Grandprinclando Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Grandprinclando Litovio
Origina nomo Lietuvos Didžioji Kunigaikštystė (mezepoke Didi Kunigystė Lietuvos), Magnus Ducatus Lituaniae (pli vidu tekste)
 Reĝlando Litovio
 baltoj
 Kieva Regno
 Reĝlando Rutenio
12361795 Rusia Imperio 
Reĝlando Prusio 

Alex K Grundwald flags 1410-03.svg

Pahonia - Пагоня, Grand Duchy of Lithuania COA (1575) cut.png

Geografio
La Grandprinclando Litovio en la 17-a jarcento
La Grandprinclando Litovio en la 17-a jarcento
Ĉefurbo:
Voruta (hipoteza; antaŭ 1279)
Kernavė (post 1279 – antaŭ 1321)
Trakai (ĉ. 1321–1323)
Vilnius (ekde 1323)
Loĝantaro
litova, rutena, pola, latina, germana (pli vidu tekste)
paganismo (antaŭ 1250; 1263–1387), katolikismo (1251–1263; ekde 1387), Eastern Orthodox orienta ortodoksismo
Ŝtat-strukturo
Hereda monarkio (1230–1572), elekta monarkio (1572–1795)
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando Litovio Reĝlando Litovio
baltoj baltoj
Kieva Regno Kieva Regno
Reĝlando Rutenio Reĝlando Rutenio
Postsekvaj ŝtatoj:
Rusia Imperio Rusia Imperio
Reĝlando Prusio Reĝlando Prusio
Historio
v  d  r
Information icon.svg

La Grandprinclando Litovio (litove Lietuvos Didžioji Kunigaikštystė, ofte mallongigite LDK, en mezepoka literatura litova lingvo Didi Kunigystė Lietuvos, rutene Великое князство Литовское, Руское, Жомойтское и иных, latine Magnus Ducatus Lituaniae, belaruse Вялікае Княства Літоўскае, "Vjalikaje Knjastva Litoŭskaje", ukraine Велике Князівство Литовське, "Velike Knjazivstvo Litovske", pole Wielkie Księstwo Litewskie, ruse Великое Княжество Литовское, "Vjelikoje Knjaĵestvo Litovskoje") estis – parte tre ampleksa – ŝtato en orienta kaj centra Eŭropo inter la 12-a kaj la 18-a jarcentoj.

Ĝi estis fondita de litovoj, unu el la nekristanaj baltaj triboj, ties origina teritorio kovris la orienton de la nuntempa ŝtato Litovio, la regionon Aŭkŝtajtio (Aukštaitija).[1] La litova nomo "kunigaikštis" cetere signifas reganto, princo, ne vere "duko", kiu en la mezepoka lingvouzo de Eŭropo estis reganto de pli eta regno, aŭ en iuj kazoj eĉ subulo de reĝo aŭ imperiestro (do Kunigaikštystė pli fidinde tradukeblus al "regno" aŭ "imperio"). Sed la nomo de la historia ŝtato en multaj lingvoj inkluzive de Esperanto influiĝis de la latina nomo: la romkatolika eklezio, antaŭ ĉio la papo, longe ideologie kontraŭbatalis la paganan regnon kaj rifuzis al la litova reganto la titolon "reĝo", kiun li laŭ eŭropa komparo devintus havi kaj kiun ekzemple la kristana reganto de la tiam plejparte multe pli malgranda Pollando jes ja havis.

Post la 12-a jarcento la litova regno iom post iom ampleksigis sian teritorion al vastaj partoj de la antaŭa Kieva Regno. La Grandprinclando de Litovio kovris la teritorion de la nuntempaj Litovio, Belarusio, Ukrainio, Transnistrio kaj partojn de Pollando kaj Rusio. Dum la tempo de sia plej granda amplekso, dum la 15-a jarcento, ĝi estis la plej larĝa ŝtato en Eŭropo.[2]

La ampleksigo komenciĝis dum la 12-a jarcento, kiam la litovoj ripete atakis kaj prirabis riĉajn slavajn urbojn kiel Novgorod kaj Pskov. Dum la 13-a jarcento la germanlingvaj milite ekspansiemaj Ordeno de germanaj kavaliroj kaj la Livonia ordeno penetris la baltan regionon, forte kontraŭbatalis iujn baltajn popolojn, pli-malpli genocide neniigis la praprusojn kaj tre malplimultigis la kuronojn, sed malgraŭ multaj militoj kaj granda fortostreĉo de la kavaliraj ordenoj ne sukcesis batale signife damaĝi la litovan duklandon. Meze de la 13-a jarcento Mindaugas unuigis la antaŭe sep duklandojn de la litova regno al unueca ŝtato, kaj eĉ de la papo estis kronigita "reĝo de Litovio" (li restis la unua kaj lasta litova reganto kun reĝa titolo) dum la jaro 1253 - ĉefurbo de la regno tiam estis la historia urbo Kernavė. Nur dum la finaj jaroj de la reganto Gediminas, kiu dum la jaro 1323 fondis la novan litovan ĉefurbon Vilno, la ŝtato tiom ampleksiĝis, ke ĝi vere konsideriĝis konsisti el multaj etnoj kaj pluraj religioj. Kaj dum la tempo de lia filo Algirdas, la granda duklando ampleksiĝis pli ol sub iu ajn antaŭa litova reganto.[3]

La Princlando Litovio (litove Lietuvos Kunigaikštystė, ofte mallongigite LDK, en mezepoka literatura litova lingvo Kunigiste Letuvos, rutene князство Литовское, latine Ducatus Lituaniae, belaruse Княства Літоўскае, "Knjastva Litoŭskaje", ukraine Князівство Литовське, "Knjazivstvo Litovske", pole Księstwo Litewskie, ruse Княжество Литовское, "Knjaĵestvo Litovskoje") estis teritorio proksimume ekvivalenta al la kultura regiono Aŭkŝtajtio, en kiu regis la litova reĝo Mindaugas. La teritorio konsidereblas la "kerna parto" de la pli granda Grandprinclando Litovio, kiu poste ĝis la 18-a jarcento iĝis parte tre ampleksa ŝtato en orienta kaj centra Eŭropoj.

La sekvanto de Algirdas, Jogaila, malfermis novan ĉapitron en la historio de Litovio, kiam li subskribis la "interkonsenton de Krėva" dum 1386. Pere de tiu traktato kunligiĝis la grandprinclando de Litovio kaj la reĝlando de Pollando, kaj la litovo Jogajla iĝis la reĝo de Pollando. La traktato krome devigis la nunan litovan granddukon Vytautas fine akceptigi kristanismon por la litova popolo, kiu tiutempe (post venko de la aliaj baltaj popoloj kaj de la hungaroj) restis la lasta nekristana popolo en Eŭropo.[4].

Post kiam Vytautas la Granda akiris la superan regadon de la grandprinclando Litovio, li gvidis duklandan armeon en la batalon de Grunvald/Žalgiris de la jaro 1410, kiu signifis klaran venkon de la litova kaj pola armeoj kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj. Post la morto de Vytautas, la interrilatoj de Litovio kaj Pollando signife malboniĝis.[5] Litovaj nobeloj provis rompi la personan union de la samtempa regado de Litovio kaj Pollando.[6] Malsukcesaj militoj kun la grandprinclando Moskvo tamen devigis la union resti funkcia, malgraŭ la opozicio de iuj nobeloj kiel la polaj nobeloj el la dinastio Radvila.

Fine, la Unio de Lublino dum la jaro 1569 kreis kunan polan-litovan ŝtatounion. En tiu federacio, la grandprinclando de Litovio havis apartan registaron, leĝaron, armeon kaj ŝtatan trezoron.[7] Dum la tempo de la Pola-Litova Unio, la grandprinclando de Litovio estis involvita en multajn militojn, kiel la Livonia milito, la Norda milito kaj aliaj. La unio kun Pollando ne plenumis la esperon protekti la regnon de teritoriaj perdoj al la kreskiĝanta Rusia Imperio. Dum la jaro 1795, la Pola-Litova Unio estis detruita kaj ĝia teritorio dispartigita inter la slava Rusia Imperio kaj la germanlingvaj imperioj Prusio kaj Aŭstrio.

Ene de la Rusia Imperio, la teritorio de la eksa litova duklando iĝis tri gubernioj: belarusa, litova, padola. Litovio kiel suverena ŝtato nur resendependiĝis dum la jaro 1918.

La litova mezepoka ŝtato ekde la 12-a jarcento ne estis konstruita nur sur la fundamento de milita agreso. Ĝia ekzisto ĉiam same multe dependis de diplomatio samkiel de armiloj. La plej multaj urboj aneksitaj de Litovio neniam estis venkitaj en batalo sed proprainiciate konsentis esti vasaloj de Litovio. Ĉar la plej multaj el tiuj urboj antaŭe estis vasaloj de la Ora Hordo aŭ de la grandprinclando Moskvo, tia decido ne signifis perdon de suvereneco sed nur interŝanĝo de unu superulo kun alia. Ekzemplo por tiaj urboj estis Novgorod, kiu dumlonge estis en la litova interesosfero kaj okaze iĝis dependa teritorio de Litovio.[8] La submeto al Litovio estis la rezulto de internaj tensioj ene de la urbo, kiu provis eskapi el submeto al Rusio. Tiu metodo konstrui la ŝtaton tamen estis malstabila, ĉar la interna politiko ene de urbo povis facile ŝanĝiĝi kaj tiam urboj eventuale devidis remalaliĝi el la litova ŝtato, kio okazis plurfoje rilate al Novgorod kaj aliaj slavaj urboj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 12-a jarcento, en la kerna ŝtato Princlando Litovio, foje latine nomata Lithuania propria, "origina Litovio", je granda plimulto vivis parolantoj de la litova lingvo[9], kaj fine de la 13-a jarcento, post la anekso respektive aliĝo de unuaj slavaj teritorioj, etnaj litovoj konsistigis 70 procentojn de la loĝantaro. Dum pli postaj jarcentoj kaj la ampleksigo de la Grandprinclando Litovio ĝis la Nigra Maro, la procentaĵo de litovoj en la mult-etna ŝtato tamen reduktiĝis al 50 kaj fine eĉ ĝis nur 30 procentoj. La litovaj regantoj, male al la plej multaj aliaj tiutempaj eŭropaj regnoj, ne devigis la regnanojn lerni la originan ŝtatan lingvon kaj ne diktis iun ajn religion, sed male igis la rutenan, latinan, germanan kaj polan lingvojn oficialaj. Krom la litovoj kaj slavoj, gravaj naciecoj estis la litovaj judoj kaj tataroj. Fine de la imperio, la slavaj ŝtatanoj estis laŭnombre klare la plimulto. Dum la tempo de nacia revekiĝo dum la 19-a jarcento, tial slavaj naciistoj penis difini la litovan duklandon "slava ŝtato".

La vorto "Litvo" en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Rilate al tiu slavismo dum la dua duono de la 19-a jarcento, en la tiutempe naskiĝanta lingvo Esperanto enkondukiĝis la vorto Litvo por la litova mezepoka ŝtato – vorto do permesebla laŭ PIV kaj "malnova esperanta vorto" uzita de slavaj esperantistoj antaŭ pli ol 100 jaroj, kvankam ĝi reprezentas slavisme impresitan redifinon de la historio: La vorto Литва [Litva] simple estas la rusa traduko de la vorto "Litovio". La sama vorto ankaŭ estas la belarusa kaj ukraina traduko, kaj la pola vorto por "Litovio" (Litwa) simple estas latinlitera ekvivalento. La mezepoka ŝtato tamen, kiel skizite, origine estas tute litova, ampleksiĝis pli kaj pli kaj integrigis multajn regionojn de slavoj, sen ke ĉiuj estis devigitaj paroli nur la litovan. Tial kompreneble la belarusoj kaj ukrainoj en la regno tradukis la nomon de la ŝtato al sia lingvo, kaj el "Lietuva" (en la litova lingvo) iĝis "Литва". Ankaŭ la nomoj de la litovaj regantoj ricevis kromajn formojn en la rutena lingvo, antaŭa formo de la nuna belarusa, kaj en la pola. Tamen la ŝtato "Lietuva" en la origina lingvo havas la saman nomon en la frua mezepoko kiel nun en la 21-a jarcento. Tial ne estas historie ĝuste ŝajnigi, ke la mezepoka Grandprinclando Litovio estis slava ŝtato, kiu nomiĝis Литва, esperante Litvo, kvankam ja ĝustas, ke en la Grandprinclando loĝis multaj slavoj. Sincere dirite jam la "normala" esperanta vorto Litovio estas pli rus- ol litov-devena, alikaze tekstus "Lietuvio", sed tio post pli ol centjara lingva praktiko ne plu ŝanĝeblas - la vorto Litovio same profunde apartenas al Esperanto kiel la latinismo "Germanio" (kaj neniu germano sincere postulas la alternativon Dojĉlando).

La litova kaj praktike ĉiu nacia eŭropa lingvo nomas la mezepokan regnon kaj la modernan ŝtaton Litovio laŭ la sama vorto, kaj tio saĝas. La vorto "Litvo", kvankam el esperanta leksika vidpunkto permesebla, estas evitebla, kaj el historia vidpunkto evitinda - kvankam laŭ la lingvaĵo de la 19-a jarcento artikoloj de kaj pri L. L. Zamenhof tekstas, ke "lia familio estis litvaj (ne litovlingvaj) judoj".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopædia Britannica. Grandprinclando de Litovio (artikolo anglalingva)
  2. R. Bideleux. A History de Eastern Europe: Crisis and Change. Routledge, 1998. p. 122
  3. Z. Kiaupa. Algirdas ir LDK rytų politika. Gimtoji istorija 2: Nuo 7 iki 12 klasės (Lietuvos istorijos vadovėlis). lumdiskego. (2003). Elektroninės leidybos namai: Vilnius.
  4. N. Davies. Europe: A History. Oxford, 1996 p.392
  5. J. Kiaupienė: Gediminaičiai ir Jogailaičiai prie Vytauto palikimo. Gimtoji istorija 2: Nuo 7 iki 12 klasės (Lietuvos istorijos vadovėlis). lumdiskego. (2003) Elektroninės leidybos namai: Vilnius.
  6. J. Kiaupienė: Valdžios krizės pabaiga ir Kazimieras Jogailaitis. Gimtoji istorija 2: Nuo 7 iki 12 klasės (Lietuvos istorijos vadovėlis). lumdiskego. (2003). Elektroninės leidybos namai: Vilnius.
  7. D. Stone. La Polish-Lithuanian state: 1386-1795. University de Washington Press, 2001. p. 63
  8. Glenn Hinson. The Church Triumphant: A History of Christianity up to 1300. 1995, p. 438
  9. Daniel Z. Stone, A History of East Central Europe (angle), paĝo 4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]