Vinbero


Vinberoj, uvo (el la latina ūva) aŭ traŭbo (el la germana Traube) estas beroj rikoltataj de vito el la familio Vitacoj. Ili estas ofte uzataj por suko (mosto), vino, ĵeleo, sekvinberoj, aŭ manĝataj krude. Vinberoj konsistigas proksime 50% de ĉiuj fruktoj kultive produktataj en la mondo.
Uzataj specioj[redakti | redakti fonton]

Vinberoj por la homa konsumado estas normale nur la fruktoj de Vitis vinifera, planto kultivata ĉirkaŭ la Mediteraneo ekde antaŭ miloj da jaroj. Nuntempe, tiu specio estas kultivata en pluraj landoj kun taŭga klimato, ekzemple Usono (precipe en Kalifornio), Novzelando kaj Aŭstralio.
Multe gravas tamen ankaŭ alia specio, Vitis labrusca, kiu nature kreskas nur en Nordameriko. Preskaŭ ĉiuj kultivataj vitoj estas plantoj de Vitis vinifera greftitaj sur Vitis labrusca, ĉar la unua produktas pli bonajn fruktojn sed la dua pli bone kontraŭstaras plurajn malsanojn. La beroj de Vitis labrusca, kvankam malpli bongustaj ol tiuj de Vitis vinifera, estas manĝeblaj.
Ĉefaj specioj kultivataj estas:
- Vitis labrusca, indiĝena de Usono kaj Kanado.
- Vitis riparia, indiĝena de Orienta Usono kaj norda Kebekio.
- Vitis rotundifolia, indiĝena de sudorienta Usono el Delavaro al la golfo de Meksiko.
- Vitis vulpina.
- Vitis amurensis la plej grava el la specioj de Azio.
Uva kokolobo Coccoloba uvifera, estas la nomo de frukto tute ne rilata kun la vituvo, ĉar ĝi apartenas al la familio Poligonacoj, kvankam ĝi montras guston iom similan al vinbero; ankaŭ ĝia formo estas simila, sed kun ununura granda semo. La planto estas arbo, kiu povas atingi imponan grandon kaj estas ofta en Karibio. Ĝi gravas ankaŭ pro komponanto nome acidomitozo, kiu kontribuas al kresko kaj vigligo de korpaj muskoloj.
Priskribo de la planto[redakti | redakti fonton]

La vito (aŭ vinberujo) estas grimpoplanto: la radikoj estas en la tero, sed la trunko ne kreskas rekte, tamen sin apogas sur iu subtenanto, natura aŭ artefarita. La vito ne estas parazita, ĉar ĝi ne elprenas sukojn aŭ nutraĵon el la subtenanto. Vitoj estas grimpaj arbedoj kun ĉiroj. Iliaj palmobranĉaj folioj enhavas kvin lobojn kaj ili estas baze korformaj. La malgrandaj verdetaj floroj grupiĝas en grapolo piramidforma (tirso). Ili enhavas kvin petalojn supre unuiĝitaj. La fruktoj estas beroj.
La folioj estas grandaj, manformaj, vintre falantaj.
La floroj estas malgrandaj, verdaj aŭ flavaj, kunigataj en floraroj, kiuj poste naskas fruktarojn. Ofte oni nomas tiujn arojn "grapoloj", sed la vera grapolo estas pli simpla; science ĉe Vitis estas tirsoj (grapoloj de cumetoj).
La fruktoj estas beroj, kun blua, ruĝa aŭ verda ŝelo (eĉ preskaŭ nigra aŭ preskaŭ blanka). Ili kreskas grupigitaj en grapoloj de 6 al 300 vinberoj. Ili povas esti nigraj, violaj, flavaj, orkoloraj, purpuraj, rozkoloraj, brunaj, onanĝkoloraj aŭ blankaj, kvankam tiuj lastaj estas reale verdaj kaj evolue ili devenas el ruĝaj vinberoj per mutacio de du genoj kiu faras ke ili ne disvolvigas antocianojn, kiuj estas kio havigas pigmentadon.
Produktado[redakti | redakti fonton]
La produktado de vinberoj en la tuta mondo dum 2012 estis, laŭ FAO[1] de 67 milionoj da tunoj (35% en Eŭropo, 33% en Azio, 23% en Ameriko). Ĉinio produktis preskaŭ 10 Mt, Usono ĉirkaŭ 6.7, Italio ĉirkaŭ 5.8, Francio ĉirkaŭ 5.3. Laŭ informoj de FAO la tutmonda produktado de vinberoj okupas ĉirkaŭ 75 866 kvadratajn kilometrojn. Proksimume 71 % de la produktado estas uzata por fabrikado de vino, 27 % por freŝa konsumo kaj 2 % kiel sekigitaj fruktoj. Parto de la produktado de mosto estas uzata kiel sukersurogato (dolĉigaĵo) por sukoj komercigitaj sub la motoj "sen aldonita sukero" kaj "100 % natura". La tereno dediĉita al la vitoj kreskas ĉiujare ĉirkaŭ 2 %.
La produktado de vinberoj malrapide kreskis dum la lastaj jaroj. Antaŭ 20 jaroj, la monda produktado estis ĉirkaŭ 60 milionoj da tunoj. Tamen, la listo de la plej gravaj produktantaj landoj ege ŝanĝis: en 1992 Italio estis la unua produktanto, Eŭropo produktis pli ol 50% de vinberoj tutmonde kaj Ĉinio produktis nur la dekonon de sia nuntempa produktado.
Vinberoj estas kultivataj nur en regionoj kun klimato mediteranea aŭ modere varma. La planto toleras vintre temperaturojn ĉirkaŭ ĝis -15 °C, sed dum la printempo la temperaturo ne devas fali sub -5 °C, kaj la varma sezono devas daŭri sufiĉe longe[2][3]. Tamen, la eltenkapablo dependas de la kulturvario.
La vinbero estas rikoltata preferinde fine de somero al komenco de aŭtuno en la mediteraneaj klimatoj de la Norda Hemisfero.
La jena tabelo de la ĉefaj produktantoj de vino montras la korespondon kun la areoj dediĉitaj al plantado de vitejoj:
Lando | Dediĉita areo |
---|---|
Hispanio | 11.750 km² |
Francio | 8.640 km² |
Italio | 8.270 km² |
Turkio | 8.120 km² |
Usono | 4.150 km² |
Irano | 2.860 km² |
Rumanio | 2.480 km² |
Portugalio | 2.160 km² |
Argentino | 2.080 km² |
Ĉilio | 1.840 km² |
Aŭstralio | 1.642 km² |
Anglio | 1.053 km² |
Fonto: FAO, Internacia Organizo pri Vito kaj Vino Arkivigite je 2011-10-01 per la retarkivo Wayback Machine, Aŭstralia Organizo pri vino kaj brando Arkivigite je 2008-07-22 per la retarkivo Wayback Machine.
Konsumado[redakti | redakti fonton]
Vinberoj estas konsumataj en du ĉefaj manieroj:
- krude, kiel freŝaj fruktoj;
- post aparta prilaborado, kiel vino.
Pli malofte, vinberoj estas konsumataj alimaniere:
- kuirite, ekzemple en kelkaj kukoj;
- sekigitaj (sekvinberoj);
- kiel suko senalkohola (mosto).
Ankaŭ la plej kutima vinagro kaj iuj likvoroj devenas de vinberoj, kvankam nerekte (pere de vino).
- Ekzemploj de uzo de vinberoj
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ FAOSTAT angle,france,hispane
- ↑ Istruzione Agraria Online - Vite - Vitis vinifera L. itale
- ↑ Iowa State University - Cold Climate Cultivars Arkivigite je 2012-06-15 per la retarkivo Wayback Machine angle
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Sekvinbero (vidu la supran foton)
- Japana vinbero
- Vino
- Vito
- Vitejo
- Vinkultivado
- Vinberrikolto
- Filoksero
- Resveratrolo
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Creasy, G. L. kaj L. L. Creasy. (2009). Grapes (Crop Production Science in Horticulture). CABI. ISBN 978-1-84593-401-9
- Bernd Altmayer: Veränderungen der Inhaltsstoffe von Traubenmosten und Mykotoxin-Bildung durch Weintrauben besiedelnde Pilzarten. Dissertation an der Universität Kaiserslautern, Kaiserslautern 1982.
- Gemmrich: Anwendungsorientierte Forschung und Entwicklung an Fachhochschulen: Entwicklung eines Optisensors zur automatischen Qualitätskontrolle bei der Anlieferung von Weintrauben in der Kelter. (Kurztitel: Optisensor für Weintrauben; Schlussbericht nach Nr. 3.2 BNBest-BMBF.) Fachhochschule Heilbronn, Heilbronn 1999.