Cirila alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cirila alfabeto

Tipo

Alfabeto
Epoko ekde mezo de la 10a jarcento
Deveno

Fenica skribo
 → Greka alfabeto
  → Glagolico
   → Cirila alfabeto

Parencaj sistemoj Latina alfabeto
Kopta skribo
Armena alfabeto
Glagolico
Unikoda intervalo * U+0400–U+052F
  • U+2DE0–U+2DFF
  • U+A640–U+A69F
ISO 15924 Cyrl
Cyrillicalphabet.jpg
v  d  r
Information icon.svg
Distribuo de la cirilaj alfabetoj

La cirilaj alfabetoj estas familio da alfabetoj devenantaj el Kirilico kaj uzataj por skribi en kelkaj plejparte – sed ne nur – slavaj lingvoj. La plej vaste parolata inter ili estas la rusa lingvo. La cirila alfabeto estas uzata en pluraj minoritataj lingvoj de Rusio kaj la ukraina, la belorusa, la bulgara, la kazaĥa, la makedona, la mongola kaj la serba lingvo.

Ekde la aliĝo de Bulgario al la Eŭropa Unio, cirila alfabeto estas unu el la tri oficialaj eŭropuniaj alfabetoj.

Pli frue cirila alfabeto estis uzata ankaŭ en lingvoj uzbeka, turkmena, kirgiza kaj azerbajĝana, sed tiuj lingvoj uzas nuntempe latinan aŭ araban skribon. En Uzbekio cirila skribo estas daŭre uzata, paralele kun la latina.

La alfabetoj nomiĝis laŭ Cirilo (Кирилъ/Κύριλλος) el Tesaloniko, kiu tamen kreis ne la unuan cirilan alfabeton (Kirilicon), sed la pli fruan Glagolicon.

La ekzakta kreinto estas nekonata. Sed oni scias, ke la alfabeto ekestis en Bulgario dum la 9-a aŭ 10-a jarcento laŭ modelo de la greka. Apude por kelkaj sonoj nekonataj en la greka lingvo glagolicaj literoj aldoniĝis, ekzemple Ш (Ŝ), Ж (Ĵ).

Historio[redakti | redakti fonton]

Erare atribuita al sankta Cirilo el Tesaloniko, el kiu ĝi prenas ĝian nomon, la unua cirila alfabeto estis kreita dum la 9a kaj 10a jarcentoj surbaze de la majusklaj literoj de la greka alfabeto.

La cirila alfabeto[redakti | redakti fonton]

La cirila alfabeto uzata por diversaj lingvoj. Kiam ne aperas prononcindiko, por iu litero en iu lingvo, tio signifas ke la litero ne estas uzata en la menciita lingvo. Iuj literoj estas uzataj en ĉiuj lingvoj, aliaj nur en kelkaj aŭ eĉ en nur unu lingvo.

Maj min belorusa bulgara makedona mongola rusa serba
kun latinaj ekvivalentoj
ukraina
А а [a] [a] [a] [a] [a] A A [a] [a]
Б б [b] [b] [b] [p] [b] B b [b] [b]
В в [v] [v] [v] [ŭ] [v] V v [v] [v]
Г г [h] [g] [g] [g] [g] G g [g] [h]
Ґ ґ [g]
Д д [d] [d] [d] [t] [d] D d [d] [d]
Ѓ ѓ [dj]
Ђ ђ Đ đ [dj]
Е е [je] [e] [e] [je] [je] E e [e] [e]
Ё ё [jo] [jo] [jo]
Є є [je]
Ж ж [ĵ] [ĵ] [ĵ] [ĉ] [ĵ] Ž ž [ĵ] [ĵ]
З з [z] [z] [z] [ts] [z] Z z [z] [z]
I i [i]
Ѕ Ѕ [dz]
И и [i] [i] [i] [i] I i [i] [a]
І і [i]
Ї ї [ji]
Й й [j] [j] [j] [j] [j]
Ј ј [j] J i [j]
К к [k] [k] [k] [k] [k] K k [k] [k]
Л л [l] [l] [l] [l] [l] L l [l] [l]
Љ љ [lj] Lj lj [lj]
М м [m] [m] [m] [m] [m] M m [m] [m]
Н н [n] [n] [n] [n] [n] N n [n] [n]
Њ њ [nj] Nj nj [nj]
О о [o] [o] [o] [o] [o] O o [o] [o]
Ө ө [o]
П п [p] [p] [p] [p] [p] P p [p] [p]
Р р [r] [r] [r] [r] [r] R r [r] [r]
С с [s] [s] [s] [s] [s] S s [s] [s]
Т т [t] [t] [t] [t] [t] T t [t] [t]
Ќ ќ [cj]
Ћ ћ Ć ć [cj]
У у [u] [u] [u] [u] [u] U u [u] [u]
Ў ў [ŭ]
Ф ф [f] [f] [f] [f] [f] F f [f] [f]
Х х [ĥ] [ĥ] [ĥ] [ĥ] [ĥ] H h [ĥ] [ĥ]
Ц ц [c] [c] [c] [c] [c] C c [c] [c]
Ч ч [ĉ] [ĉ] [ĉ] [ĉ] [ĉ] Č č [ĉ] [ĉ]
Џ џ [ĝ] [ĝ]
Ш ш [ŝ] [ŝ] [ŝ] [ŝ] [ŝ] Š š [ŝ] [ŝ]
Щ щ [ŝt] [ŝĉ] [ŝĉ] [ŝĉ]
Ъ ъ « ŝva » sono [d] [e] [e]
Ы ы [a] [a] [a]
Ь ь [b] [b] [c] [b] [b] [b]
Э э [e] [e] [e]
Ю ю [ju] [ju] [ju] [ju]
Я я [ja] [ja] [ja] [ja] [ja]
a.[a] guturalo, kiel y en la pola kaj ĉeĥa, ы en la rusa
b.[b] мягкий знак (mjagkij znak), (maldura signo) indikas ke la antaŭa konsonanto estas palatala
c.[c] sensona
d.[d] « ŝva » sono kiel a en angla about, e en germana Gabe
e.[e] (sensona), твёрдый знак (tvjordij znak), dura signo

Duskribismo[redakti | redakti fonton]

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[1] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Robert Bringhurst. (2002) The Elements of Typographic Style (versio 2.5). Hartley & Marks. ISBN 0-88179-133-4.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]