10-a de oktobro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 10-a de oktobro estas la 283-a tago de la jaro (la 284-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 82 tagoj restas.
Je la 10-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 680: Batalo de Karbalo inter soldataro de kalifo de umajadoj kaj taĉmento de la tria imamo de ŝijaistoj Ĥusejn ibn Ali, kiu malvenkis kaj pereis
- 1410: Batalo de Koronovo - venko de pola armeo kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj rezultigis pactraktaton en Toruń en 1411
- 1427: Pollando: Przasnysz akiris urborajton
- 1780: Imperiestro Jozefo la 2-a metis angulŝtonon de la fortikaĵo kaj la urbo Terezín
- 1574: En Krakovo komenciĝis kelktaga tumulto kaŭzita de katolikoj kontraŭ protestantoj
- 1604: Keplero observas supernovaon eksplodantan en la konstelacio Serpentisto
- 1631: Tridekjara milito: armeo de elektoprinclando Saksio okupis Pragon
- 1728: Granda incendio de Kopenhago - 28% de konstruaĵoj bruliĝis, 20% de loĝantoj perdis tegmenton super la kapo
- 1733: Francio deklaris militon al Aŭstrio – komenco de la milito pri la pola sukcedo
- 1776: Pola-hungara-slovaka aventuristo Moric Benjovski iĝis reĝo de Madagaskaro
- 1793: Nacia Konvencio starigis teroron de la franca revolucio: jakobena konstitucio ne estas aplikata, Komitato por publika savado ricevis nelimigitajn rajtojn
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: malvenko de ribelantoj en la batalo de Maciejowice (distrikto Garwoliński)
- 1846: William Lassell malkovris Tritonon, la plej grandan el la lunoj de Neptuno
- 1848: Revolucio de 1848 en la Aŭstria Imperio: Nacia Gvardio de Brno sendis grandan armitan unuon al Vieno por helpi la kontraŭhabsburgan ribelon, Olomouc same faris
- 1859: Porvira kvazaŭframasona Schlaraffia fondiĝis en Prago kiel tutmonda germanlingva asocio por kultivado de amikeco, arto kaj humuro
- 1863: Maksimiliano iĝis imperiestro de Meksiko
- 1868: En Kubo eksplodis kontraŭhispana ribelo
- 1882: Banko de Japanio fondiĝis
- 1904: Germana astronomo Paul Götz malkovris asteroidon Herodio
- 1911: Alvoko de Tongmenghui kaŭzis ribelon, kiu alkondukis al proklamo de respubliko en Ĉinio
- 1913: Usona prezidento Woodrow Wilson decidis eksplodi akvobaraĵon Gamboa - fino de konstruado de la Panama Kanalo
- Unua Mondmilito
- 1914: Unua rusa sieĝo de la aŭstro-hungara Fortreso Przemyśl malsukcesis
- 1917: Brazilo deklaris militon al Germanio post kiam germanoj torpedis brazilajn ŝipojn
- 1918: En golfo de Irlanda maro, dufoje torpedita de germana submarŝipo UB-123 brita pasaĝera ŝipo RMS Leinster sinkis - 501 el 771 personoj pereis; venko de aliancana armeo super la germana en tritaga batalo de Cambrai
- 1919: En Ĉinio fondiĝis Kuomintango
- 1919: Aŭstrio: en Vieno okazis premiero de la opero La senombra virino de Richard Strauss
- 1920: Germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth malkovris asteroidon Kordulo
- 1920: En referendumo en Karintio, 59,0 procentoj el "Zono A", ĉefe loĝata de karintaj slovenoj, voĉdonis resti ĉe Aŭstrio
- 1921: Reĝlando de Kurdistano kreiĝis
- 1922: Dua Pola Respubliko: en Katowice unuafoje kunvenis Silezia Sejmo
- 1922: Parlamento de Litovio Seimas unuafoje elektita
- 1930: En Vilno aperis belorusa gazeto "Nacia Sonorilo" — post ties fermo, en 1931 ĝi aperis kiel "Belorusa Sonorilo"
- 1935: Grekio estis proklamita monarkio
- 1938: Dum Munkena interkonsento oni decidis transdoni Sudetion al Germanio - Ĉeĥoslovakio retiriĝas de sia landlima teritorio
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: germanaj soldatoj bruligis en Radomyśl Wielki sinagogon kun kelkdeko de judoj; unua el amasaj ekzekutoj de poloj kaj judoj fare de germanoj en la Valo de Morto en Bydgoszcz; Pola Rezistomovado: en Varsovio aperis unua subtera revuo "Polska żyje" (Pollando vivas); en Siemianowice fondiĝis konspira organizaĵo Orzeł Polski (Pola Aglo); unua politika kunsido de la gvidantaro de Servo al Venko de Pollando; en Moskvo estis subskribita sovetia-litova pakto pri reciproka helpo — Sovetunio ricevis rajton pri 8 aerodromoj kaj 3 garnizonoj, kaj Litovio transprenis polan Vilnon kun parto de ties vojevodio
- 1940: Gestapo arestis sur polaj teritorioj enkorpigitaj al Tria Regno kelkcent membrojn de la Pola Rezistomovado; en Varsovio aperis konspira "Orlęta. Pismo dla młodzieży" (Aglidoj. Revuo por junularo) - eldonata ĝis januaro 1941; en Krakovo kreiĝis revolucia organo de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, gvidata de Stepan Bandera; sovetaj regopovoj forveturigis el militprizono Grjazovec al Moskvo 7 polajn oficirojn, kiujn ili lokis en malliberejoj; Fulgencio Batista iĝis prezidento de Kubo
- 1941: Germana polico deportis al koncentrejo Treblinka 73 polajn terkultivistojn pro nesufiĉa livero de kontingento; Militkrimo: en distrikto Kaliski germanoj pafmortigis 125 judojn el Kalisz; germana 41-a Motorigita Korpuso de 4-a Kirasita Grupo atakis Kalinin; Mediteraneo: atakoj de germanaj submarŝipoj al mara vojo inter Aleksandrio kaj Tobruk komencitaj
- 1942: Taĉmento de Popola Gvardio frakasis malliberejon en Kraśnik liberigante kelkdekon da malliberuloj; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Siedlce haltigis en la distrikto trajnon forprenante 60 kvintalojn da greno; germana submarŝipo U 172 sinkigis apud Kabo de Bona Espero britan ŝipon - pereis 28-membra skipo, 2 artileriistoj kaj 18 pasaĝeroj, pola ŝipo SS Narwik savis ĉirkaŭ 1000 germanajn ŝiprompiĝintojn; Orienta Fronto: rumana 3-a Armeo transprenis segmenton de fronto apud Don inter germana 6-a Armeo kaj itala 8-a Armeo
- 1943: Dispono de guberniestro Hans Frank pri eksterordinaraj prokuroj por polico kun komenco de amasaj venĝaj ekzekutoj
- 1944: Porajmos: en koncentrejo Aŭŝvico en gasĉambroj pereis ĉirkaŭ 800 sisteme murdataj ciganaj infanoj, alveturigitaj de koncentrejo en Buchenwald; en Suchedniów aperis unua konspira skolta revuo "Hejnał"; Josif Stalin kaj Winston Churchill kontraktis en Kremlo konfidencan pakton pri disdivido de venontaj influzonoj; dekstra alo de la 3-a Belorusa Fronto liberigis Tauragė kaj Šakiai; la Ruĝa Armeo kun Jugoslavaj Partizanoj en Serbio liberigis Knjaževac kaj bulgara 1-a Kirasita Bataliono - Vlasotince
- 1947: Memuaro de Stanisław Mikołajczyk al Josif Stalin kaj ambasadoroj de Granda trio pri situacio en Pollando
- 1947: Pollando: en Gdańsk oni ekzekutis 10 kondamnitojn al mortpuno en la dua proceso de skipo de la koncentrejo Stutthof
- 1948: Carlos Prío Socarrás iĝis prezidento de Kubo
- 1954: Naciliberiga Fronto establiĝis en Alĝerio
- 1956: Krakovo: malkovro de la lunoj de Kordylewski
- 1956: En Sovetunio oni komencis produkti personan aŭtomobilon Volga
- 1956: Unua Internacia Festivalo de Nuntempa Muziko Varsovia Aŭtuno komenciĝis - unua tiuranga festivalo okazinta en Orienta Bloko
- 1957: Anglio: incendio de nuklea reakciujo en Windscale (Kumbrio)
- 1958: Madagaskaro akiris unuan nivelon de aŭtonomeco, kiel Malgaŝa Aŭtonoma Respubliko, ene de la Franca Komunumo
- 1963: Francio cedis kontrolon de la mararmea bazo Bizerto al Tunizio
- 1963: Traktato por parta malpermeso de nukleaj testoj ekvalidis
- 1964: Malfermo de la 18-a Somera Olimpiko en Tokio
- 1968: Televida serio Ludcelo pli granda ol vivo aperis en Pollando
- 1970: Fiĝioj fariĝis sendependa de Unuiĝinta Reĝlando, kadre de la Komunumo de Nacioj - aŭtonoma ekde 1966
- 1975: Papuo-Nov-Gvineo aniĝis al UN
- 1977: Amnestio Internacia iĝis laŭreato de la Nobel-premio pri paco
- 1980: En Salvadoro fondiĝis Fronto Farabundo Martí por Nacia Liberigo
- 1982: Romo: papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis polan monaĥon Maksimilianon Kolbe
- 1983: Jicĥak Ŝamir iĝis ĉefministro de Israelo
- 1985: Ĉasaviadiloj de Usona Mararmeo Grumman F-14 Tomcat transprenis egiptan aviadilon kun forkaptistoj de Achille Lauro devigante ilin alteriĝi en aviada bazo Sigonella, kie ili estas arestitaj de Korpuso de la Karabenistoj
- 1994: Unua propono por CSS (kaskadaj stilfolioj) estis eldonita de CERN-dungito, norvega informadikisto Håkon Wium Lie
- 1994: Andoro aliĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 1995: Ĉe la pola-ukraina landlimo oni malfermis vojan limpasejon Zosin-Ustilug
- 2000: Kontrolita fisia ĉena reakcio komenciĝis en la nuklea centralo Temelín - la malfermo estis akompanata de multaj protestoj de aŭstraj ekologiaj aktivuloj, ligitaj al blokado de landlimaj pasejoj inter Aŭstrio kaj Ĉeĥio
- 2001: George W. Bush prezentis liston de 22 plej danĝerajn kaj serĉatajn teroristojn
- 2003: Premiero de la usona filmo Kill Bill
- 2005: Pollando: bundz kaj slivovico de Łącko (distrikto Nowy Sącz) eniris liston de tradiciaj manĝaĵoj
- 2006: TTT-eja videospektejo YouTube estis aĉetita de Google kontraŭ 1,65 miliardo de dolaroj
- 2010: Nederlandaj Antiloj estis dividitaj je 5 apartaj subunuoj de Reĝlando Nederlando
- 2010: En Kirgizujo okazis post ŝanĝo de konstitucio la unua parlamenta balotado kun enkonduko de parlamenta demokratio
- 2011: Masakro en Maspero: 28 personoj pereis kaj 212 vundiĝis dum armea subpremo de paca manifestacio de koptoj en Kairo
- 2015: 102 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 400 vundiĝis en du bombaj atencoj de sinmortigintoj kontraŭ fervoja stacidomo en Ankaro - laŭ ĉefministro de Turkio Ahmet Davutoğlu respondecas Islama Ŝtato
- 2018: Kenjo: 55 personoj pereis kaj 16 vundiĝis en trafikakcidento de aŭtomobilo en Kericho
- 2019: Duobla Nobel-premio pri literaturo estis atribuita al pola verkistino Olga Tokarczuk (por 2018) kaj aŭstra verkisto kaj tradukisto Peter Handke (por 2019) - pro skandalo ene de Sveda Akademio pasintjare la aljuĝo ne okazis
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Ĉefkomandanto de Armitaj fortoj de Ukrainio deklaris, ke la agresanto matene elpafis 75 raketojn, aldonante ke 41 estis paffaligitaj de ukraina aerdefendo — entute estis atakitaj 14 urboj, la plej intense Kievo, en Lvovo pripafita civila infrastrukturo, la urbo sen elektro
- Forbes: Rusio elpafis en la tutan Ukrainion 84 krozmisilojn kaj 24 senpilotajn aviadilojn kostajn 400-700 milionoj da dolaroj
- 1993: Hispanio: mondkongreso de PEN-klubo internacia en Santiago-de-Kompostelo akceptis Esperantan PEN-Centron - Esperanto estis oficiale agnoskita kiel literatura lingvo
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1470: Selim la 1-a, sultano de Otomana Imperio (m. 1520)
- 1486: Karlo la 3-a de Savojo, princo de Savojo (m. 1553)
- 1560: Jacobus Arminius, nederlanda pastoro, teologo, filozofo, kreinto de arminianismo (m. 1609)
- 1656: Nicolas de Largillierre, franca pentristo (m. 1746)
- 1669: Johann Nicolaus Bach, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1753)
- 1684: Antoine Watteau, franca pentristo (m. 1721)
- 1731: Henry Cavendish, brita fizikisto kaj kemiisto (m. 1810)
- 1757: Erik Acharius, itala humanisto, poeto, naturalisto, kuracisto, filozofo kaj botanikisto, patro de likenologio (m. 1819)
- 1766: Leopold Maximilian von Firmian, aŭstra teologo kaj ĉefepiskopo (m. 1831)
- 1775: Ferenc Bene, hungara kuracisto, profesoro (m. 1858)
- 1792: Jacob Heinrich Lucas, germana apotekisto (m. 1879)
- 1802: Amalie Winter, germana verkistino (m. 1879)
- 1812: János Garay, hungara poeto kaj dramisto (m. 1853)
- 1813: Carl Ludwig Nietzsche, germana teologo (m. 1849)
- 1813: Giuseppe Verdi, itala komponisto (m. 1901)
- 1825: Paulus Kruger, sudafrika politikisto (m. 1904)
- 1830: Isabel la 2-a, reĝino de Hispanio (m. 1904)
- 1834: Aleksis Kivi, finna verkisto (m. 1872)
- 1849: Polikárp László, hungara franciskano, teologo, ordenestro (m. 1891)
- 1850: Paul Stegmüller, germana arkitekto (m. 1891)
- 1858: Ottokár Prohászka. hungara romkatolika ĉefpastro, verkisto (m. 1927)
- 1860: Joan Maragall, kataluna poeto (m. 1911)
- 1861: Fridtjof Nansen, norvega esploristo, Nobelpremiita pri paco (m. 1930)
- 1862: Emil Mayrisch, luksemburga ŝtalindustriisto (m. 1928)
- 1865: Rafael Merry del Val, hispana kardinalo kaj vatikana diplomato (m. 1953)
- 1870: Ivan Bunin, rusa Nobelpremiita verkisto, tradukisto, vojaĝisto (m. 1953)
- 1875: Alois Keil, aŭstra politikisto kaj sindikatisto (m. 1919)
- 1878: Ferenc Julier, hungara kolonelo, stabestro, fakverkisto (m. 1944)
- 1880: Zoltán K. Adorjáni, hungara popolkultivinto, redaktoro, verkisto (m. 1933)
- 1883: Béla Uhlyárik, rumania hungara verkisto, publicisto (m. 1955)
- 1888: Alfred Ursinus, germana pedagogo kaj verkisto (m. 1966)
- 1892: Ivo Andrić, jugoslava verkisto Nobelpremiita (m. 1975)
- 1892: Hugo Gräf, germana seruristo kaj politikisto (m. 1958)
- 1894: Oszkár Engelberg, rumania hungara kuracisto (m. 1976)
- 1894: Viktor Petrov (Domontoviĉ), ukraina filologo, etnografo, historiisto, verkisto (m. 1969)
- 1895: Lin Yutang, ĉina verkisto, sciencisto kaj inventisto (m. 1976)
- 1898: Eugen Wüster, aŭstra industriisto, leksikografo, fondinto de la scienco pri terminologio, enkondukinto de la terminoj esperantologio kaj planlingvo, kontribuinta al la moderna informa socio kaj Internacia Organizaĵo por Normigado, prilaborinto de Zamenhof-Radikaro kaj de Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (m. 1977)
- 1901: Alberto Giacometti, svisa skulptisto kaj pentristo (m. 1966)
- 1901: Alexandra Márk, hungara porjunulara verkistino (m. 1991)
- 1903: Karolo de Belgio, regento de Belgio (m. 1983)
- 1909: Péter Kovács, rumania hungara poeto, hungara filologo (m. 1993)
- 1913: Claude Simon, franca verkisto Nobelpremiita, soldato de Internaciaj Brigadoj (m. 2005)
- 1914: Ivory Joe Hunter, usona ritmenbluso kantisto (m. 1974)
- 1915: Harry Sweets Edison, usona ĵaztrumpetisto (m. 1999)
- 1917: Thelonious Sphere Monk, usona ĵazmuzikisto kaj komponisto (m. 1982)
- 1924: Ed Wood, usona filmreĝisoro, aktoro, produktoro (m. 1978)
- 1925: Wiktor Poliszczuk, kanada politikologo kaj ĵurnalisto (m. 2008)
- 1930: Harold Pinter, angla verkisto Nobelpremiita (m. 2008)
- 1930: Yves Chauvin, franca kemiisto Nobelpremiita (m. 2015)
- 1934: Gizella Hervay, rumania hungara poetino kaj tradukistino (m. 1982)
- 1936: Gerhard Ertl, germana fizikisto Nobelpremiita
- 1938: István Szilágyi, rumania hungara verkisto, redaktoro (m. 2024)
- 1939: Anikó Deé Nagy, rumania hungara bibliotekistino
- 1941: Ken Saro-Wiwa, niĝeria verkisto kaj ekologia aktivulo, ekzekutita (m. 1995)
- 1942: Olga Murvai, rumania hungara lingvistino, universitata profesorino (m. 2011)
- 1942: Radu Vasile, ĉefministro de Rumanio, historiisto kaj poeto (m. 2013)
- 1945: László Egri, rumania hungara priturisma aŭtoro
- 1946: Kan Naoto, ĉefministro de Japanio
- 1948: Zoltán Barta, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto
- 1953: Dániel Lőwy, hungara eseisto, lokhistoriisto
- 1955: Gábor Bíró, rumania hungara pentristo, restarigisto
- 1956: Ágnes Forró, rumania hungara pentristino, grafikistino
- 1956: Floréal Martorell, franca muzikisto, gvidanto de Esperanto-muzika komunumo, fondinto de EUROKKA, eldonejo kaj muzikvendejo Vinilkosmo kaj la gazeto Rok-gazet', lanĉinto de la Kultura Arta Festivalo de Esperanto, laŭreato de Alena Esperanto-Kulturpremio kaj FAME-premio
- 1957: Takahashi Rumiko, japana mangao-verkistino
- 1958: Tanya Tucker, usona kantistino de kontreo
- 1961: JoMo, franca kantisto kaj esperantisto, koncertanta en la muzikgrupo JoMo kaj Liberecanoj kaj sole, aŭtoro de lernolibro en okcitana lingvo por esperantistoj
- 1965: Rebecca Pidgeon, brita-usona aktorino kaj kantistino
- 1965: Toshi, japana muzikisto, gitaristo, kantisto, kunfondinto de rokgrupo X Japan
- 1967: Gavin Newsom, usona politikisto, guberniestro
- 1973: Marko Naoki Lins, germana historiisto kaj diplomato, aktivulo de Germana Esperanto-Junularo, estrarano de TEJO
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 19: Germaniko, romia militisto el Juli-Klaŭdia dinastio (n. -15)
- 644: Paulinus, unua episkopo de Jorko (n. nekonata)
- 680: Ĥusejn ibn Ali, imamo, nepo de Mahomedo (n. 625)
- 827: Valenteno la 1-a, papo (n. nekonata)
- 1488: Andrea del Verrocchio, itala artisto kaj skulptisto (n. 1435)
- 1508: Johano Thúrzó, pola-hungara komercisto kaj entreprenisto (n. 1437)
- 1659: Abel Tasman, nederlanda maristo, vojaĝisto de Nederlanda Orient-hinda Kompanio kaj esploristo (n. 1603)
- 1674: Thomas Traherne, angla poeto kaj religia verkisto (n. ĉirkaŭ 1636)
- 1708: David Gregory, skota matematikisto, astronomo, profesoro (n. 1659)
- 1676: Sebastian Knüpfer, germana komponisto kaj eklezimuzikisto 1633)
- 1785: Johann Wolfgang Hammann, germana fabrikestro (n. 1713)
- 1791: Christian Friedrich Daniel Schubart, germana poeto (n. 1739)
- 1795: László Szentjóbi Szabó, hungara poeto kaj tradukisto (n. 1767)
- 1827: Ugo Foscolo, itala-greka verkisto (n. 1778)
- 1837: Charles Fourier, franca filozofo, teoriisto de utopia socialismo (n. 1772)
- 1867: Julius Mosen, germana verkisto, dramaturgo kaj juristo (n. 1803)
- 1875: Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj, rusia verkisto (n. 1817)
- 1881: Daniele Comboni, itala misiisto, episkopo en Centra Afriko, sanktulo (n. 1831)
- 1901: Lorenzo Snow, usona religiulo, eklezia prezidanto (n. 1814)
- 1914: Karolo la 1-a, unua reĝo de la reĝlando de Rumanio (n. 1839)
- 1919: Aladár Jékey, hungara oficisto kaj poeto (n. 1846)
- 1927: Gustav Weisskopf, germana-usona inventisto, pioniro de aviado (n. 1874)
- 1933: Dezső Sinkovich, rumania hungara industriartisto, grafikisto, scenejdekoraciisto (n. 1888)
- 1952: János Koszó, hungara literaturhistoriisto, profesoro (n. 1892)
- 1963: Édith Piaf, franca kantistino (n. 1915)
- 1964: Heinrich Neuhaus, rusa pianisto kaj pedagogo (n. 1888)
- 1964: Konrad Bayer, aŭstra avangardisma verkisto (n. 1932)
- 1970: Édouard Daladier, ĉefministro de Francio, historiisto (n. 1884)
- 1970: Adam Rapacki, pola politikisto kaj ekonomikisto (n. 1909)
- 1973: Ludwig von Mises, usona ekonomikisto, prakseologo (n. 1881)
- 1974: Marie Luise Kaschnitz, germana poetino (n. 1901)
- 1985: Orson Welles, usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro (n. 1915)
- 1985: Yul Brynner, usona aktoro (n. 1920)
- 1993: Ota Sklenčka, ĉeĥa aktoro, filo de geesperantistoj Otto Sklenčka kaj Božena Sklenčková (n. 1920)
- 1994: Zsigmond Ádám, rumania hungara lingvisto, verkisto, tradukisto (n. 1913)
- 1998: Violin Oljanov, bulgara esperantisto, ĵurnalisto, vortaristo kaj tradukisto, restariginto de Bulgara Esperanto-Asocio, ĉefredaktoro de "Bulgara Esperantisto" kaj "PACO", redaktoro de "Filologo", estrarano de Mondpaca Esperantista Movado, delegito kaj komitatano de UEA, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, kontraŭfaŝisma aktivulo (n. 1919)
- 2000: Ferenc Farkas, hungara komponisto (n. 1905)
- 2004: Maurice Shadbolt, novzelanda verkisto (n. 1932)
- 2004: Christopher Reeve, usona aktoro, reĝisoro, produktoro, verkisto (n. 1952)
- 2007: Ilona Nagy, rumania hungara verkistino (n. 1919)
- 2008: Simon Mol, kameruna verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1973)
- 2008: Kurt Weinzierl, aŭstra aktoro, kabaredisto kaj reĝisoro (n. 1931)
- 2010: Solomon Burke, usona kantisto kaj komponisto (n. 1940)
- 2011: Albert Rosellini, usona subŝtatestro de Vaŝingtonio (n. 1910)
- 2014: Wacław Krzyżanowski, pola juristo, stalinisma akuzisto, kolonelo (n. 1923)
- 2015: Richard F. Heck, usona kemiisto Nobelpremiita (n. 1931)
- 2021: Luis de Pablo, hispana komponisto (n. 1930)
- 2024: Lizzy Aumeier, germana kabaredistino kaj kontrabasistino
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Cassius kaj Gereon, frukristanaj martiroj
- Paulinus, romia misiisto, apostolo de Northumbria, episkopo
- Daniele Comboni, itala misiisto evangelizanta Afrikan kontinenton
- Nacia tago en Tajvano, fondiĝo de la Respubliko Ĉinio (1911)
- Nacia tago sur la Fiĝioj, tago de la sendependiĝo (1970)
- Monda Tago de Mensa Sano - festata ekde 1992 sub patroneco de Monda Organizaĵo pri Sano
- Finnlando: Tago de finna literaturo
- Eŭropa Tago kontraŭ Mortpuno
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 10-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.