Delfinidino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Delfinidino
Delphinidin.svg
Kemia strukturo de la delfinidino
Ranunculaceae - Consolida regalis-2.jpg
La pigmentoj de la bluaj floroj
de la Delphinium consolida estis unue izolita
en 1915 far Willstätter kaj Meig.
Fizikaj proprecoj
Kemia formulo
C15H11O7+
ChemSpider kodo 114185
PubChem-kodo 68245
Smiles
Molara maso 338,697 g mol−1
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 06 – Venena substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H301, H311, H331, H370
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P260, P262, P280, P301, P310, P311
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Delfinidino estas natura kemia komponaĵo, apartenanta al la familio de la antocianidinoj, iu primara vegetala pigmento, kaj ankaŭ kontraŭoksidanto. La delfinidino doans la blutonojn al floroj de la genro Viola kaj Delphinium. Ĝi same donas la koloron blu-ruĝan al pluraj specioj da vinberoj kaj troviĝas en oksikokoj kaj ankaŭ en Granatujoj. Delfinidino, samkiel aliaj antocianidinoj estas pH-sensiva, kaj ŝanĝas koloron el ruĝa en acidaj solvaĵoj al blua en baza solvaĵo.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La delfinidino partoprenas, kune kun la cianidinoj, pelargonidinoj, malvidinoj, peonidinoj, kaj la petunidinoj, en la ĉefaj antocianidinoj trovataj en naturo. En ĉi-grupo, ĝi karakteriziĝas pro la ĉeesto de tri hidroksilaj grupiĝoj en la pozicioj 3, 4 kaj 5 sur aromata ringo.

Kaŭze de ĝia flaviliuma nukleo, la delfinidinoj posedas fortan reakciemon kun la nukleofilaj radikaloj[1], kaj estas molekuloj rilative malstabilaj kaj do, praktike neekzistantaj laŭ ties liberformo en la vegetalaj histoj. La aldono de iu glukozido al ĝia strukturo donas stabilecon kaj solveblecon al la grupo. La heterozidoj[2] estigitaj per kondensiĝo de unu delfinidino kaj unu ozo apartenas al la familio de la antocianozidoj, kiuj rilatas al vasta gamo da koloraj pigmentoj.

La delfinidinoj estis unuafoje izolitaj per hidrolizo, en 1915, en la petaloj blupurpuraj de la Delphinium consolida, specio klasita en la genro Consolida regalis Gray, far la pioniroj en la analizo pri florpigmentoj, Richard Willstätter (1872-1942) kaj Meig.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nukleofilaj radikaloj estas kemia funkcia grupo kiu donas elektronparon al iu elektrofila nukleo por estigi kemian ligon rilate al iu reakcio.
  2. Heterozidoj estas kemiaj substancoj estigitaj per kuniĝo de [[glukozo|glucidomolekuloj kaj alia kombinaĵo ne glucida.