Iliroj fondis la urbon nomatan Lychnis, Lychnidus. Poste ĝi estis grava urbo de romianoj, ĉar vojo "Via Egnatia" kondukis tie. En la 4-a jarcento jam vivis en la urbo kristanoj. En 867bulgaroj konkeris la tutan ĉirkaŭaĵon. Tiutempe la urbo ricevis la nomon Ohrid kaj estis ĉefurbo de Bulgario inter 990-1015. En 1018Bizanco konkeris la urbon. Baldaŭe la estroj estis alterne serboj, bulgaroj kaj Bizanco. Ekde la 14-a jarcento la urbo apartenis al la Osmana Imperio ĝis 1913. Nuntempe ĉiujare festivalo okazas.