Frubedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
memfarita frubedo
frubedo en L. H. Bailey: Manual of Gardening, 1910

Frubedo estas plata, kun vitrotavoloj kovrita bedo, kiu estas uzata por kreskigi junplantojn. Ĝi estas ne pli longa ol 1 m kaj estas je unu flanko dekliva. Por ebligi kaj aerumi la bedon la unuopaj lignaj aŭ metalaj fenestroj (grandeco de ĉ. 1,6 × 1,0 m) povas esti levataj, klinataj aŭ forprenataj. Simile kiel plantdomoj la frubedoj plilongigas la tempon, kiun la plantoj havas por kreski.

Oni distingas inter varma kaj malvarma frubedo. En varma frubedo (ankaŭ nomata sterkobedo) la mikroorganismoj mineraligas la sterkon produktante i.a. varmon. (komparu: biologia energifonto Oni uzu precipe sterkon de ĉevaloj. [1]Malvarma frubedo ne uzas sterkon. Nur la protekto kontraŭ vento „liveras“ pli altan temperaturon kompare al la ekstero. Ofte frubedoj estas uzataj por aklimatigi la plantojn antaŭ la plantado en la libera kampo.

malplenaj masonitaj sterkobedoj en hortikulturejo de Hidcote Manor, Gloucestershire, Britio

Kulturado sub plasta folio[redakti | redakti fonton]

Pro la granda laboro en komerca hortikulturo la frubedoj estis ofte anstataŭitaj de plantdomoj el plastaj folioj.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Böhmig: Rat für jeden Gartentag. Neumann Verlag, Leipzig 1983, S. 56 ff.
  2. (1974) Pflanzliche Production, Landwirtschaftliches Zentralblatt Band 19, Ausgaben 5-8. Deutsche Akademie der Landwirtschaftswissenschaften zu Berlin, p. 1277.