Ĉarpentado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
mezepokaj iloj por ĉarpentado, ĉirkaŭ la jaro 1465

Ĉarpentado estas la ago krude prilabori lignopecojn en dikajn trabojn, kaj kunmeti tiujn trabojn por starigi la fortikigan internan parton de konstruaĵo (aŭ en modernaj brikaj aŭ betonaj domoj, almenaŭ la fortikigan parton de tegmento). Metiisto, kiu regas tiun metion, nomiĝas ĉarpentisto. Kontraste al tio pli fajnaj prilaboroj de ligno, ekzemple farado de lignaj manĝilaroj, de pordoj aŭ de lignaj mebloj, estas la tasko de lignaĵistoj kaj meblistoj (en aliaj lingvoj, ekzemple la anglalingva vorto carpenter, ĉiuj tri lignoprilaboraj profesioj havas komunan nomon).

Ĉar la plejmulto el la scioj, kiuj necesas por iĝi ĉarpentisto, lernatas per ekzerco kaj akiro de praktika sperto, la profesio estas relative facile majstrebla. La leĝaj priskriboj, kiuj spertoj kaj scioj necesas por iĝi aprobita ĉarpentisto, tial tre varias de lando al lando.

ligna statuo en Kėdainiai (Litovio) bildigas la ĉarpentiston Jozefo kaj lian filon kaj metilernanton Jesuo

La eble plej konata ĉarpentisto de la monda literaturo estas (el la Nova Testamento de la Biblio) la kristana sanktulo Jozefo, kiu instruis la metion de ĉarpentado al sia filo Jesuo Kristo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Pri la etimologio de la vorto vidu la artikolon "ĉarpentisto".

Sociologio[redakti | redakti fonton]

Kaj en evoluaj kaj en alte industriigitaj landoj la profesio ĉarpentado estas dominita de viroj. En Usono 98.5% de la metiistoj de tiu profesio estas viraj, kaj la profesio de ĉarpentado dum la jaro 1999 havis la kvaran rangon inter la profesioj plej vire dominataj.