Antocianino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antocianino
Anthocyanidine.svg
Antocianinoj estas glukozidoj
de antocianidinoj,
kies baza kemia strukturo
montratas ĉi-tie.
Pansy Flower.jpg
Antocianinoj donas al ĉi-tiuj
ipekoj la karakterizan violkoloron..

Antocianinojantocianoj (el la greka ἀνθός (anthos) = floro + κυανός (kyanos) = blua) estas vakuolaj pigmentoj akvosolveblaj, kiuj, depende de la pH, povas esti ruĝaj, purpuraj aŭ bluaj. Ili apartenas al familia klaso de molekuloj nomataj flavonoidoj sintezitaj pere de la fenilpropanoida vojo. Ili estas senodoraj kaj preskaŭ gustosena, kiu donas moderan adstringan sensacion. Antocianinoj okazas en ĉiuj histoj de superaj plantoj, inkluzive de folioj, tigoj, radikoj, floroj kaj fruktoj. Antoksantinoj estas blankaj kaj flavaj homologoj de antocianinoj okazantaj en la plantoj. La antocianinoj derivatas el la antocianidinoj per aldono de sukeroj.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

En floroj, la koloroj brilruĝaj kaj purpuraj estas adaptivaj formoj por altiri polenigantojn. En fruktoj, la kolorplenaj ŝeloj same altiras la atenton de bestoj, kiuj povas manĝi la fruktojn kaj disigi la semojn. En fotosintezaj histoj (tiel kiel la folioj kaj kelkfoje la tigoj) antocianinoj agas kvazaŭ por protekti kontraŭ la "sunbrulo", protektante la ĉelojn el la alto-radiada damaĝo per absorbiĝo de la lumoj bluverda kaj ultraviola, tiamaniere ke ĝi protektas la histojn el fotoinhibicio kaj streso kaŭzata de alta lumeco.

Ĉi-procezo laŭŝajne okazas en la junruĝa foliaro, aŭtunaj folioj, kaj en la ĉiamverdaj larĝaj folioj kiuj iĝas ruĝaj dumvintre. Oni hipoteze kredas ke la ruĝa koloreco de la foliaro okazas por duonkaŝi la foliaron elde la herbovoraj kiuj estas blindaj al la ruĝaj ondolongoj, aŭ kiel signo de malagrabla gusto, ĉar la sintezo de antocianinoj ofte koincidas kun la sintezo de la fenolaj komponaĵoj, al kiuj oni atribuas misgustojn.

Aldone al ilia rolo kiel lumo-maldensigantoj, la antocianinoj same aktivas kiel potencaj kontraŭoksidantoj. Tamen, nunaj esploroj ankoraŭ ne konfirmis se la antocianinoj povas signifoplene kontribui por eliminiĝo de liberradikaloj estigitaj tra metabolaj procezoj de la foliaro, ĉar ili lokiĝas en la vakuoloj, kaj do, space separitaj el la oksigenspecioj metabole reaktivaj. Kelkaj studoj montratas ke la hidrogena peroksido produktita en kelkaj organetoj estas neŭtraligeblaj de la vakuola antocianino.

Okazejo[redakti | redakti fonton]

Antocianinoj troviĝas en la ĉelvakuolo, ĉefe en floroj kaj fruktoj, sed ankaŭ en folioj, tigoj kaj radikoj. En ĉi tiuj parto, ili troviĝas specife en la eksteraj ĉeltavoloj tiel kiel la epidermo kaj en la periferiaj mezofilaj ĉeloj.

Plej ofte okazanta en naturo estas la glukozidoj de la cianidino, delfidino, malvidino, pelargonidino, peonidino kaj petunidino.

Ĉirkaŭ 2% el la hidrokarbonidoj fiksitaj per fotosintezo konvertiĝas en flavonoidoj kaj ties derivaĵoj tiel kiel la antocianino. Ĉiujare, ne malpli ol 109 tunoj da antocianinoj produktatas en naturo. Plantoj kun nenormale altaj antocianino-kvantoj estas tre popularaj kiel ornamplantoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]