Kronika obstrukca pneŭmonopatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pulma histo kun emfizemo

Kronika obstrukca pneŭmonopatio estas kronika malsano de la pulmo, karakterizata de ŝtopiĝo (obstrukco) de la bronkoj limiganta la spiran aerfluon. En Eŭropo kaj Usono ĝi estas konsiderata kiel la kvara plej ofta mortokaŭzo[1]. En 2005 pro ĝi monde mortis 3 milionoj da homoj, tio estas 5 % el ĉiuj mortoj tiujaraj[2]

Kronikan obstrukcan pneŭmonopation kaŭzas kronika inflamo de la spirvojoj kaj de la pulma parenkimo; precipaj formoj estas la kronika obstrukca bronkito kaj la emfizemo. Ĝi estas apenaŭ aŭ ne plibonigebla kaj iom post iom pligraviĝas. Precipaj simptomoj estas tuso, ekspektorado kaj dispneo. La pliparto de la homoj suferantaj pro bronkito havas kronikan obstrukcan pneŭmonopation.[3]

Signifaj kaŭzoj de la malsano estas precipe tabakfumado, krome malpurigo de aero; kontribuas ankaŭ genetika dispozicio[4]. En evolulandoj al aermalpurigo kontribuas fajroj uzataj por kuiri kaj hejti, ĉar homoj pasigas multe da tempo proksime al ili.

Diferenc-diagnozo[redakti | redakti fonton]

Simptomojn de kronika obstrukca pneŭmonopatio povas kaŭzi ankaŭ aliaj malsanoj, ekzemple kora malsufiĉo, pulma embolio, pulmito kaj pneŭmotorako. Multaj suferantoj de kronika obstrukca pneŭmonopatio supozas ke ili havas astmon; por distingi utilas, sed ne ĉiam sufiĉas spirmezurado.

Depende de la medio necesas konsideri ankaŭ la eblon de tuberkulozo.

Terapio[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas konata terapio kiu kuracus kronikan obstrukcan pneŭmonopation, sed ja eblas mildigi ĝiajn simptomojn kaj malrapidigi ĝian evoluon. Utilas ĉesigo de fumado kaj aplikado de oksigeno; ĉesigo de fumado reduktas la mortoriskon je 18 %[4]. Por redukti aldonan streĉon de la pulmoj oni rekomendas ĉiujaran vakcinadon kontraŭ gripo kaj vakcinadon kontraŭ pneŭmokoka infekto en ĉiu kvina jaro. Ĉe forte progresinta malsano oni aplikas paliativojn, ec morfinon[5].

Povas utili ankaŭ spir-ekzercoj kaj normaligo de la korpopezo, se ĝi estas tro aŭ maltro alta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joseph C. Segen. (2006) Concise Dictionary of Modern Medicine, p. 98. ISBN 978-88-386-3917-3.
  2. European COPD coalition, key facts (angle) (HTML). Alirita 2016-06-12.
  3. John J. Reilly, Edwin K. Silverman, Steven D. Shapiro. (2011) “Chronic Obstructive Pulmonary Disease”, Dan Longo, Anthony Fauci, Dennis Kasper, Stephen Hauser, J. Jameson, Joseph Loscalzo: Harrison's Principles of Internal Medicine, 18-a eldono. McGraw Hill, p. 2151–2159. ISBN 978-0-07-174889-6..
  4. 4,0 4,1 Decramer M., Janssens W., Miravitlles M. (aprilo 2012). “Chronic obstructive pulmonary disease”, Lancet (en) 379 (9823). doi:10.1016/S0140-6736(11)60968-9. 
  5. Carlucci A, Guerrieri A, Nava S (decembro 2012). “Palliative care in COPD patients: is it only an end-of-life issue?”, Eur Respir Rev (en) 21 (126), p. 347–54. doi:10.1183/09059180.00001512.