Kamparano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca kamparano kaj kamparanino en duono de la 19-a jarcento
Pola kamparana geopo fine de la 19-a jarcento
Plugilo, tradicia agrikulturilo en Eŭropo

Kamparano estas agrikultura laboristo, kiu vivtenas el la resursoj de la viva naturo, ĉefe kultivataj plantoj kaj bredataj bestoj. Same oni povas konsideri ankaŭ ekde pli ampleksa vidpunkto, ke estas kamparanoj tiuj kiuj loĝas en kamparo eĉ se ili ne dediĉas sin al agrikulturo, ekzemple emerituloj, masonistoj, vendistoj ktp., des pli se ili loĝas en etaj vilaĝoj aŭ rekte en kampardomoj.

Ili plejofte loĝas proksime de sia ekspluatadejo. Krom agrikulturo, li praktikas malgrandskalajn metiojn kiel: masonado, ĉarpentado, forĝado, jungilfarado, korbfarado, ktp. Tamen agrikulturo kaj brutobredado estas ne nur la ĉefaj taskoj sed ankaŭ la historiaj unuaj vivsistemoj.

Ili modlas sian ĉirkaŭaĵon, la pejzaĝon, per senarbarigorearbarigo, irigacio, plantado de heĝoj kaj ebenigado de terenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie kamparanoj estas koncepto kiu aperas kiam aperas kaj urboj kaj urbanoj, ĉar ĝis tiam logike ĉiuj homoj estis kamparanoj. Do, ĝi rilatas al la disvastigo de la kulturoj de la grandaj urboj de la unuaj civilazacio dum la Metalepoko, en Egipto, Mezopotamio, Barato kaj Ĉinio. Poste estis sufiĉe kontrasto inter la respektivaj vivmanieroj de kamparanoj kaj urbanoj en la urboj de Grekio kaj de Antikva Romo. Same okazis en malproksimaj mondoregiooj kiaj Antaŭkolumba Ameriko.

Dum la Mezepoko en Eŭropo kamparanoj devis suferi la malhomajn vivkondiĉojn de la feŭdismo kaj de la malmulte progresa agrikulturo, do malriĉeco. Dume urbanoj jam ekvivis iom for de la politika subpremado de la nobeluloj kaj apogis prefere la politikon de la novaj reĝoj.

Etnologio kaj popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Tradicie kamparanoj havas en siaj respektivaj landoj specifajn kulturojn kun faka kono pri naturo, kultivoj, klimato, bestoj, plantoj ktp. Dum la procezo de amasa elmigrado el kamparo al urboj ĉefe dum la 20a jarcento okazis kaj okazas ankaŭ bedaŭrinda perdo de tia kulturo kiu estas anstataŭata unue de la urba kulturo kaj duavice de la tutmonda kulturo de la 21a jarcento.

De la markata kontrasto inter urbanoj kaj kamparanoj eliras popolaj tradicioj de rakontoj de inteligentaj aŭ ruzaj kamparanoj kiuj trompas aŭ sukcesas super urbanoj, kvankam iliaj konoj estas simplaj. Tiu tradicioj ripetas el diversaj kaj malproksimaj landoj, kiaj Bulgario, Hispanio ktp.

Politiko kaj socio[redakti | redakti fonton]

Ekde kiam post la fino de la Mezepoko en Eŭropo, tre ofte dum urbanoj apogis la pli progreseman politikon de reĝoj kontraŭ nobeluloj, tiuj estis apogitaj vole nevole de kamparanoj. De tiam estas ĝenerala impreso ke kamparanoj estis sufiĉe reakcia forto kontraŭ urbanoj aŭ aliaj laboristoj aŭ politikaj tendencoj kiuj estus pli progresemaj; almenaŭ se oni simpligas la historiajn tendencojn. Tiun fakton apogis la reakcia ĝenerala idearo de kamparanoj, baze sur religiaj kaj tradiciaj kredoj. Tio estis ĝenerala impreso, kvankam foje okazis insurekciaj ribeloj ie kaj tie plej ofte pro manko de resursoj ĉefe por pago de la impostado, terluado aŭ eĉ plej ofte por manĝi.

Pli malpli tiu kontraŭstaro ripetiĝis dum la Franca Revolucio kaj kamparanaj ribeloj kontraŭ la centra revolucia ŝtato. Tiele resumis tiun ideon la anarkiisto Mikaelo Bakunino:

“[...] en ĉiuj eŭropaj landoj estas homamaso ankoraŭ senmova, almenaŭ laŭŝajne, kiu ĝis nun restis nepenetrebla de la propagando por la ideoj pri emancipado, humaneco kaj justeco: la kamparanamaso. Tiu ĉi hodiaŭ konsistigas la potencon, la lastan apogon kaj la lastan rifuĝejon de ĉiuj despotoj, veran klabon inter ties manoj por nin dispremi”[1]

Ankaŭ dum la Rusa Revolucio la kulakoj oponis sin kontraŭ la nova revolucia reĝimo (vidu Senkulakigo) dum la urbanoj kaj laboristoj de fabrikoj pli apogis la bolŝevikojn. Ĉiukaze la komunistoj popularigis sian simbolon de revolucio kiel martelo kaj falĉileto, respektive simboloj de la industriaj laboristoj kaj de kamparlaboristoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bakunin, Elekto de tekstoj (1867-1873), SAT-Broŝursevo- Laŭte!, Laroque Timbaut, 1983, Esperantigo D.C., paĝo 13.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]