Bedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
monaĥeja ĝardeno en Seligenstadt: bedo kun ĉirkaŭantaj plantoj

Bedo estas plata kaj niveligita peco de grundo, preparita por plantoj. Ekzistas diversaj bedoj, ekzemple florbedo, sembedo (el kreskantaj semitaj plantoj), herbobedo, sterkobedo, altbedo, varmobedo. Specialo formo de bedo estas platbando. Ĝemerale bedo estas monokulturo.

Konstruo kaj celo[redakti | redakti fonton]

Por bedo oni dividas pecon de kultivata arealo. La bedoj estas faritaj jare. Kiel vojo por prilabori la arealon oni havas neplantitan strion. La ne kultivitaj areoj inter la bedoj estas la vojoj por flegi permane aŭ per malgranda traktoro.. [1].[2]

La larĝeco de permane flegitaj legombedoj estas inter 1,1 ĝis 1,2 m. Inter la du bedoj estas ĉ. 0,30m larĝa vojo por surpaŝi flegante la bedojn..[3] precipe florbedoj aŭ bedoj en parkoj aŭ ĝardenoj ofte estas faritaj poir pli ol unu jaro. La ornambedoj ofte havas randon el heĝoj. Ofte estis plantitaj tie malaltaj buksoj.

Mastrumado[redakti | redakti fonton]

Bedoj en komunuma ĝardeno en Seatlo

La bedoj estas la plej bona loko por kreskigi plantojn, pro la akvodrenado, kiu malhelpas la radikojn putriĝi pro troa akvo.

Por faciligi la enradikiĝon de la radikoj en la grundo, kio akcelas la rapidecon de kreskigo al matura planto. Kontrolu ĉiutage ĉu la grundo estas sufiĉe humida, kaj akvumu ĝin laŭbezone.

Eblas kombini malsamajn kultivaĵojn en la sama bedo kondiĉe ke, la semitaj areoj estas dividitaj laŭ la alteco de la plantoj aŭ laŭ la rapideco de kresko.

grandarea bedo kultivado de karotoj en agrokulturo
ronda bedo kun primoloj
somerflora bedo en la Victoria parko(Bath, Somerset). La okulfrapaj plantoj estas grandfloraj begonioj
enurba tapiŝbedo ofte kun skribaĵo

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Winfried Titze: Frisches Gemüse aus dem Garten. Ulmer, Stuttgart 1987, ISBN 3-8001-6293-8, S. 40.
  2. Ulrich Sachweh (Hrsg.): Der Gärtner, Band 3, Baumschule, Obstbau, Samenbau, Gemüsebau. 2. Auflage, Ulmer, Stuttgart 1986/1989, ISBN 3-8001-1148-9, Schema C 9 auf S. 198.
  3. Winfried Titze: Frisches Gemüse aus dem Garten. Ulmer, Stuttgart 1987, ISBN 3-8001-6293-8, S. 40.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]