GHS Deklaroj pri damaĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deklaroj pri damaĝoj estas parto de la Globe Harmoniigita Sistemo (GHS) pri Klasado kaj Etikedado de kemiaĵoj. Ili estas kreitaj por prezentado de kunaĵo da normigitaj frazoj pri la danĝeroj rilate al la kemiaj substancoj kaj miksaĵoj kiuj povas plenigi la necesojn de malsamaj nacioj. Tiamaniere ke plenumas la saman rolon de la tiam konataj R-Frazoj, kiujn ili intencas anstataŭi.

Deklaroj pri damaĝoj estas unu el la ĉefaj elementoj por etikedigo de ujoj sub la GHS, kune kun:

  • identigo de la produkto
  • unu aŭ pli damaĝo-piktogramo(j), (kiam necesaj)
  • signala vorto - ĉu Danĝero ĉu Averto - kiam necesa
  • Antaŭgardaj deklaroj, indikanta kiel la produkto devas manipuliĝi por minimumigi riskojn al la uzanto (samkiel al aliaj homoj kaj ĝenerala vivmedio)
  • identeco de la provizanto (kiu povas esti aŭ fabrikanto aŭ importisto).

Ĉia deklaro pri damaĝoj estas reprezentata de iu kodo, kiu komencas per la litero H sekvata per tri ciferoj. Deklaroj kiuj korespondas al la rilataj damaĝoj estas kune grupigitaj per kodo-nombro, do, la nombrado ne estas sinsekva. La kodo uzatas kiel referencaj celoj, ekzemple, por helpado kun tradukaĵoj, sed la respektiva frazo devas aperi sur la datumlisto pri etikedado kaj sekureco.

Fizikaj damaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • H200 - Malstabila eksplodaĵo
  • H201 - Eksplodaĵo; maso-eksploda damaĝo
  • H202 - Eksplodaĵo; serioza projekcia damaĝo
  • H203 - Eksplodaĵo; fajra, eksploda aŭ projekcia damaĝo
  • H204 - Fajra aŭ projekcia damaĝo
  • H205 - Ebla maso-eksplodo apud fajro
  • H220 - Treege brulema gaso
  • H221 - Brulema gaso
  • H222 - Treege brulema aerosolo
  • H223 - Brulema aerosolo
  • H224 - Treege brulema likvaĵo kaj vaporo
  • H225 - Alte brulema likvaĵo kaj vaporo
  • H226 - Brulema likvaĵo kaj vaporo
  • H227 - Bruliga likvaĵo
  • H228 - Bruliga solido
  • H229 - Kunpremita ujo - povas eksplodi kiam varmigita
  • H230 - Povas eksplode reakcii eĉ en foresto de aero
  • H231 - Povas eksplode reakcii eĉ en foresto de aero ĉe alta premo kaj/aŭ temperaturo
  • H232 - Povas formi koncentriĝoj da brulemaj pulvoroj en la atmosfero
  • H240 - Varmigo povas kaŭzi eksplodon
  • H241 - Varmigo povas kaŭzi fajron aŭ eksplodon
  • H242 - Varmigo povas kaŭzi fajron
  • H250 - Spontanee bruliva kiam ekspoziciita en aero
  • H251 - Aŭto-hejtado; povas bruligi
  • H252 - Aŭto-hejtado en grandaj kvantoj; povas bruligi
  • H260 - en kontakto kun akvo livereblas brulemajn gasojn kiuj povas spontanee bruli
  • H261 - en kontakto kun akvo livereblas brulemajn gasojn
  • H270 - Povas kaŭzi aŭ intensigi fajron; oksidanto
  • H271 - Povas kaŭzi fajron aŭ eksplodon; forta oksidanto
  • H272 - Povas intensigi fajron; oksidanto
  • H280 - Enhavas gason sub premo; povas eksplodi kiam varmigita
  • H281 - Enhavas malvarmigan gason; povas kaŭzi kriogeniaj brulvundoj aŭ damaĝoj
  • H290 - Povas esti koroda al metaloj

Sandamaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • H300 - Fatala kiam englutita
  • H301 - Toksa kiam englutita
  • H302 - Damaĝa kiam englutita
  • H303 - Povas esti Damaĝa kiam englutita
  • H304 - Povas esti Fatala kiam englutita kaj penetras la aervojojn
  • H305 - Povas esti Damaĝa kiam englutita kaj penetras la aervojojn
  • H310 - Fatala en kontakto kun la haŭto
  • H311 - Toksa en kontakto kun la haŭto
  • H312 - Damaĝa en kontakto kun la haŭto
  • H313 - Povas esti damaĝa en kontakto kun la haŭto
  • H314 - Kaŭzas serioza haŭtaj brulvundoj kaj okulaj damaĝoj
  • H315 - Kaŭzas haŭto-iriton
  • H316 - Kaŭzas mildan haŭto-iriton
  • H317 - Povas kaŭzi alergian haŭto-reagon
  • H318 - Kaŭzas seriozajn okulajn damaĝojn
  • H319 - Kaŭzas seriozan okulajn iritojn
  • H320 - Kaŭzas okulajn iritojn
  • H330 - Fatala kiam inhalita
  • H331 - Toksa kiam inhalita
  • H332 - Damaĝa kiam inhalita
  • H333 - Povas esti damaĝa kiam inhalita
  • H334 - Povas kaŭzi alergian aŭ astman simptomoj aŭ spirajn malfacilecojn kiam inhalita
  • H335 - Povas kaŭzi spirajn iritojn
  • H336 - Povas kaŭzi dormemon aŭ kapturnojn
  • H340 - Povas kaŭzi genetikajn perturbojn
  • H341 - Hipoteze povas kaŭzi genetikajn perturbojn
  • H350 - Povas kaŭzi kanceron
  • H350i - Povas kaŭzi kanceron per inhalado.
  • H351 - Hipoteze povas kaŭzi kanceron
  • H360 - Povas damaĝi fekundecon aŭ nenaskitan bebon
  • H360F - Povas afekti fekundecon.
  • H360D - Povas malhelpi la feton.
  • H360FD - Povas afekti fekundecon. Povas kaŭzi damaĝon al la feto.
  • H360Fd - Povas kompromiti fekundecon. Suspekta pri perturboj al la naskiĝonto.
  • H360Df - Povas kaŭzi damaĝojn al la feto. Suspekta pri damaĝo al fekundeco.
  • H361 - Suspekta pri damaĝo al fekundeco aŭ nenaskita bebo
  • H361d - Suspekta pri damaĝo al nenaskita bebo
  • H361f - Suspekta pri damaĝo al fekundeco
  • H362 - Povas kaŭzi damaĝon al brusto-nutritaj infanoj
  • H370 - Kaŭzas damaĝon al la organoj
  • H371 - Povas kaŭzi damaĝon al la organoj
  • H372 - Kaŭzas damaĝon al la organoj tra longedaŭraj aŭ ripetitaj ekspozicioj
  • H373 - Povas kaŭzi damaĝon al la organoj tra longedaŭraj aŭ ripetitaj ekspozicioj
  • H300+310 - Fatala kiam englutita aŭ en kontakto kun la haŭto
  • H300+330 - Fatala kiam englutita aŭ kiam inhalita
  • H310+330 - Fatala en kontakto kun la haŭto aŭ kiam inhalita
  • H300+310+330 - Fatala kiam englutita, en kontakto kun la haŭto aŭ kiam inhalita
  • H301+311 - Toksa kiam englutita aŭ en kontakto kun la haŭto
  • H301+331 - Toksa kiam englutita aŭ kiam inhalita
  • H311+331 - Toksa en kontakto kun la haŭto aŭ kiam inhalita
  • H301+311+331 - Toksa kiam englutita, en kontakto kun la haŭto aŭ kiam inhalita
  • H302+312 - Damaĝa kiam englutita aŭ en kontakto kun la haŭto
  • H302+332 - Damaĝa kiam englutita aŭ kiam inhalita
  • H312+332 - Damaĝa en kontakto kun la haŭto aŭ kiam inhalita
  • H302+312+332 - Damaĝa kiam englutita, en kontakto kun la haŭto aŭ kiam inhalita

Vivmediaj damaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • H400 - Tre toksa al akva medio
  • H401 - Toksa al akva vivo
  • H402 - Damaĝa al akva vivo
  • H410 - Tre toksa al akva vivo kun longedaŭraj efikoj
  • H411 - Toksa al akva vivo kun longedaŭraj efikoj
  • H412 - Damaĝa al akva vivo kun longedaŭraj efikoj
  • H413 - Povas kaŭzi longedaŭrajn damaĝajn efikojn al akva vivo
  • H420 - Damaĝa al publika sano kaj vivmedio per detruado de la ozona tavolo en la supra atmosfero.