Flavonoido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flavonoidoj estas klaso (iam nomita vitamino P) de diversaj, N-neentenaj biologiaj kolorigaĵoj, al kiu apartenas antocianinoj kaj antoksantinoj.

La flavonoidoj troviĝas abunde ĉe la plantoj sed eĉ en la bestoj, danke al konsumo de tiaj plantoj. La antoksantinoj kolorigas flavaj la plantajn histojn, ekz. petalojn. La antocianinoj donas ruĝan koloron al burĝonoj kaj brakteoj, aŭtunaj folioj.

Kvankam ili ne havas fiziologiajn efikoj, ili do gravas pro siaj atentokaptaj kolorigaj kapabloj. La vigla koloro de floroj altiras insektojn, kiuj faras la polenadon. Same gravas la altira koloro de fruktoj, kio helpas disvastiĝon de la grajnoj.

Efikoj sur homa sano[redakti | redakti fonton]

Flavonoidoj estas nature ĉeestantaj en la fruktoj kaj legomoj de nia dieto. Ĉi tiuj bioaktivaj konsistaĵoj troviĝas ankaŭ en multaj trinkaĵoj: ruĝa vino, biero, sojlakto, teo kaj malhela ĉokolado. Du studoj de 2007 kaj 2010 taksas la kvanton de ĉiutagaj ingestaĵoj en Britio[1] je 182 mg kaj en Usono[2] je 190 mg. Epidemiologiaj studoj sugestas protektan efikon de fruktoj kaj legomoj kontraŭ kardiovaskulaj malsanoj kaj kancero. Krom flavonoidoj, multaj eroj de ĉi tiuj fruktoj kaj legomoj povas ankaŭ kontribui al klarigo de ĉi tiu asocio: fibroj, vitaminoj kaj mineraloj, glukosinilatoj, karotenoidoj ktp. Arts & Hollman[3] post revizio de la epidemiologiaj studoj kaj la efikoj sur homa sano de la konsumado de flavonoidoj konkludas, ke "la datenoj nuntempe sugestas bonajn efikojn de flavonoidoj kaj lignanoj sur kardiovaskulaj malsanoj sed ne sur kancero, kun la ebla escepto de pulmokancero".

Flavonoidoj
Flavanono
CAS Numero:487-26-3
Izoflavanono
CAS Numero:4737-27-33
Flavono
CAS Numero:525-82-6
Izoflavono
CAS Numero:574-12-93
Flavonolo
CAS Numero:577-85-5
Izoflavonolo
CAS Numero:1786-05-6
Flavano
CAS Numero:494-12-2
Izoflavano
CAS Numero:4737-26-2
Flavan-3-olo
CAS Numero:1481-83-0
Flavan-4-olo
CAS Numero:487-25-2

Flavonoidoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beking K, Vieira A.. (2010) An assessment of dietary flavonoid intake in the UK and Ireland 62 (angle), p. 17–19.
  2. Chun OK, Chung SJ, Song WO.. (2007) Estimated dietary flavonoid intake and major food sources of U.S. adults 137 (angle), p. 1244–1252.
  3. Ilja CW Arts and Peter CH Hollman. (2005) Polyphenols and disease risk in epidemiologic studies 81 (angle).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]