Forcejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
eta forcejo en privata ĝardeno
Forceja komplekso en Westland, Nederlando

Forcejo (aŭ malofte plantdomo) estas plej ofte vitra domo por frostosentemaj plantoj kaj por ekstersezonaj plantaj kulturoj. La plej multaj forcejoj hodiaŭ ne estas utiligata por forci plantojn. Eblas precizi kiajn plantojn estas aparte kultivataj tie kiel flordomo[1], tomatdomo kaj tiel plu. Ekzistas hejteblaj kaj nehejteblaj forcejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi aperis en la 17-a jarcento, kiam la tiamaj forcejoj estis konstruitaj el briko aŭ ligno, kun kutima fenestrofasado kaj kun ioma hejtado. Post kiam la vitro iĝis pli malmultekosta kaj elformiĝis novaj hejtaj metodoj, oni komencis konstrui vitrajn konstruaĵojn kun kompreneble ligna aŭ metala skeleto. Je mezo de la 19-a jc., la forcejoj iĝis lokoj pro ekzotaj, ofte tropikaj plantoj.

La forcejon varmigas la suno mem kaj la ebla hejtado (cirkulata vaporo, varmega akvo aŭ aero). Ĉe la plej modernaj forcejoj, ĉion funkciigas komputilo.

Tipoj laŭ la temperaturo[redakti | redakti fonton]

  • malvarma forcejo: nokta temperaturo malpliiĝas je 7–10 °C (azaleo, ciklameno, dianto, pelargonio, tulipo ktp.)
  • varma forcejo (varmkulturejo): nokta temperaturo malpliiĝas je 7–10 °C (begonio, krizantemo, rozo, kakto ktp.)
  • tropika forcejo aŭ tropikejo: nokta temperaturo ne malpliiĝas sub 16–21 °C (filodendrono, gardenio, palmoj ktp.)
  • vintra forcejo: ĝi estas vitra domo aŭ vitroekipita loĝeja parto, kiu direkta ligas al la domo (kutima ĝis la 19-a jc.).

Tipoj de la materialo[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flordomo en NPIV [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]