Livonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Livonio
Regiono
Blazono
regiono [+]

LandoLatvio
- koordinatoj57° 51′ 44″ N, 25° 58′ 2″ O (mapo)57.86223425.967155Koordinatoj: 57° 51′ 44″ N, 25° 58′ 2″ O (mapo)


Livonio (Latvio)
Livonio (Latvio)
DEC

Map
Livonio
Vikimedia Komunejo:  Livonia [+]
vdr
Pollando-Litovio kun dependaj teritorioj (1618), kompare kun hodiaŭaj limoj
  •  Reĝlando Pollando
  •  Duklando Prusio, feŭdo de Pollando
  •  Grandduklando Litovio
  •  Duklando Kuronio kaj Zemgalio, feŭdo de Livonio
  •  Duklando Livonio, feŭdo de Pollando-Litovio
  •  Sveda kaj dana Livonio
  • LivonioLivlando (germane Livland) estas historia teritorio en Baltio, oriente de la Golfo de Rigo, hodiaŭ apartenanta al la ŝtatoj Latvio kaj Estonio. La suda parto de Livonio, latve Vidzeme, estas hodiaŭ unu el la regionoj de Latvio (Kelkfoje la nomo "Livonio" estas uzata en plej malvasta senco nur por tiu parto Vidzeme). La norda parto de Livonio estas hodiaŭ parto de Estonio.

    Eta kronologio[redakti | redakti fonton]

    • Ĝis 1561 granda parto de Livonio apartenis al la Livonia Ordeno
    • 1558-1583 Livonia Milito, 1-a Nordia Milito: La Grandduklando Moskvo provas konkeri Baltion
    • 1561: Livonio submetas sin sub Litovio por protekto kontraŭ Rusio
    • 1561-1621: Duklando Livonio, feŭdo (unue de Litovio, poste de Pollando-Litovio komune)
    • 16001629: Pola-Sveda Milito
    • 1621-1772: orienta parto fariĝas "Pola Livonio" (vojevodio Livonio, komuna feŭdo de Pollando-Litovio)
    • 1629-1721: okcidenta parto fariĝas "Sveda Livonio" (Duklando Livonio ene de Sveda Regno)
    • Dum la 18-a jarcento Livonio estis gubernio de la Rusia Imperio, ekde la Granda Nordia Milito kiu daŭris de 1700 ĝis 1721.
    • 1919: Ĉar Livonio ne estis etne unueca sed miksita inter estonoj kaj latvoj, ĝi estis dividita inter Estonio kaj Latvio.

    Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

    Gaiziņkalns estas la plej alta monteto en Latvio kaj la dua plej alta monteto en Baltio. Supermara alteco de ĝia pinto estas 311,6 m. Gaiziņkalns apartenas al Vidzeme. Apude ĝi situas urbo Madona.

    Bildaro[redakti | redakti fonton]


    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]