Kamparana ĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
kamparana ĝardeno en la muzea vilaĝo Niedersulz

Origine la termino kamparana ĝardeno estas ĝardeno, kiu estas kreita kaj mastrumata de kamparanoagrikulturisto. Plejparte tiuj ĝardenoj estas utilĝardenoj. Ili ofte ankaŭ havis lokon por domaj aŭ kortaj bestoj. En arto la kamparana ĝardeno ofte estis priskibata kiel neflegata en ls senco de idilia sovaĝejo. Vera ĝardenformo ĝi neniam estis.

kamparana ĝardeno apud la muzeo Rieck-Haus en Vierlande en Hamburgo

La kamparana ĝardeno en pli strikta senco estas ĝardenformo ekde la komenco de la 20a jarcento. La unua tiuspeca ĝardeno estis kreita en 1913 en la „Botanika ĝardeno Hamburg“ kun la celo, prezenti sur relative malgranda areo specon de ideala ĝardeno kaj ordigi plantojn laŭ biologiaj kategorioj (herboj, legomoj, fruktplantoj ktp.) kaj laŭ estetikaj principoj.

La kamparana ĝardeno de amburga tipo distingiĝas laŭ jenaj karakterizaĵoj:

  1. plantado precipe de legomoj kaj herbaj plantoj,
  2. kvarangul aŭ kvadtrataj baza formo kun vojkrucoj kaj
  3. ĉirkaŭado per barilo, muro aŭ heĝo.

Meze de la vojkruco estas ofte rondelo, kun akvejo, aŭ kun ronda florbedo aŭ malgranda arbo. Bukso-heĝoj por limigi la bedojn estas tipaj. Ofte floroj aŭ staŭdoj estis plantitaj. Preskaŭ ĉiam estas berfruktaj arbutoj kaj kelkfoje ankaŭ fruktarboj je la norda flanko de la ĝardeno. Kamparanaj ĝardenoj preskaŭ ĉiam estas geometrie planitaj kaj montras klaran strukturon.[1].

muzea ĝardeno Vogtsbauernhof en Nigra Arbaro
kamparana ĝardeno en la Botanika ĝardeno, Hamburgo
Johann Sperl: knabino en la kamparana ĝardeno, ĉ. 1885
Gustav Klimt (1862-1918): kamparana ĝardeno kun krucifikso, 1911-1912. La pentraĵo forbrulis 1945

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karin Hochegger: Der Bauerngarten, Ulmer Stuttgart 2003.
  • Janke/Dominka/Scholze: Der Dorfschullehrergarten, Muesser Blätter des Freilichtmuseums Schwerin-Muess 2003.
  • Hermann Kaiser (Hrsg.): Bauerngärten zwischen Weser und Ems, 2. Aufl. Cloppenburg 2001.
  • H. W. Haase: "Der Bauerngarten in den Vierlanden". In: Lichtwark Nr. 24. Hrsg. Lichtwark-Ausschuß, 1962. Siehe jetzt: Verlag HB-Werbung, Hamburg-Bergedorf. ISSN 1862-3549.
  • Renate Brockpähler (Hrsg.): Bauergärten in Westfalen. Berichte aus dem Archiv für westfälische Volkskunde. Mit Fotos von Dieter Rensing. 1984 (Volltext als PDF)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hermann Kaiser, Bauerngärten zwischen Weser und Ems" 2001