Nikšić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikšić
montenegre: Никшић
urbo
Panoramo de Nikšić
Blazono
Oficiala nomo: Никшић
Lando Montenegro Montenegro
Opŝtino Opŝtino Nikšić (Општина Никшић)
Historiaj regionoj Osmanida imperio, Aŭstrio-Hungario, Jugoslavio
Situo Nikšić
 - koordinatoj 42° 46′ 19″ N 18° 56′ 40″ O / 42.77194 °N, 18.94444 °O / 42.77194; 18.94444 (mapo)
Areo 2,065 km² (206,5 ha)
Loĝantaro 56 970 (2011)
Denseco 27 588,38 loĝ./km²
Fondo 4-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 81400
Telefona antaŭkodo (+382) 40
Aŭtokodoj NK
ISO 3166-2-kodo ME-12
Situo kadre de Montenegro
Situo kadre de Montenegro
Situo kadre de Montenegro
Situo kadre de Eŭropo
Situo kadre de Eŭropo
Situo kadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Nikšić
Retpaĝo: www.niksic.me

Nikšić (cirillitere: Никшић) estas (post Podgorico) la dua plej granda urbo de Montenegro kaj estas ĉefurbo de samnomaj regiono kaj municipo. En 2011 la urbo havis 56 970 loĝantojn sur areo de 2 065 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 loĝantoj/km², la tuta municipo 72 443 loĝantojn. La municipo per areo de 2 065 km² estas la teritorie plej granda municipo de la lando.

En la urbo interalie pasigis parton de sia infanaĝo la esperantistaj fratoj Tibor kaj Antonije Sekelj, kaj en ĝi naskiĝis la montenegra politikisto Milo Đukanović, kiu de 1998 ĝis 2002 estis ŝtata prezidento kaj plurfoje (1991 ĝis 1998, 2002 ĝis 2006 kaj 2008 ĝis 2010) estis ĉefministro de sia lando.

Enlande la urbo interalie konatas pro la sola bierfarejo de la lando, kiu produktas bieron de la marko Nikšićko pivo ("biero de Nikšić") kun la variaĵoj Nikšićko tamno (malhela) kaj du pliaj variaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]