Alberto Giacometti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto Giacometti
Persona informo
Alberto Giacometti
Naskiĝo 10-an de oktobro 1901 (1901-10-10)
en Borgonovo
Morto 11-an de januaro 1966 (1966-01-11) (64-jaraĝa)
en Koiro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kronika obstrukca pneŭmonopatio vd
Tombo Borgonovo vd
Lingvoj italagermanafranca vd
Ŝtataneco SvislandoFrancio vd
Alma mater Académie de la Grande Chaumière vd
Familio
Patro Giovanni Giacometti vd
Patrino Annetta Giacometti vd
Gefratoj Diego Giacometti • Bruno Giacometti vd
Edz(in)o Annette Arm vd
Profesio
Okupo skulptisto • pentristo • verkisto • dezajnisto • dizajnisto de juveloj • gravuristo • grafikartisto • desegnisto vd
Laborkampo skulptarto vd
Aktiva en ParizoRomoVenecioĜenevo vd
Aktiva dum 1913–1966 vd
Verkado
Verkoj Grande Femme II ❦
Grande tête mince ❦
L'Homme qui marche I ❦
Q124734204 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alberto GIACOMETTI (fonetike ĉirkaŭ: ĝakomEti) (n. 10a de oktobro 1901 en Borgonovo, komunumo Stampa, valo Bergell de itallingva parto de Svisujo; m. 11a de januaro 1966 en Koiro, germane Chur, fonetike: ĥur, Svisujo) estis svisa skulptisto, pentristo kaj artisto. Li devenis el artista praularo; lia patro, Giovanni, estis konata Postimpresionista pentristo. Alberto estis la plej aĝa de kvar gefratoj kaj interesiĝis pri arto el komenco de sia vivo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Giacometti, 1962
Giacometti en monbileto svisa de 100 svisaj frankoj
Verkoj de Giacometti en monbileto svisa de 100 svisaj frankoj
  • Alberto Giacometti estis svisa skulptisto, pentristo kaj grafikisto de moderna arto.
  • Ekde 1922 li ofte vivis kaj laboris nur en Parizo, Francio.
  • Alberto Giacometti regule vizitis la hejman montan valon Bergell pri arte labori kaj viziti la familion.

Li studis en Ĝenovo. En 1922 li translokiĝis al Parizo por studi ĉe la skulptisto Antoine Bourdelle, partnero de Auguste Rodin. Tie Giacometti eksperimentis ĉe kubismo kaj superrealismo kaj iĝis unu el plej agnoskataj superrealistaj skulptistoj. Inter liaj konatuloj estis Joan Miró, Max Ernst, Pablo Picasso kaj Balthus.

Inter 1936 kaj 1940, Giacometti koncentris sian skulptarton sur la homa kapo, fokuse sur tiu de la fratino. Li preferis proksimajn modelulinojn, sian fraton kaj la artistinon Isabel Rawsthorne (tiam konata kiel Isabel Delmer). Tion sekvis unika arta epoko kiam la statuoj de Isabel maldikiĝis; ŝiaj membroj plilongiĝis.[1] Obsedita pro kreo de siaj skulptaĵoj ekzakte kial li vidis la objektojn pere de sia unika vidpunkto, li ofte elfosis ĝis kiam ili estis maldikaj kiel najloj kaj reduktitaj al malgrando de cigaredujo. Post lia edzigo al Annette Arm liaj maldikegaj skulptaĵoj iome grandiĝis, sed ju pli grandiĝis, des pli maldikiĝis. Giacometti diris, ke la fina rezulto reprezentis la senton, kiun li sentis kiam li rigardas virinon.

Liaj pentraĵoj suferis paralelan procezon. La figuroj aperas izolataj, kaj estas rezulto de konstanta reverkado. Objektoj estis ofte reviziitaj: unu el liaj preferaj modeloj estis lia juna frato Diego Giacometti.[2] Tria frato Bruno Giacometti estis svisa arkitekto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Verkoj estas parte en Tate, vidu eksterajn ligilojn.
  • La artomuzeo Wolfsburg Germanujo faros ekspozicion pri Alberto Giacometti nome La origino de spacoDer Ursprung des Raumes ekde 20-a novembro 2010.

Rekordaj prezoj ĉe internacia merkato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la prezdatumbazo de Artnet, retejo kiu kovras internaciajn artmerkatojn, en 2008 la bronza skulptaĵo kiun li kreis, Grande femme debout II, 2,74 metrojn alta, estis aĉetita ĉe Christie's en Novjorko kontraŭ 27,4 milionoj USD. Ĝis tiu jaro ĝi estis la plej alta prezo por kiu skulptaĵo de Giacometti estis vendita. En 2010, okazis turnopunkto kiam li iĝis la unua kaj nur skulptisto ĝis nun se temas pri transpasi la 100 milionojn USD ĉe aŭkcio, kiam lia skulptaĵo L'homme qui marche de 1960 estis vendita ĉe Sotheby's en Londono por 104 milionoj USD. En 2015, ĉe aŭkcio ĉe Christie's en Novjorko, 1,8 metrojn altan skulptaĵon nomitan L'homme au doigt de 1947 estis aĉetita por 141 milionoj da dolaroj [3]. En 2019, la skulptaĵo Grande femme I (2,76 metrojn alta, 1966) estis vendita ĉe Sotheby's en Novjorko kontraŭ 90 milionoj da dolaroj. La identeco de la aĉetanto kutime ne estas malkaŝita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. New York Times, artikolo The Women of Giacometti, Pace Wildenstein Gallery 2005 [1]
  2. Tate Collection: Seated Man de Alberto Giacometti Konsultita la 13an de julio 2007.
  3. "Two Artworks Top $100 Million Each at Christie's Sale (Artsbeat blog)", 11 May 2015.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jacques Dupin, Alberto Giacometti, Maeght, París 1962.
  • Reinhold Hohl, Alberto Giacometti, Gerd Hatje, Stuttgart 1971.
  • Christian Klemm, Die Sammlung der Alberto Giacometti-Stiftung, Zürcher Kunstgesellschaft, Zürich 1990.
  • Yves Bonnefoy, Alberto Giacometti. Biographie d'une oeuvre, Flammarion, París 1991.
  • Suzanne Pagé, Alberto Giacometti. Sculptures - peintures - dessins, Musée d'art moderne de la Ville de Paris, Paris 1991-1992.
  • Toni Stooss, Patrick Elliott, Christoph Doswald, Alberto Giacometti 1901-1966, Kunsthalle Wien, 1996.
  • Jean Soldini, Alberto Giacometti. La somiglianza introvabile, Jaca Book, Milano 1998.
  • Agnès de la Beaumelle, Alberto Giacometti. Le dessin à l'oeuvre, Centre Georges Pompidou, Musée national d'Art moderne, París, 2001.
  • Christian Klemm, Carolyn Lanchner, Tobia Bezzola, Anne Umland, Alberto Giacometti, Kunsthaus Zürich, 2001 y The Museum of Modern Art, New York 2001-2002.
  • Francesco Poli, La scultura del novecento, Edizioni Laterza, Roma 2006.
  • Rosalind Krauss, Passaggi. Storia della scultura da Rodin alla Land Art. Edizioni Bruno Mondadori, Milano 1998.
  • María Bolaños, Interpretar el arte, a través de las obras maestras y los artistas más universales. Editorial Libsa, Madrid 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]