogezanoj" loĝis ĉe la nuna Tolkmicko; la pli singarda mapo de la prusaj triboj dum la 13-a jarcento laŭ la Encyclopaedia Lithuanica;
grize: la "galindoj" markitaj kiel baltoj, sed ne kiel praprusoj,
la regionoj Sasnia kaj Lubavia markitaj kiel miksitaj praprusaj-slavaj regionoj

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo unuafoje estis skribe menciata en 1340 sub la nomo "Letzenburg". Ĝis la jaro 1945 ĝi apartenis al Germanio, la provinco Orienta Prusio, kaj havis la nomon "Lötzen". Surbaze de la Traktato de Versajlo la loĝantoj voĉdonis je la 11-a de julio 1920, ĉu ili volas daŭre aparteni al Germanio aŭ estonte al Pollando. En Lötzen 99,97 % voĉdonis favore al Germanio. Post fuĝo en 1945 aŭ posta perforta elpelo de la germanaj loĝantoj, Lötzen fine estis enkorporigita de Pollando laŭ la decido de la Potsdama Konferenco. En 1946 ĝi estis alinomita Giżycko honore al pola pastro, pola soci-aganto Gustaw Marcin Gizewiusz.

La prehistorio de la ĉirkaŭaĵoj de Giżycko[redakti | redakti fonton]

La plej malnova spuro de la homo sur la tereno de hodiaŭa urbo Giżycko (la korno de rangifero kun la spuroj de ĝia prilaboro per la silika ilo) tio estas la elfosaĵo trovita en la sabla tavolo datitaj al la periodo de antaŭ 15 miloj da jaroj ĉe la Lago Popówka Mała. La prehistoriaj ĉasistoj alvenadis al tiuj terenoj sekve de la foriro de la skandinavia glaciepoko (Vurma Glaciepoko) (vidu la apudan mapon). Dum la bronza epoko kaj fera epoko estis tie multaj setlejoj sur la tero kaj akvo, sur la artefaritaj insuletoj konstriutaj de palisoj ligitaj kun la sablo kaj tero. La unuaj mencioj pri tiu tereno aperis jam en la 2a jc de p.K. en la verkoj de Tacito kaj Ptolemeo el Aleksandrio. Ili ambaŭ priskribis tiun regionon kun la baltiaj-praprusaj gentoj, ekzemple la galindojn, jatvingojn kaj bartovojn (vidu la apudan mapon), iliaj setlejoj estis limaj kun la lando de la Grandaj Mazuriaj Lagoj, samtempe tiuj terenoj estis ĉe la trako de la sukcena vojo (vidu la apudan mapon).

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Historio de la ĉirkaŭaĵoj de Giżycko en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Limoj de Pollando dum regado de pola reĝo Boleslao la 1-a, nomata "la Brava"
La kruco de la patrono de Prusio, sankta episkopo Bruno de Querfurt, en Giżycko
La dokumento de Prusia Konfederacio kiu oferas al la pola reĝo Kazimiro la 4-a la enkorporigon de la teŭtona Prusio al Krono de la Regno de Pollando, 1454, (Pola Centra Arkivo de Historiaj Dokumentoj), la gvidanto de la Prusa Konfederacio estis Jan Bażyński kiu naskiĝis en la proksima urbeto Tolkmicko
La Ŝtato de Teŭtona ordeno post la Dektrijara Milito, la 1466 jaro
Mapo de 1576 de Prusio fare de Caspar Henneberg: Reĝa Prusio (sen suda Pomerio) aperas blanke, Duka Prusio palflave
La teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
Eŭropo dum la Napoleonaj Militoj kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815 jaro, ankaŭ tuŝis la urbon Giżycko en la jaro 1807
Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito
La maketo de la Boyen-fortreso en Giżycko
La Boyen-fortreso en Giżycko
La Boyen-fortreso en Giżycko
La ĉelaga haveno en Giżycko
La mezepoka Teŭtona Kastelo en Giżycko, la alo (parto) restinta ĝis hodiaŭ
La turnoponto en Giżycko sur la kanalo, sur la foto ĝi estas malfermita
La turnoponto en Giżycko

En la jaro 1008 laŭ inicito de pola reĝo (tiam princo) Boleslao la 1-a, nomata "la Brava", okazis la kristaniga misio al la lando de praprusoj gvidata de la episkopo Bruno de Querfurt. La kristaniga misio estis finita la 9an de marto 1009 per la martira morto de la episkopo en la loko apud Giżycko, kie nun la kruco memorigas tion (vidu la apudan foton). Dum la jaroj 1277-1283 la ĉirkaŭaj terenoj ekokupis la Teŭtona Ordeno. Ĉirkŭ la jaro 1340 sur la istmo (terkolo) inter la Lago Niegocin kaj la Lago Kisajno la teŭtonaj kavaliroj de la Teŭtona Ordeno konstruis tie la defendan burgon (kastelon). La kastelo ricevis la nomon Lötzen kaj parte persistis ĝis hodiaŭ (vidu la supran foton). Dum la mezo de 15a jc apude de la kastelo aperadis la setlejo de la setlantoj el Mazovio. La loĝantoj ricevis la permeson por fiŝkaptado, abelbredado kaj ĉasado, kompreneble ĉio kontraŭ la vivtenado de la teŭtonoj en la kastelo. Tia estis la komenco de la nuntempa Giżycko.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Historio de Giżycko de la 16a jc ĝis la 18a jc[redakti | redakti fonton]

La Granda Majstro de la Ordeno en la Duklando Prusio Albreĥto Hohencolerno el la germana dinastio de hohencolernoj (1490-1568) - en la jaro 1525 li sekularigis la ŝtaton de la Teŭtona Ordeno, li akceptis la protestantismon kaj la duklando ekestis la laika ŝtato, tamen la duklando restis kiel la feŭdo de polaj reĝoj de la (Krono de la Regno de Pollando). La kastelo Lötzen ekestis la sidejo de la princaj distriktestroj (starostoj). La streboj de la apuda stlejo por akiri la urban privilegion finfine sukcesis komence de la 17a jc. La urborajto estis akirita la 15an de maj 1612. La urbanoj ĉefe okupiĝis pri la abelbredado. La urbo ricevis la nomon de la kastelo - Lötzen. Dum la polaj-svedaj militoj, la Sveda diluvo (1655-1660) post la malvenko de svedoj ĉe la loko Prostki (la 8an de oktobro 1656), kie la sveda armeo kaj la helpantaj ĝin, la prusiaj taĉmentoj malvenkis kun la pola hetmano (armeo-estro) Wincenty Gosiewski (1620-1662), tiam sur tiujn terenojn eniris la helpantaj polan armeon la taĉmentoj litovaj kaj tataraj. La tataroj atakis la urbon la 10an de februaro 1657, bruligante ĉiujn domojn. Postrestis nur la kastelo, la urbodomo kaj la preĝejo. Rezulte de la granda epidemio de pesto en la jaro 1710 mortis preskaŭ la tuta loĝantaro de la urbo.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Historio de Giżycko de la 19a jc ĝis la 20a jc[redakti | redakti fonton]

Dum la jaroj 1807-1812 Lötzen (Giżycko) estis sur la vojo de la Napoleonaj Militoj tra kiu tramarŝis la armeo francia kaj rusia. De junio 1807 la urbo estis okupita de polaj ulanoj kaj en la urbo kvartiris (restadis) du polaj korpusoj: de la polaj generaloj Józef Zajączek kaj de Jan Henryk Dąbrowski. Dum la aprilo 1822 estis grandega brulego (incendio) dum la tuta historio de la urbo. Bruligis preskaŭ ĉio. Kelkoje okazis en la urbo la grandega malsato. Dum la jaroj 1843-1851 oni faris grandajn publikajn laborojn ĉe la fortreso nomata Ludwig Leopold Hermann von Boyen (1771-1848), la prusia milit-ministro (vidu la maketon de la fortreso). En la sekvontaj jaroj la urbo ricevis fervojon (1868) kaj aperis la nova reto de vojoj. en la unuaj tagoj de la 1945 jaro la urbanoj estis preskaŭ tute evakuita pro la proksimiĝanta sovetia fronto, kaj post la okupado fare de la Ruĝa Armeo la 26an e januaro 1945 kaj laŭ la decido de la Potsdama Konferenco ekkomencis la setlado de poloj en Giżycko de la perditaj fare de tiu konferenco, la orientaj partoj de antaŭmilita Pollando (vidu la apudan mapon). De la 4a de marto 1946 la urbo namas Giżycko, omaĝe al la pola soci-aganto, pastro Gustaw Marcin Gizewiusz.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Bibliografio:

Sławomir Augusiewicz (2001): Prostki 1656, Wydawnictwo Bellona, Warszawa.

Wiesław Białkowski (1975): Giżycko, Krajowa Agencja Wydawnicza, Warszawa.

Grzegorz Białuński, Grzegorz Jasiński, Ryszard Tomkiewicz (1998): Z dziejów Leca (Giżycka). Wybór szkiców i źródeł, Archiwum Mazurskie, Giżycko.

Grzegorz Białuński, Grzegorz Jasiński (1999): Postawy oraz wzajemne stosunki grup etnicznych i narodowościowych na Mazurach (XIV-XX wiek), Wydawnictwo Mazurskie, Giżycko.

Grzegorz Białuński (2012): Giżycko. Miasto i ludzie, Urząd Miejski, Giżycko.

Grzegorz Białuński (2005): Przewodnik po dawnym Giżycku, Wydawnictwo Mazurskie, Giżycko.

Maximilian Jähns (1876): Allgemeine Deutsche Biographie, Duncker & Humblot, Leipzig.

Andreas Kossert, Barbara Ostrowska (2004): Mazury. Zapomniane południe Prus Wschodnich,Wydawnictwo Naukowe Scholar, Warszawa.

Jan Leo (2008): Dzieje Prus, Julian Wojtkowski, Olsztyn.

Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1884):Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 5, nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Warszawa.

Ernst Otto Robert Trincker, Grzegorz Białuński (1997): Kronika gminy leckiej (giżyckiej), Wydawnictwo Mazurskie, Giżycko.

La partnerurboj[redakti | redakti fonton]