Hagia Sofia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Sofia)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hagia Sofia
Hagia Sophia Mars 2013.jpg

Ekstera vido al Hagia Sofia

en Turkio
Bazaj informoj
Loko Istanbulo
Geografia situo 41° 0′ 31″ N, 28° 58′ 48″ O (mapo)41.00861111111128.98Koordinatoj: 41° 0′ 31″ N, 28° 58′ 48″ O (mapo)
Religia aliĝo Islamo
Ŝtato Turkio Turkio
Jaro de konsekro 26-an de decembro 537
Religia statuso baziliko, moskeo
Funkcia statuso muzeo
TTT paĝaro https://muze.gen.tr/muze-detay/ayasofya
Arkitektura priskribo
Arkitekto(j) Isidoro Mileta
Anthémios de Trall
Arkitektura stilo bizanca arkitekturo
Karakterizaĵoj
Kupolo(j) 1
Minareto(j) 4
Materialoj marmoro, porfiro
Information icon.svg
vdr

Hagia Sofia (greke Ἁγία Σοφία, turke Ayasofya) aŭ templo de Dia Saĝeco estas templo konstruita en Istanbulo, Turkio, nome kristana patriarka bazilika kirko, poste imperia moskeo, poste muzeo (Ayasofya Müzesi) kaj ekde la 10-an de julio 2020 denove moskeo. Temas pri unu el la plej konataj sakralaj konstruaĵoj de la mondo. El la dato de ties konstruo en 537 ĝis 1453, ĝi servis kiel Ortodoksa katedralo kaj sidejo de la Patriarko de Konstantinopolo,[1] escepte inter 1204 kaj 1261, kiam ĝi estis konvertita en romkatolika katedralo sub la Latina Imperio. La konstruaĵo estis moskeo el la 29a de Majo 1453 ĝis 1931. Ĝi estis tiam laikigita kaj malfermiĝis kiel muzeo en la 1a de Februaro 1935.[2]

Fama ĉefe pro sia enorma kupolo, ĝi estas konsiderata epitomo de bizanca arkitekturo[3] kaj oni diras ke ĝi "ŝanĝis la historion de arkitekturo".[4] Ĝi estis la plej granda katedralo de la mondo dum preskaŭ milo da jaroj, ĝis la Sevila Katedralo estis kompletigita en 1520. La nuntempa konstruaĵo estis origine konstruita kiel preĝejo inter 532 kaj 537 je ordonoj de la bizanca imperiestro Justiniano la 1-a kaj estis la tria preĝejo de Sankta Saĝeco kiu okupis la lokon, el kiuj la du antaŭaj estis detruitaj de revoluciuloj. Ĝi estis desegnita de la grekaj geometriistoj Isidoro de Mileto kaj Antemio de Tralles.[5]

La preĝejo estis dediĉita al la Saĝeco de Dio, nome Logos, nome la dua persono de la Sankta Triunuo,[6] kies patrona festo okazas la 25an de Decembro, nome rememorigo de la nasko de Enkarniĝo de la Logos en Kristo.[6] Kvankam foje referencata kiel Sankta Sofia (kvazaŭ ĝi estus nomita laŭ Sankta Sofia), ĉar sofia estas la fonetika literumado en Latino de la Greka vorto por saĝeco, fakte ties kompleta nomo en Greka estas Ναός τῆς Ἁγίας τοῦ Θεοῦ Σοφίας, "Sanktejo de la Sankta Saĝeco de Dio".[7][8]

La preĝejo enhavis grandan kolekton de relikvoj kaj montris, inter aliaj trajtojn, 15 m arĝentan ikonostazon. Ĝi estis la kerna sidejo de la Ortodoksa Kristana Eklezio dum preskaŭ milo da jaroj, kaj en tiu konstruaĵo okazis la ekskomuniko de la Patriarĥo Mikaelo la 1-a Kerulario fare de Humberto de Silvacandida, la papa sendito de la papo Leono la 9-a en 1054, kio estas plej komune konsiderata la starto de la Orienta skismo.

En 1453, Konstantinopolo estis konkerita fare de Otomanaj Turkoj sub regado de la Sultano Mehmedo la 2-a, kiu ordonis, ke tiu ĉefa preĝejo de la Ortodoksa Kristanismo estu konvertita en moskeo. Je tiu epoko, la kirko estis falinta en stato de kadukiĝo. Tamen, ja la kristana katedralo ege impresis la novajn otomanajn regantojn ke ili ja decidis konverti ĝin en moskeo.[9][10] La sonoriloj, altaro, ikonostazo, kaj oferujoj kaj aliaj relikvoj estis translokigitaj kaj ankaŭ la mozaikoj kiuj priskribis Jezuon, lian patrinon Maria, kristanajn sanktulojn kaj anĝelojn estis forigitaj aŭ surfarbitaj. Islamaj trajtoj - kaj la mihrabo, la minbaro, kaj kvar minaretoj - estis aldonitaj. Ĝi pluestis moskeo ĝis 1931, kiam ĝi estis fermita al la publiko dum kvar jaroj. Ĝi estis remalfermita en 1935 kiel muzeo fare de la Respubliko Turkio. Hagia Sofia estis ekzemple en 2014 la dua plej vizitata muzeo en Turkio, kaj allogis ĉirkaŭ 3.3 milionojn da vizitantoj ĉiujare.[11]

La 10-an de julio 2020 prezidanto de Turkio Recep Tayyip Erdogan ordonis transformi la bazilik-moskeon Hagia Sofia el muzeo je denove moskeo. Antaŭtage la supera kortumo verdiktis, ke ĝia muzeigo en 1934 estis kontraŭleĝa, do malvalida. La ago kaŭzis indignon kaj protestojn fare de ekleziaj kaj ŝtataj institucioj tutmonde.[12]

El ties komenca konverto ĝis la konstruo de la najbara moskeo de la Sultano Ahmed (Blua moskeo de Istanbulo) en 1616, ĝi estis la ĉefa moskeo de Istanbulo. La bizanca arkitekturo de Hagia Sofia utilis kiel inspiro por multaj aliaj otomanaj moskeoj, kiaj ekzemple la Blua Moskeo, la Moskeo Şehzade, la Moskeo de Sulejmano, la Moskeo de Rustem Paŝa kaj la Moskeo de Kılıç Ali Paşa.

La estiĝo kaj evoluo de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Kristana periodo[redakti | redakti fonton]

SaintPierre1.JPG
Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egipto
Arkitekturo de Mezopotamio
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristana arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasikisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon
Kiel hipoteze pli-malpli povus aspekti la katedralo nun, se ne la minaretoj estus aldonitaj pli ol 800 jarojn post la konstruo.
Hagia Sofia nokte.

Hagia Sofia estis konstruita je impulso de bizanca imperiestro Justiniano la 1-a kaj konsekrita la 26-an de decembro 537, kaj nome sur loko, kie jam antaŭe staris templo de sankta Sofio. Arkitektoj de la konstruaĵo estis Isidoro Mileta kaj Antemio de Tralles. Ĝis hodiaŭ ĝi estas la plej signifa memoraĵo de la bizanca arkitekturo, simbolo de la tuta Istanbulo. Sed malgraŭ tio jam en la jaro 558 ties kupolo dum tertremo frakasiĝis. Sekvis pluaj tertremoj en la jaroj 989 kaj 1346, sed tiuj jam ne havis tian pereigan efikon. La templo estis tiutempe ankaŭ rezidejo de konstantinopola patriarko. Post konkero de Konstantinopolo fare de la kvara krucmilito la templo de Dia Saĝeco estis portempe sidejo de la latina patriarko konstantinopola.

Unua preĝejo[redakti | redakti fonton]

La unua preĝejo estis konata kiel Μεγάλη Ἐκκλησία —Megálē Ekklēsíā, «Granda preĝejo»— aŭ Magna Ecclesia en latina,[13] ĉar ties grando estis pli grandaj ol tiuj de la tiutempaj preĝejoj de la urbo.[14] Ĝi estis inaŭgurita en la 15-a de februaro 360 —dum la regado de Konstancio la 2-a— fare de la episkopo ariana Eŭdoksio de Antiokio,[14] konstruita apud la zono sur kiu oni estis konstruinta la imperian palacon. La proksima preĝejo de Sankta Irene —«Sankta Paco»— estis finkonstruita antaŭe kaj servis kiel katedralo ĝis la finkonstruo de la preĝejo de Sankta Sofia. Ambaŭ estis kune la ĉefaj preĝejoj de la Bizanca Imperio.

En skribaĵo de 440, Sokrato de Konstantinopolo asertis, ke la preĝejo estis konstruita de Konstancio la 2-a, kiu estis laboranta pri tiu en la jaro 346. Rakonto de post la 7-a jarcento aŭ la 7-a jarcento asertis, ke la konstruaĵo estis konstruita de Konstanteno la Granda. Zonaras rekunigis la du opiniojn, asertante, ke Konstancio riparis la konstruaĵon konsekritan de Eŭzebio de Nikomedio post tiu detruiĝis. Ĉar Eŭsebio estis episkopo de Konstantinopolo de 339 ĝis 341 kaj la morto de Konstanteno okazis en 337, eblas, ke la unua preĝejo estis starigita fare de tiu laste menciita.[14] La preĝejo estis konstruita kiel latina tradicia baziliko kun kolonoj, koridoroj kaj ligna tegmento, antaŭata de atrio. Oni diris ofte, ke ĝi estis unu de la plej elstaraj monumentoj de la mondo en tiu epoko.

La Patriarko de Konstantinopolo, Johano Krizostomo, venis en konflikto kontraŭ la imperiestrino Elka Eŭdoksio, edzino de la imperiestro Flavio Arkadio, kaj estis ekzilita en la 20-a de junio 404. Dum la tumultoj produktitaj post tiu okazaĵo, la preĝejo estis bruligita kaj detruita grandparte,[14] kaj en la aktualo estas konservata nenio el tiu unua konstruaĵo.

Dua preĝejo[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de la baziliko, kies konstruado estis ordonita de la imperiestro Teodozio la 2-a, en kiu oni montras la Diŝafon.

La imperiestro Teodozio la 2-a ordonis la konstruadon de dua preĝejo, kiu estis inaŭgurita en la 10-a de oktobro 415. Tiu baziliko, ankoraŭ kun ligna tegmento, estis konstruita de la arkitekto Rufinus. Tameen, dum la Ribelo Nika okazis incendio kiu bruligis kaj detruis tiun duan konstruaĵon, ieter la 13a kaj la 14a de januaro 532.

Ankoraŭ restas kelkaj blokoj el marmoro de tiu dua preĝejo. Inter ili kelkaj reliefoj kiuj montras dekdu ŝafojn, kiuj reprezentas la dekdu apostolojn, kiuj origine formis parton de monumenta enirpordego. En la aktualo tiuj blokoj troviĝas sur arkeologiejo apud la enirejo de la muzeo. La pecoj estis malkovritaj de A. M. Schneider en 1935, sub la okcidenta korto, sed poste la elfosado estis haltigita pro timo al damaĝo kontraŭ la stabileco de la aktuala konstruaĵo.

Tria preĝejo (aktuala konstruaĵo)[redakti | redakti fonton]

En la 23-a de februaro 532, la imperiestro Justiniano la 1-a decidis konstrui trian bazilikon komplete diferencan, pli granda kaj pli majesta ol iliaj antaŭaĵoj. Justiniano elektis la fizikiston Isidoro de Mileto kaj la matematikiston Antemio de Tralles kiel arkitektoj, kvankam Antemio mortis dum la unua jaro de la entrepreno.

La konstruado de Sankta Sofia, dum la regado de la impiestro Justiniano, miniaturo 38a de la Kroniko de Konstanteno Manases, de la 14-a jarcento.

La bizanca historiisto Prokopio el Cezareo priskribis la konstruadon de la templo en sia verko Pri konstruaĵoj —en latina: De aedificiis; en greka: Peri ktismatōn—. Oni uzis pli ol dek mil personoj por la konstruado, kaj la imperiestro alportigis materialon devenan el la tuta imperio, kiel la helenismaj kolonoj de la Templo de Artemiso en Efezo, grandaj ŝtonoj de la ŝtonminejoj de porfiro de Egipto, verda marmoro de Tesalio, nigra marmoro de la regiono de Bosporo kaj flavaj ŝtonoj de Sirio. Tiu nova preĝejo estis konsiderata de la tiutempuloj kiel granda verko de arkitekturo. La imperiestro, kun la patriarko Eŭtikio, inaŭguris solene la novan bazilikon en la 27-a de decembro 537. La mozaikoj de la interno de la preĝejo estis finkompletigitaj dum la regado de la imperiestro Justino la 2-a (565-578). Sankta Sofia estis la sidejo de la Patriarko de Konstantinopolo kaj la ĉefa scenejo de la bizancaj imperiaj ceremonioj, kiel kronigoj. La baziliko ankaŭ havigis azilon al krimuloj kaj fuĝintoj.

Mozaiko de la Pordego de la Imperiestro.
Enirejo al la ĉefa halo tra la pordego nomita Pordego de la Imperiestro, ĉar ĝi estis uzita nur fare de la imperiestro, kiu estas unu de la naŭ pordegoj kiuj havigas vojon el la interna nartekso al la ĉefa navo (ĉefa halo) (marto 2013).
Skribaĵo de la tomboŝtono en Sankta Sofia de la Dogo de Venecio Enrico Dandolo, dum la invafo fare de italoj.

La tertremoj de aŭgusto 553 kaj de la 14-a de decembro 557 okazigis fendojn en la ĉefa kupolo kaj en la orienta duonkupolo. La ĉefa kupolo falis komplete dum posta tertremo en la 7-a de majo 558,[15] kiu same detruis la ambonon, la altaron kaj la ciborion. La akcidento okazis ĉefe pro la troa pezoŝarĝo de la kupolo kaj al la enorma premo horizontala kiu venis al la subteniloj, ĉar la desegno estis tro ebena. Tio okazigis la disformigo de la pilieroj kiuj subtenis la kupolon. La imperiestro ordonis tujan restaŭradon, kio estis komisiita al Isidoro la Juna, nevo de Isidoro de Mileto, kiu uzis materialojn pli malpezajn kaj plialtigis la kupolon,[16] kaj tiel la konstruaĵo venis al sia aktuala interna alto de 55,6 metroj.[17] Aliflanke, Isidoro ŝanĝis ankaŭ la tipon de volbo, starigante nervurhavan kupolon kun pendentivoj, kies diametro sstis inter 32,7 kaj 33,5 metroj.[16] Tiu rekonstruado, kiu havigis al la preĝejo ties aktualan formon karakteran de la 6-a jarcento, estis finkompletigita en la jaro 562. La bizanca poeto Paŭlo Silentemra komponis eposan poemon, konatan kiel Ekfrasis, por la dediĉigo de la baziliko prezidita de la patriarko Eŭtikio en la 23-a de decembro 562.

En 726, la imperiestro Leono la 3a publikigis serion de ediktoj kontraŭ la adorado de bildoj kaj ordonis al la armeo detrui ĉiujn ikonojn —kio malfermis la periodon de la bizanca ikonoklazio (730-787)—. En tiu epoko, ĉiuj religiaj bildoj kaj statuoj estis retiritaj for de la preĝejo Hagia Sofia. Post mallonga senkonflikta epoko dum la regado de la imperiestrino Irene (797-802), la ikonoklastoj reaperis. La imperiestro Teofilo (829-842), forte influita de la islama arto, malpermesis la religiajn bildojn kaj instalis dufolian pordegon el bronzo kun sia monogramo en la suda enirejo de la preĝejo.

La baziliko denove suferis damaĝojn: unu pro granda incendio en 859, kaj denove pro tertremo en la 8-a de januaro 869, kiu faligis duonkupolon. La imperiestro Bazilo la 1-a ordonis la riparojn. Post unu jarcento, nome en la 25-a de oktobro 989, nova granda tertremo ruinigis la kupolon, kaj estis la imperiestro Bazilo la 2-a kiu komisiis la riparadon al la armena arkitekto Tiridato, kreinto de la grandaj preĝejoj de Ani kaj Arkino.[18] Ties ĉefaj riparoj tuŝis la okcidentan arkon kaj parton de la kupolo. La grando de la damaĝoj postulis ses jarojn de riparado kaj rekonstruado, ĝis la preĝejo estis remalfermita en la 13-a de majo 994.

En sia libro De caerimoniis aulae Byzantinae, la imperiestro Konstantino la 7-a (913 ĝis 919) verkis detalan rakonton de la ceremonioj kiuj estis okazigitaj fare de la imperiestro kaj de la patriarko en la preĝejo Hagia Sofia.

Tiu estas mozaiko konsiderata unu de la plej belaj de la bizanca arto; temas pri reprezento de Kristo Pantokratoro (Χριστός Παντοκράτωρ) kaj apartenas al la mozaiko de la "Deesis". Ĉirkaŭ 1280.

Post la konkero de Konstantinopolo dum la Kvara krucmilito la preĝejo estis rabita kaj profanita de la kristanaj latinoj. La afero estis priskribita de la bizanca historiisto Nicetas Ĥoniates. Multaj relikvoj de la preĝejo —kiel supozitaj ŝtono de la tombo de Jesuo, resto de la lakto de la Virgulino Maria, de la morto-tuko de Jesuo kaj ostoj de diversaj sanktuloj— estis senditaj al la preĝejoj de okcidento, kaj aktuale estas en diversaj religiaj muzeoj. Dum la latina okupacio de Konstantinopolo (1204-1261) la preĝejo estis konvertita en katolika katedralo. En tiu estis kronita imperiestro Baldueno la 1-a de Konstantinopolo, en ceremonio kiu sekvis detale la bizancajn praktikojn, nome en la 16-a de majo 1204.

Moskeo en islama epoko[redakti | redakti fonton]

La sonorilo de Hagia Sofia ekspoziciita en la Muzeo de Esliha (armiloj). (Fratoj Abdullah, 1880-1893).

En 1453 la sultano Mehmed sieĝis Konstantinopolon, grandparte pro deziro konverti la urbon al Islamo.[19] La sultano promesis al siaj soldatoj tri tagojn de militrabado senlima antaŭ reklami la enhavon de la urbo por si mem.[20][21] Ankaŭ la preĝejo Hagia Sofia suferis rabadon, fakte estis la fokuso de la invadantoj, kiuj pensis, ke ĝi enhavas la plej gravajn trezorojn de la urbo.[22]

Tuj post la defendoj de la urbo estis detruitaj, la rabistoj direktis sin al la preĝejo kaj faligis ties pordegojn.[23] Dum la sieĝo, en la preĝejo estis celebrata kaj la sankta liturgio kaj la liturgio de la horoj, kaj la templo iĝis rifuĝejo por multaj civitanoj malkapablaj kontribui al la urbodefendo.[24][25] Kaptitaj en la preĝejo, kaj kredantoj kaj rifuĝantoj iĝis parto de la militakiro dispartigita inter la invadantoj. La konstruaĵo mem estis profanita kaj rabita, kaj la kaptitoj estis sklavigitaj aŭ murditaj;[22] la maljunuloj kaj malsanuloj estis murditaj, kaj la cetero katenitaj.[23] La pastroj plue celebris la kristanajn ritojn ĝis ili mem estis arrestitaj de la invadantoj.[23] Kiam la sultano eniris en la preĝejo kun siaj korteganoj, li insistis ke Hagia Sofia devis esti transformita en moskeo, post kio unu de la ulemoj supreniris al la predikejo kaj ekdeklamis la ŝahadon, nome kredodeklaro.[26][27]

"Ajasofja Camii" (Moskeo de Ajasofja) en otomana epoko.

Tuj post la konkero de Konstantinopolo en 1453, Mehmet la 2-a konvertis Hagia Sofia en la moskeo Ajasofja.[28][29][27] Laŭ tio priskribita de kelkaj okcidentdevenaj vizitantoj (kiel la nobelulo kordova Pero Tafur[30] kaj la florenca Kristoforo Buondelmonti),[31] la preĝejo estis en ruina stato, kun kelkaj pordegoj forigitaj; la sultano Mehmedo la 2-a ordonis la purigon de la preĝejo kaj ties konverton. Li ĉeestis en la unua preĝado de la vendredo en la moskeo la 1an de junio 1453.[29] Hagia Sofia estis konvertita en la unua imperia moskeo de Istanbulo.[32] Kiel dotaĵo (Ŭakfo) oni atribuis al la moskeo la majoritaton de la ĉirkaŭaj domoj kaj la zono de la estonta Palaco Topkapi.[27] Krome, per la imperiaj leteroj de 1520/926H kaj 1547/954H oni aldonis al tio antaŭe menciita vendejojn kaj partojn de la Granda Bazaro kaj de aliaj bazaroj.[27]

Antaŭ 1481 oni starigis malgrandan minareton en la sudokcidenta angulo de la konstruaĵo, sur la turu kun ŝtuparo.[27] Poste, la venonta sultano, Bajezido la 2-a (1481-1512), konstruigis alian minareton en la nordorienta angulo.[27] Unu el ili detruiĝis pro la tertremo de 1509,[27] kaj meze de la 16-a jarcento estis anstataŭgita per du minaretoj diametre malaj konstruitaj sur la anguloj orienta kaj okcidenta.[27]

En la 16-a jarcento la sultano Sulejmano la 1-a (1520-1566) kunportis du kolosajn kandelabrojn el la konkero de Hungario, kiuj estis metitaj ambaŭflanke de la mihrabo.

Dum la regado de Selimo la 2-a (1566-1577), la konstruaĵo ekmontris signojn de elĉerpiĝo kaj ĝi estis tre plifortigita pen la aldono de eksteraj abutmento, fare de la granda arkitekto otomana Mimar Sinan, konsiderata unu de la unuaj inĝenieroj kiuj inkludis kontraŭsismajn plifortigilojn.[33] Krom plifortigi la historian bizancan strukturon, Sinan konstruis la du grandajn kromajn minaretojn sur la okcidenta pinto de la konstruaĵo, la origina ĉefa sidloko de la sultano, kaj la "Turbe" (maŭzoleo) de Selim la 2-a en la sudoriento de la konstruaĵo en 1576-7/984 H.[27] Krome, lunarko el oro estis muntita sur la supera parto de la kupolo,[27] dum oni kreis ripozejon de 35 arŝinoj (ĉirkaŭ 24 metroj) de larĝo, ĉirkaŭ la tuta konstruaĵo, por kio oni detruis ĉiujn domojn konstruitajn en la areo.[27] Poste lia Turbe enhavis ankaŭ 43 tombojn de la otomanaj princoj.[27] En 1594/1004H, Mimar (arkitekto de la kortego) Davud Aĝa konstruis la Turbe de Murad la 3-a (1574-1595), en kiu la sultano kaj lia favoritino, Safiĝe Sultano, estis entombigitaj poste.[27] La oklatera maŭzoleo de lia filo Mehmed la 3-a (1595-1603) kaj lia favoritino estis konstruita apude en 1608/1017 H fare de la reĝa arkitekto Dalgiç Mehmet Aĝa.[34] Lia filo Mustafa la 1-a (1617-1618; 1622-1623) konvertis la baptejon en sia Turbe.[34]

Fontano (Şadırvan) por ritaro de purigo.

Pli ĵuse oni aldonis novajn elementojn, kiel la minbaro (speco de predikejo) dekorita per marmoroj, kaj logio por la muezino. La sultano Murad la 3-a (1574-1595) metis ambaŭflanke de la navo du helenismajn urnojn el alabastro, alportitaj el Pergamo. La sultano Mahmud la 1-a ordonis la restaŭradon de la konstruaĵo en 1739 kaj aldonis madrason (nome korana lernejo, aktuale biblioteko de la muzeo), kuirejon por havigi supon al malriĉuloj, bibliotekon kaj, en 1740, fontano de ritaraj ablucioj (Şadirvan), transformante tiel la konstruaĵon en külliye, tio estas, ampleksa socia komplekso. En tiu epoko oni konstruis novan koridoron por la sultano kaj novan mihrab-on.

Interno de Hagia Sofia (1852).

La plej bone konata de la restaŭroj de Hagia Sofia estis tiuj kiun oni faris inter 1847 kaj 1849 komisiita de la sultano Abdulmeĝid, farita de pli ol 800 laboristoj estritaj de du arkitektoj ital-svisaj, nome la fratoj Gaspare kaj Giuseppe Fossati. La laboroj konsistis en la plifirmigo de la kupolo kaj de la volboj, la rekuperado de la kolonoj kaj la reviziado de la interna kaj ekstera dekorado. Oni purigis la mozaikojn de la koridoro. La malnovaj lampoj estis anstataŭitaj de aliaj novaj, pli taŭge alireblaj. La fratoj Fossati aldonis minbaron kaj oni apudigis al la kvar centraj pilieroj panelojn de 7,5 metroj de diametro, kun la nomoj de Alaho, de la profeto de Islamo Mahomedo kaj de la kvar unuaj kalifoj Abu Bakr, Umar, Utman kaj Ali, same kiel la du nepojn de Mahometo: Hasan kaj Ĥusejn, fare de la kaligrafiisto Kazasker Mustafa Izzet Efendi (1801-1877)[35]. En 1850, la fratoj Fossati konstruis novan koridoron por la sultano en novbizanca stilo, unuigita al la reĝa paviliono malantaŭ la moskeo. Ekster la konstruaĵo oni konstruis novan konstruaĵon por la gardisto de la tempo kaj novan madrason. Oni modifis la minaretojn por egaligi siajn altojn. Post la fino de la restaŭrado, oni remalfermis la moskeon per solenaj ceremonioj en la 13a de julio 1849.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

En 1931, dum la regotempo de Mustafa Kemal Atatürk, la moskeo estis fermita al la publiko, kaj estis remalfermita denove en 1935, sed tiam kiel muzeo. Kvankam ekde tiam kaj ĝis 2020 la uzado de la komplekso kiel kultejo (ĉu moskeo aŭ preĝejo) estis strikte mapermesita,[36] en 2006 la turka registaro permesis la atribuon de malgranda ejo en la komplekso de la templo por estis uzata kiel preĝejo kaj por islamanoj kaj por kristanoj. Ekde 2013, la muezino kantas la alvokon al la preĝado dufoje tage vespere el la minaretoj de Hagia Sofia.[37]

Sankta Sofia el la Turo Galata.

Ekde ties konverto en muzeo, estis petoj por rekonverti Hagia Sofia kaj en kristana preĝejo kaj en islama moskeo. En 2007, la grek-usona politikisto Chris Spirou kreis internacian organizon nome Free Agia Sophia Council kiu defendas la intencon restaŭrai la konstruaĵon al sia origina funkcio kiel kristana preĝejo.[38] Aliflanke, la 13an de majo 2017, granda grupo de personoj organizita per la Asocio de Junuloj de Anatolio (AGD) kunvenis antaŭ Hagia Sofia kaj preĝis la matenan preĝon kun alvoko al la rekonverto de la muzeo en moskeo.[39] La 21a de junio 2017, la Prezidenteco de Religiaj Aferoj (Dijanet) organizis specialan programon, kiu inkludis la deklamadon de la Korano kaj preĝojn en Hagia Sofia, por rememorigi la Lajlat al-Kadr; la televida programo estis transmitita rekte fare de la ŝtata kanalo TRT.[40]

La 1an de julio 2016, la islamaj preĝoj okazis denove en Hagia Sofia por la unua fojo en 85 jaroj.[41]

La 31an de marto 2018, la turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan deklamis la unuan verson de la Korano en Hagia Sofia, dediĉanta la preĝon al la animoj de ĉiuj tiuj kiuj lasis al ni tiun verkon kiel heredon, speciale al la konkerinto de Istanbulo, plifortigante la politikan movadon por fari de Hagia Sofia moskeon denove, kio nuligus la decidon de Atatürk dediĉi ĝin al nereligia muzeo.[42]

Erdoğan kun la usona prezidento Donald Trump en junio 2019.

En marto 2019, Erdoğan anoncis, ke li ŝanĝos la statuson de Hagia Sofia de muzeo al moskeo,[43] kaj aldonis, ke estis "granda eraro" konverti ĝin en muzeo.[44]

En la 29a de majo 2020, la registaro de Turkio celebris la 567an jariĝon de la otomana konkero de Istanbulo per islama preĝejo en Hagia Sofia. Dum la okazaĵo oni legis fragmentojn de la Korano. Grekio kondamnis tiun preĝadon, dum Turkio reage akuzis Grekion je faro de neutilaj kaj senefikaj deklaroj. En junio, la estro de la Servo de Religiaj Aferoj de Turkio (nome Dijanet) diris, ke ni estus tre kontentaj malfermi Hagian Sofian por la adorado" kaj se tio okazas "ni havigos niajn religiajn servojn kiel ni faras en ĉiuj niaj moskeoj.[45]

Rekonverto en moskeo (2020)[redakti | redakti fonton]

Bizanca mozaiko kiu reprezentas la Virgulinon Marian kun la infano Jesuo de la 9a jarcento kiu estas en la absido de la templo. Ekde ties rekonverto en moskeo en julio 2020, tiu mozaiko estas kaŝita per kurtenoj dum la islama preĝado, kaj malkaŝita dum la vizitoj de la turistoj.

En la 10a de julio 2020, la Ŝtata Konsilantaro aprobis la decidon de la Ministraro transformi la preĝejon Hagia Sofia denove en moskeo.[46] Kaj spite la laikajn kaj tutmondajn kritikojn, Erdogan subskribis dekreton kiu nuligas la staton de muzeo de Hagia Sofia por ties konverto en moskeo. La alvoko al la preĝo estis transmitita ekde la minaretoj iom post la anonco de la ŝanĝo kaj retransmitita de la ĉefaj retoj de turkaj novaĵoj. La kanaloj de sociaj retoj de la Muzeo Hagia Sofia estis retiritaj samtage, kaj Erdoğan anoncis en gazetkonferenco ke la preĝoj okazos tie el la 24a de julio.[47] prezidenta proparolanto diris, ke ĝi iĝos funkcianta moskeo, malferma al ajno simila al la Baziliko de la Sankta Koro kaj la Katedralo Nia Sinjorino de Parizo. La proparolanto diris ankaŭ ke la ŝanĝo ne tuŝos la staton de Hagia Sofia kiel loko de Tutmonda Heredo de Unesko, kaj ke la kristanaj ikonoj ene de tiu plurestos protektitaj.[48]

Grekio denuncis la konverton kaj konsideris ĝin malobeon de la titolo de Tutmonda Heredo de la Unesko.[49] La Patriarko Cirilo la 1-a, estro de la Rusa Ortodoksa Eklezio denuncis la konverton de la konstruaĵo en moskeo kiel "minaco por la tuta kristana civilizacio".[50] Morgan Ortagus, proparolanto de la Departemento de Ŝtato de Usono, asertis, ke "ni estas seniluziigitaj per la decido de la turka registaro ŝanĝi la staton de Hagia Sofia".[51]

En la 10a de julio 2020, la Ŝtato Konsilantaro de Turkio aprobis decidon kiu dekretas, ke Hagia Sofia estu uzata nur kiel moskeo kaj ne "por ajna alia celo".[52]

La Unesko anoncis, ke "li bedaŭras profunde" la konverton, "realigita sen antaŭa debato", kaj petis al Turkio, ke "ĝi malfermu tujan dialogon", deklarante, ke la manko de negocado estas "bedaŭrinda".[53] Orhan Pamuk, fama turka romanisto, denuncis publike la registaran decidon.[54]

Siaflanke la Papo Francisko asertis esti "tre dolorigita" pro la rekonverto de Hagia Sofia en moskeo.[55]

Turkaj fontoj diris, ke la kristanaj ikonoj kaj mozaikoj de la konstruaĵo estos konservitaj, sed ili estos kaŝitaj per teknologio de lumo, kurtenoj kaj tapiŝoj dum la islamaj preĝoj.[56]

Ibrahim Kalin, proparolanto de la registaro de Erdogan asertis, ke la mozaikoj de la Virgulino Maria kun la infano Jesuo kaj de la Ĉefanĝelo Gabrielo kiuj troviĝas en la absido de la templo kaj kiuj hazarde estas orientitaj al la Mekko, estos kaŝitaj dum la islamaj preĝoj. Li asertis ankaŭ, ke la aliaj mozaikoj de Jesuo kaj aliaj bibliaj figuroj elstaraj ne estos kaŝitaj ĉar ili ne estas en direkto al Mekko. Post la preĝado, la komplekso estos remalfermita al la publiko kaj la mozaikoj estos malkaŝitaj.

Finfine, la 24an de julio 2020, la templo estis malfermita al la publiko kiel moskeo per preĝoceremonio de la vendredo en ĉeesto de la prezidanto Recep Tayyip Erdogan kaj aliaj islamaj estroj de najbaraj landoj.[57] Granda tapiŝo turkisblua elektita de Erdogan mem estis metita sur la planko de la templo kaj la kristanaj mozaikoj estis kaŝitaj per kurtenoj dum la preĝado.[58]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Interna vido de la kupolo.

Ĝiaj arkitektoj, nome Antemio de Tralles kaj Isidoro de Mileto, kovris la konstruaĵon, de plano preskaŭ kvadrata, kun centra kupolo sur pendentivoj. Tiu ripozas sur kvar arkoj, subtenitaj siavice per kvar pilieroj. Du duonkupoloj utilas kiel kontraŭfortoj de la centra kupolo kaj ankaŭ la malfermaj muroj estas sekurigitaj per kontraŭfortoj. Ĝi posedas belajn bizancajn mozaikojn. La definitiva konstruado okazis sur la primitiva baziliko de Konstanteno inter la 532 kaj la 537, dum la regado de Justiniano, en la periodo konata kiel "Unua Orepoko". Ĝiaj arkitektoj faris senprecedencajn planojn, el konataj elementoj (bazilika plano kaj rotondo), sed kiuj kuniĝas en nova strukturo.

Laŭ vortoj de Agatias, la desegnistoj (Artemio de Tralles estis matematikisto, Isidoro de Mileto arkitekto) klopodis «apliki la geometrion al la solida materio». Justiniano, laŭ lia oficiala kronikisto Prokopio el Cezareo, vidinta Hagian Sofian finkompletigita ekkriis: «Salomono, mi venkis vin».

Ĝia arkitekturo estas esence spaca, kvankam la ekstera efiko estis forte modifita de la otomanoj, kiuj pliriĉigis ĝin per minaretoj, ŝtreboj kaj grandaj kontraŭforto. La ideo de la konstruaĵo estis ke la granda kupolo konstruota estus subtenita pere de kvar plifortigitaj arkoj, de kontraŭforto kaj duonkupoloj kiuj devojigu la premojn. Oni intencis eviti la uzadon de la cemento, uzita por ekzemplo en la Panteono de Romo por ankaŭ granda kupolo. La timpanoj de la kvin ĉefaj arkoj montras la portadon de la korpo de Sankta Marko al la baziliko.

La plano estas ortangulo de 77 x 71 metroj. La kupolo kun formo de duon-oranĝo, de 56,6 metroj de alto kaj 31,87 de diametro, estas apogita sen tamburo sur kvar pendentivoj kaj estas plifortigita per kvar dek nervuroj inter kiuj oni lasis kvar dek fenestrotruojn, kio havigas la senton, laŭ Prokopio, ke la konstruaĵo estas «pendita el la ĉielo per ora ĉeno». La kupolo okazigis centrigon tute for el tiuj de la tiamaj bazilikoj, kaj pere de la pendentivoj kaj de la transigo de la premo al la flankaj navoj, same kiel per rafinita uzado de la lumo, «ĝi ne ŝajnas ripozi sur solida bazo». Poste estis konstruita tute antaŭe la Blua Moskeo.

Hagia Sofia en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Istanbulon kun ĉefa intereso al Hagia Sofia:

Citaĵo
 
Al Istambulo venas la vojaĝantoj alaŭde,
miksejo de popoloj kaj verkoj bunte surprizaj,
el kiuj, luksorname, elstaras Sankta Sofia.[59] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Müller-Wiener (1977), p. 112.
  2. Magdalino, Paul, et al. "Istanbul: Buildings, Hagia Sophia" in Grove Art Online. Oxford Art Online. http://www.oxfordartonline.com. alirita la 28-an de Februaro 2010.
  3. Fazio, Michael. (2009) Buildings Across Time, 3‑a eldono, McGraw-Hill Higher Education. ISBN 978-0-07-305304-2.
  4. Simons, Marlise, "Center of Ottoman Power", New York Times, 22a de Aŭgusto 1993. Kontrolita 4a de Junio 2009.
  5. Kleiner, Fred S.. (2008) Gardner's Art Through the Ages: Volume I, Chapters 1–18, 12‑a eldono, Mason, OH: Wadsworth. ISBN 0-495-46740-5.
  6. 6,0 6,1 Janin (1953), p. 471.
  7. McKenzie, Steven L.. (1998) The Hebrew Bible Today: An Introduction to Critical Issues, M. Patrick Graham, Louisville, KY: Westminster John Knox Press. ISBN 0-664-25652-X.
  8. Binns, John. (2002) An Introduction to the Christian Orthodox Churches. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-66738-0.
  9. [1]." LiveScience.
  10. "Hagia Sophia." ArchNet.
  11. "Top 10: Turkey’s most visited museums", Hürriyet Daily News, 10a de Novembro 2014.
  12. [2]
  13. Foni, Alessandro E.; Papagiannakis, George; Magnenat-Talmann, Nadia. [https://web.archive.org/web/20090325061320/http://www.virtualworldheritage.org/papers/3181_976-Virtual_Hagia_Sophia.pdf «Virtual Hagia Sophia: Restitution, Visualization and Virtual Life Simulation» (en angla). Virtual World Heritage. Arkivita el la originalo la 25an de marto 2009. Konsultita la 29a de junio 2011.
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 Janin (1953), p. 472.
  15. Janin (1953), p. 41.
  16. 16,0 16,1 Müller-Wiener (1977), p. 86.
  17. «Haghia Sophia» (en angla). Emporis. Konsultita la 30an de junio 2011.
  18. Maranci, Christina (septembro 203). «The Architect Trdat: Building Practices and Cross-Cultural Exchange in Byzantium and Armenia». Journal of the Society of Architectural Historians (en angla) (Society of Architectural Historians) 62 (3): 294-305. Konsultita la 30an de junio 2011.
  19. Ali, Daniel kaj Spencer, Robert. Inside Islam. West Chester: Ascension Press, 2003, pp. 108–110, 112–118.
  20. Runciman, Steven (1965). The Fall of Constantinople, 1453. Cambridge: Cambridge University Press. p. 145. ISBN 0-5213-9832-0.
  21. Nicol, Donald M. The End of the Byzantine Empire. London: Edward Arnold Publishers, 1979, p. 88.
  22. 22,0 22,1 Nicol. The End of the Byzantine Empire, p. 90.
  23. 23,0 23,1 23,2 Runciman. The Fall of Constantinople, p. 147.
  24. Runciman. The Fall of Constantinople, pp. 133-134.
  25. Nicol, Donald M. The Last Centuries of Byzantium 1261–1453. Cambridge: Cambridge University Press, 1972, p. 389.
  26. Runciman. The Fall of Constantinople, p. 149.
  27. 27,00 27,01 27,02 27,03 27,04 27,05 27,06 27,07 27,08 27,09 27,10 27,11 27,12 Müller-Wiener (1977), p. 91.
  28. Janin (1953), p. 475.
  29. 29,0 29,1 Mamboury (1953), p. 288.
  30. Tafur, Pero (1926). Travels and Adventures, 1435–1439. Trans. M. Letts. London: G. Routledge. pp. 138-148.
  31. G. Gerola, “Le vedute di Costantinopoli di Cristoforo Buondemonti,” SBN 3 (1931): 247-79.
  32. Necipoĝlu (2005), pg. 13
  33. Mungan, I. (2004). Hagia Sophia and Mimar Sinan. Mungan & Wittek (eld); Taylor & Francis Group, London. pp. 383-384. ISBN 90 5809 642 4.
  34. 34,0 34,1 Müller-Wiener (1977), p. 93.
  35. Neil Wilson (1995). Berlitz Pub, eld. Discover Turkey (en angla). p. 90.
  36. «Ýstanbul Tanýtýmý – Ayasofya Müzesi». Istanbul.gov.tr. Arkivita el la originalo en la 24a de januaro 2012. Konsultita la 4an de decembro 2011.
  37. Ayasofya'da ezan okunuyor, duydunuz mu?. Timeturk. Alirita 16a de julio 2013.
  38. Group unveils initiative on Hagia Sophia. HomeboyMediaNews.
  39. "Muslim group prays in front of Hagia Sophia to demand re-conversion into mosque", hurriyet.
  40. "Turkey rejects Greek criticism of Hagia Sophia prayers", hurriyet.
  41. "First call to prayer inside Istanbul's Hagia Sophia in 85 years", hurriyet.
  42. Turkish President Erdoğan recites Islamic prayer at the Hagia Sophia
  43. "Hagia Sophia's status to be changed to mosque: Erdoğan", hurriyet.
  44. "Hagia Sophia: Controversy as Erdogan says museum and former cathedral will become a mosque", euronews.
  45. Turkey refutes Greece on Quran session in Hagia Sophia
  46. Iglesia, mezquita, museo y mezquita otra vez: Turquía decreta reconvertir Santa Sofía
  47. Hagia Sophia: Turkey turns iconic Istanbul museum into mosque
  48. Erdogan Signs Decree Allowing Hagia Sophia to Be Used as a Mosque Again
  49. Basílica de Santa Sofía aviva tensiones entre Turquía y Grecia
  50. World reacts to Turkey reconverting Hagia Sophia into a mosque
  51. World reacts to Turkey reconverting Hagia Sophia into a mosque
  52. Making the Hagia Sophia a mosque is a political slap in the face for the West
  53. UNESCO statement on Hagia Sophia, Istanbul
  54. Hagia Sophia: Turkey turns iconic Istanbul museum into mosque
  55. El papa Francisco, “muy dolido” por la conversión en mezquita de Santa Sofía
  56. Christian icons in the Hagia Sophia will be covered using optical technology: Hurriyet
  57. Santa Sofía extiende la alfombra al primer rezo musulmán de Erdogan
  58. Erdogan y miles de fieles asisten al primer rezo musulmán en Santa Sofía tras su reapertura como mezquita
  59. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Santa Sofía en la hispana Vikipedio.