Rutena lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rutene)
Tiu ĉi artikolo temas pri mortinta lingvo. Se vi serĉas ion pri similnoma, vivanta lingvo, legu rusina lingvo.
Rutena
mortinta lingvo
Orientslavaj lingvoj • antikva orientslava lingvo
Parolata en Pola-Litova Unio
Skribo cirila alfabeto, beloruslingva araba skribo, latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Slava lingvaro
Orientslava lingvaro
Rutena lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Grandduklando Litovio ĝis 1699
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sla
Angla nomo Ruthenian
Franca nomo ruthène
vdr

La rutena lingvo estas historia orienta slava lingvo, kiu ĉesis esti aktive parolata dum la 17-a jarcento.[mankas fonto] La lingvo evoluis en la belorusan, ukrainan kaj rusinan lingvojn. Tial, ĝi estas ofte referita (precipe fare de la respektivaj orientslavaj popoloj) kiel "malnovbelorusa" (beloruse старабеларуская мова) aŭ "malnovukraina" (ukraine староукраїнська мова), en rusa esplorado precipe kiel "okcidentrusa (ruse западнорусский язык). En la mezepoka grandpotenco Grandduklando Litovio, kiu kovris ankaŭ plejparton de la nunaj ŝtatoj Belorusio kaj Ukrainio, la rutena estis unu el la ŝtataj lingvoj.[1] La norvega lingvisto Christian Schweigaard Stang uzis la esprimon "okcidentrusa oficeja lingvo de la Grandduklando Litovio".[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dr. Atilla Salga, Sándor BONKÁLÓ kaj la orientaj slavoj paĝoj 43 ĝis 1956 (esperante)
  • Michael Moser: Mittelruthenisch (Mittelweißrussisch und Mittelukrainisch): Ein Überblick. In: Studia Slavica Academiae Scientiarum Hungaricae. 50, Nr. 1–2, 2005, S. 125–142.
  • Stefan M. Pugh: Testament to Ruthenian. A Linguistic Analysis of the Smotryc’kyj Variant. (= Harvard Series of Ukrainian Studies). Cambridge 1996.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kamusella, Tomasz (2021). Politics and the Slavic Languages (angle: "politiko kaj la slavaj lingvoj"), eldonejo Routledge. paĝo 127. ISBN 978-0-367-56984-6.
  2. Christian Schweigaard Stang: Die westrussische Kanzleisprache des Grossfürstentums Litauen (germane, eldonita en serio Skrifter utgitt av Det Norske Videnskaps-Akademi i Oslo, Historisk-filosofisk Klasse 1935,2), Oslo 1935.