JoMo kaj Liberecanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

JoMo kaj Liberecanoj estas esperanto-rok-bando ĉirkaŭ JoMo (Jean-Marc LECLERCQ).

Ni nomiĝas Liberecanoj. Tio estas la nomo de nia grupo. Tio estas omaĝo al ĉiuj, kiuj kredas je tiu simpla kaj granda ideo: Libereco.
Libereco, tio signifas, ke la homoj interasociiĝas libere por decidi, kiel ili volas vivi kaj agi. Ĉi ideo ŝajnas simpla, sed ĝi devas ankoraŭ iri longan vojon.

Tiamaniere prezentas sian grupon JoMo en la libreto de la KD JoMo kaj Liberecanoj. La disko estas parto de la Kolekto 2000.

La grupo Liberecanoj formiĝis en 1996 kaj kunigas punkrokon, skaon, polkojn kaj tradiciajn slavajn muzikojn. Energia kaj festeca kun gitaroj sur rapidaj ritmoj la sonspaco pleniĝas de komponadoj de la grupo kaj klasikaj rus-polaj rapid-polkoj. Inter la uzataj lingvoj estas menciindaj la franca, Esperanto kaj la hispana.

Konsistigas la grupon: Irina (kanto), Mumu (kontrabaso), JoMo (voĉo kaj balalajko), Poej (gitaroj) kaj Gérard (drumoj).

Kantoj[redakti | redakti fonton]

  1. Al la barikadoj
  2. Maĥnovŝĉino
  3. La eskapinto
  4. Kajuna knabo
  5. La blondulineto
  6. Alumetujo
  7. Ĉeboksaro
  8. Kun ci (JoMo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]